El Popola Ĉinio>头条新闻>

Aŭstralio serĉos la nigran skatolon de MH370

| 2014-04-08
Bookmark and Share


Ĉefdirektoro de la aŭstralia serĉa grupo konigas la lokon, kie troviĝis la signo.  

 


Familianoj de la pasaĝeroj en preĝado  

 

    La 4-an de aprilo la serĉa ŝipo de Ĉinio trovis signon, kiu eble venis el la nigra skatolo de MH370, kaj la 5-an oni alifoje trovis tiun ĉi signon, kiu daŭris 90 sekundojn. La 6-an, ankaŭ la aŭstralia mararmeo trovis tiun ĉi signon je 600 kilometroj malproksime de la loko kie oni trovis la signon pasintfoje.

 

    Sed oni ankoraŭ ne scias, ĉu la signo venis el la nigra skatolo de MH370. Ĝis nun, 5 ŝipoj de Ĉinio kaj Britio rekonfirmis la signon trovitan antaŭe, kaj aŭstralia ŝipo uzos subakvan roboton por serĉi la signon.

 

    Baterioj de la nigra skatolo rapide mortos, sed oni ankoraŭ serĉas ĝin kaj provas konfirmi la signon. La sondilo de profunda akvo sur la aŭstralia ŝipo estos uzata por serĉi la nigran skatolon en la maro kun profundeco de 4 500 metroj, se oni havos novan trovon en la venonta tago.

 

Redaktoroj : Zhang Shuang kaj Zhang Xiaotong

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments