El Popola Ĉinio>头条新闻>

"Emeritiĝo" de Windows XP rilatas al la reta sekureco de pli ol 200 milionoj da ĉinaj uzantoj

| 2014-04-09
Bookmark and Share


Ĉefpaĝo de la administra sistemo Windows XP 

 

    Ekde la 8-a de aprilo la Usona Kompanio Microsoft oficiale ĉesigis sian subtenon kaj servon al la administra sistemo de la softvaro Windows XP. Dum la pasintaj 13 jaroj post sia ekfunkcio en la jaro 2001 Windows XP estas multe ŝatata de siaj uzantoj en la tuta mondo. Laŭ rilata statistiko, Ĉinio havas ĉirkaŭ 500 milionojn da uzantoj de personaj komputiloj, el kiuj 350 milionoj uzas la administran sistemon de la softvaro Windows XP kaj 200 milionoj eble daŭre uzos ĝin post ke la kompanio Microsoft ĉesigis sian servon al la uzantoj.

 

    La kompanio Microsoft diris, ke la komputiloj kun la instalita softvaro Windows XP ne malfunkcios post la 8-a de aprilo. La softvaro Windows XP, kiu estis uzita 13 jarojn, jam ne povas plenumi bezonon de la interreta tempo nek povas trakti diversajn minacojn el retoj. Ĝi proponas, ke la ĉinaj uzantoj kiel eble plej frue uzu aliajn administrajn sistemojn de Windows por pli bone adaptiĝi al la plej nova medioj reta, hardvara kaj softvara kaj ricevi sekuran garantion.

 

    An Yang, fakulo pri sekureco de komputilaj softvaroj, proponas, ke la uzantoj de Windows XP kiel eble plej rapide levu la administran sistemon de la komputilo. Li opinias, ke kompare kun XP, Windows 7 aŭ Windows 8 sendube estas pli sekura.

 

Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Niu Xueqin

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments