Ĉefpaĝo> El Popola Ĉinio> Socio> Fokusaj temoj

MH370: Kial paroli pri la kraŝo sen vidi la vrakon?

| 2014-04-09
Bookmark and Share

 

    Vespere de la 24-a de marto (laŭ pekina tempo), malajzia ĉefministro Najib Razak deklaris en la urĝa gazetara konferenco, ke laŭ la plej novaj analizoj de la Brita Enket-Filio de Aerakcidento kaj la Internacia Marafera Satelita Organizo, la flugado de la aviadilo MH370 finiĝis ("end" uziĝas en la originala anglalingva teksto, kaj tradukiĝas kiel "kraŝis" en kelkaj amaskomunikiloj) sur la Suda Hindia Oceano okcidente de Perth, Aŭstralio. La 25-an de marto la Malajzia Aviada Kompanio okazigis novan gazetaran konferencon, en kiu ĝi certigis ke la aviadilo kraŝis, kaj neniu estas travivanta. Nun la serĉado daŭras ankoraŭ, kvankam pli kaj pli multaj inferencoj, kalkuladoj kaj satelitaj fotoj fiksas la lastan pozicion de la aviadilo sur la menciita marareo, tamen ĝis nun neniu lando trovis rektan evidencon pri la kraŝo.

 

    Komentoj:

 

    Gravaj punktoj de la deklaro farita de la Malajzia Aviada Kompanio en la 25-a de marto:

 

    1. Ni ne respondos pri tio kio okazis en la aviadilo (la devo apartenas al la enketa departemento), nia ĉefa laboro estas konsoli kaj kvietigi la familianojn.

 

    2. La hieraŭaj mesaĝoj senditaj vespere celas ĝustatempe sciigi la familianojn pri aŭtoritataj informoj.

 

    3. Nun ni servigas 700 flegantojn, ke ĉiu familiano estu prizorgata de 2 flegantoj.

 

    4. Ni pagos 5 mil usonajn dolarojn al ĉiu familiano por konsolo, sekve ni eble aldonos pli da.

 

    5. Samtage la trafika ministerio de Malajzio okazigos gazetaran konferencon je 17:30 por la publikigo.

 

    Huang Huikang, ĉina ambasadoro en Malajzio:

 

    "End" ne signifas kraŝon, ĝi nur montras ke la aviadilo malaperis el la fluglinio 2 mil kilometrojn sudokcidente de Purth. Ĉiuj flankoj rearanĝis sian savadon ĉirkaŭ tiu ĉi punkto. Oni devas sekvi la diron de la malajzia ĉefministro Najib Razak, la informoj publikigitaj de la Malajzia Aviada Kompanio ne havas prirespondecon.

 

    Parto de la anonco de familianoj de la 154 ĉinaj pasaĝeroj en la aviadilo:

 

    Ekde kiam la Malajzia Aviada Kompanio anoncis kontakt-perdon de la aviadilo MH370 en la 8-a de marto, la kompanio, la malajzia registaro kaj la malajzia armeo ĉiam prokrastigis, kaŝis kaj maskis la veran fakton de la afero por trompi la pasaĝerajn familianojn kaj la tutmondajn popolanojn. Tia malnobla ago ne nur mistifis kaj turmentis la korpojn kaj korojn de la familianoj de la 154 ĉinaj pasaĝeroj en la aviadilo, sed ankaŭ misgvidis kaj prokrastigis la savadon, kaŭzis grandan malŝparon de homfortoj kaj materialoj kaj perdigis plej raran vivsavan ŝancon. Se pro tio niaj 154 familianoj en la aviadilo perdus la vivon, la malajziaj kompanio, registaro kaj armeo estos la veraj murdistoj.

 

    Brita ĵurnalo Financial Times:

 

    Ŝajnas, ke la enketantoj solvas la enigmon pri la afero MH370 paŝon post paŝo, sed ili restas ankoraŭ sensciaj pri la kialo de la aviadila "perdiĝo". Do, la serĉado de la aviadila restaĵo kaj la "nigra skatolo" (registrilo de la flugdatenoj) daŭras ankoraŭ.

 

    Brita Brodkasta Kompanio:

 

    Ŝajne la parolo de la malajzia ĉefministro Najib Razak nur sin bazas sur la datumo donita de la Internacia Marafera Satelita Organizo, nenio estas trovita en la Hindia Oceano.

 

    Usona gazeto Aviation Week:

 

    Dum la serĉado de la aviadilo, la malglateco inter la kunlaboroj de diversaj organizoj kaj landoj foje atingis ridindan gradon. Kvankam la landoj, kiuj partoprenis en la serĉado kaj savado, apartenas al la Asocio de Landoj de Sudorienta Azio (ALSA), tamen inter ili, multaj rektaj ŝtataj interkomunikadoj estas limigitaj pro landaj interesoj. La komenca serĉado kovris la marareon kie ekzistas teritoriaj disputadoj inter Ĉinio, Vjetnamio, Filipinoj kaj aliaj, tio fakte forte malaltigis la eblecon de tuta kaj rapida publikigo de radara datumo, kontrola nivelo kaj informiĝa kapablo. Kaj estas alia grava problemo en la Sudorienta Azio, armeoj de iuj landoj en tiu ĉi loko havas tro altan aŭtarkion. Kvankam same kunlaboras la terarmeo, aerarmeo, mararmeo, enlanda sekur-organizo kaj aviad-serva organizo, tamen iliaj interrilatoj ne estas tiel intimaj kiel tiuj en aliaj lokoj de la mondo.

 

    Chen Jianguo, veterana ĉefpiloto kaj estro de la hongkong-a OURFREESKY CO.,LIMITED:

 

    La konfirmo pri aviada akcidento estas tre strikta procedo, la plej rekta atesto de tia afero estas la aviadila restaĵo aŭ la raporto de piloto pri la danĝero. Krome, oni povas fari rezonadon laŭ la fluga longeco de la aviadilo kaj precizaj halteblaj lokoj difinitaj de fluglinio. Sed la informoj publikigitaj de la malajzia flanko estas nur izalaj atestoj, kiuj ne formas kompletan ĉenon de atestoj.

 

    Zhou Jisheng, eksa vic-ĉefprojektisto de la pasaĝera aviadilo ARJ2:

 

    Sen certaj atestoj, oni povas fari nur analizon kaj rezonon, la kraŝo povas certiĝi almenaŭ post trovo de la aviadila vrako. Ĝuste pro tio, ke la sistemo ACARS de la aviadilo MH370 ne estis tute malŝaltita kaj la satelito ricevis la informojn de la aviadilo, kaj oni sciis la lokon de la aviadilo. La informo publikigita de la Internacia Marafera Satelita Organizo pere de la malajzia flanko estas kredinda.

 

    La retejo SOHU:

 

    Ekde la unua tago kiam la aviadilo MH370 perdis la kontakton, la malajzia registaro kondutas strange antaŭ la publiko kaj ankaŭ ĝia ago estas nekomprenebla en la publikiga tempo pri ŝlosilaj informoj. Tio montras ĝian mankon en traktado al gravaj urĝaj aferoj, kaj ankaŭ ĝian senkapablecon en la flanko de publikaj rilatoj. Multaj diroj pri intrigoj rilate al la aviadilo MH370 estas ne kredindaj, pro tio, ke neniu registaro aŭdacas trompi la tutan mondon per sia ŝtata krediteco. Kaj vidinte tiel senordajn reagojn de la malajzia registaro, oni malfacile imagas, ke ĝi havas la kapablon plenumi trompan ludon kun tiom komplikaj intrigoj. Epiteto "senkapabla" estas taŭga por la malajzia registaro.

 

    La retejo www.huanqiu.com:

 

    Estas imagebla la urĝeco de Ĉinio pri la savado de komenco de la afero, sed la rapida kaj efika laboro estas ĝenita de diversaj internaciaj faktoroj. La plej ŝlosila estas, ke Ĉinio ne havas transmaran haltejon. En konsidero de la interesoj de la ŝtato kaj ĝia popolo, estas necese instali transmaran haltejon aŭ bazon.

 

    Retumanto @cjs2016:

 

    Post tiom da tagoj, la certigo de la aviadila kraŝo estas konfirmita per analizo? Ne imageble!

 

    Retumanto @陈美美_hd:

 

    Ege mankas konvinkoj eĉ por kvietigi la aferon!

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments