Ĉefpaĝo> El Popola Ĉinio> Socio> Fokusaj temoj

Kvin mirakloj pri supervivo en la historio de aerkatastrofoj en la mondo

| 2014-04-04
Bookmark and Share

    Enkonduko: Kvankam estas tre malmultaj tiuj, kiuj postvivis aviadil-akcidenton, tamen ekzistas escepto superanta la imagon de homoj. En la historio de aerkatastrofoj en la mondo ja estis mirakloj de supervivo neimageblaj sed ĝojigaj.

 

    Falo de aviadilo en flughaveno de Toronto

 

    La 2-an de aŭgusto 2005 en la Pearson-a Internacia Flughaveno de Toronto la aerbuso A340 de la Franca Aerkompanio renkontis tondran fulmon dum sia surteriĝo kaj probable estis trafita de tiu ĉi natura fenomeno. La aviadilo glitis ekster la dromo, rompiĝis en du partojn kaj ekbrulis. La 12 aviadistoj kaj 297 pasaĝeroj ĝustatempe foriris el la rompita aviadilo. Neniu mortis kaj nur 43 homoj malserioze vundiĝis.

 

    Devigita surteriĝo de la aviadilo A320 de la Usona Aerkompanio

 

 

     La 15-an de januaro 2009 unu ŝanceliĝada aviadilo provis surteriĝi sur la riveron Hudson proksime de la plej prospera komerca kvartalo en Manhattan de Usono.

 

    La kialo estis, ke nelonge post sia ekflugo la aviadilo renkontiĝis kun birdaro, kiu detruis ĝiajn motorojn en du flankoj, kaj la aviadilo estis devigita preni la riveron Hudson kiel sian portempan dromon. Finfine sin apogante sur multjaraj spertoj kaj elstara lerteco en pilotado la ĉefpiloto Chelsey. B. Sullenberger surterigis la aviadilon portantan 115 homojn sur la riveron. Per tio li kreis miraklon de la plej sukcesa devigita surteriĝo en la historio de aviadado de la mondo.

 

    Falo de la turka aviadilo en Nederlando

 

    La 25-an de februaro 2009, kiam la pasaĝera aviadilo de la Turka Aerkompanio pretis por surteriĝi en la Amsterdama Flughaveno de Nederlando, ĝi falis en la kampon, 3 kilometrojn for de la dromo. La aviadilo rompiĝis en tri partojn sed ne eksplodis. En la aviadilo estis 134 homoj, el kiuj 9 mortis kaj 80 vundiĝis.

 

    Falo de aviadilo en Kolombio

 

 
    La 16-an de aŭgusto 2010 kolombia aviadilo probable estis trafita de fulmo kaj falis, kiam ĝi pretis por surteriĝi. En la aviadilo estis 125 pasaĝeroj kaj 6 aviadistoj. Plej parto el ili estis en bona stato aŭ malserioze vundiĝis, nur 1 mortis pro subita kormalsano. Postvivantoj kaj ŝtatoficistoj de la loka registaro priskribis ĝin "neimagebla" aerkatastrofo laŭ la detruita grado de la aviadilo kaj la vundita kaj morta stato de ĝiaj pasaĝeroj.

 

    Surteriĝo de la aviadilo Boeing 737-800

 

    La 1-an de aŭgusto 2011 la aviadilo Boeing 737-800, kiu flugis de Nov-Jorko de Usono al Gvajano en suda Ameriko, suferis malbonan veteron dum surteriĝo. Ĝi ĵetis sin ekster dromon, glitis sur montdeklivon kaj preskaŭ falis en montvalon profundan je 60 metroj. Ĝi rompiĝis en du partojn. Mirakle estis, ke la 163 pasaĝeroj kaj aviadistoj en la aviadilo ĉiuj postvivis. Ili estis en bona stato krom 3 homoj, kiuj estis senditaj en hospitalon pro ostorompiĝo.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments