El Popola Ĉinio>头条新闻>

La usona sekretario pri defendo vizitas Ĉinion

| 2014-04-09
Bookmark and Share


Chuck Hagel, defenda sekretario de Usono  

 

    Invitite de la ĉina ŝtata konsilanto kaj defenda ministro Chang Wanquan, defenda sekretario de Usono Chuck Hagel atingis la urbon Qingdao en la 7a de aprilo por kvar-taga vizito. Tio estas lia unuafoja vizito al Ĉinio depost lia enoficiĝo kiel defenda sekretario en februaro de la pasinta jaro. Samtage li kaj liaj sekvantoj vizitis la aviadilan ŝipon Liaoning de la ĉina mararmeo.

 

    Rilate lian viziton, Yao Yunzhu, direktoro de la Esplor-Centro pri Ĉina-Usonaj Defendaj Rilatoj sub la Akademio de Milita Scienco, rimarkigis: "Tio estas granda okazaĵo en interŝanĝoj inter la ĉina kaj usona armeoj." Li diris ankaŭ, ke la vizito ludos gravan rolon por teni stabilecon, pliigi reciprokan fidon kaj redukti strategian misjuĝon inter la du armeoj.

 

    Yao Yunzhu opinias, ke de la lastaj jaroj la rilatoj inter la du armeoj ludas pli kaj pli gravan rolon en la rilatoj inter la du landoj; precipe kun oftiĝo kaj vastiĝo de la interŝanĝo, la rilatoj inter la du armeoj fariĝas pli kaj pli gravaj en la dulandaj interrilatoj.

 

(Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Liu Zijia)

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments