El Popola Ĉinio>Por Via Sano>

Toraka operacio kun akupunktura anestezo

| 2014-04-09
Bookmark and Share


Ĉinaj kaj tuniziaj medicinaj laborantoj kune faras operacion en la hospitalo Jendouba. 

 

    En la hospitalo Jendouba en la nordokcidenta parto de Tunizio, tuniziaj kaj ĉinaj medicinaj laborantoj en strikta kunlaboro sukcese faris torakan operacion de amputo de pulma hidatida kisto en akupunktura anestezo kaj estis multe laŭdataj de la tunizia popolo.

 

    Iutage, ĉirkaŭ-50-jara viro kun doloraj trajtoj sur la pala vizaĝo, anhelante iris malrapide al la kliniko, premante per ambaŭ manoj la maldekstran parton de sia brusto. La ĉinaj kuracistoj laborantaj en tiu hospitalo tuj faris al li zorgeman ekzamenon kaj prognozis, ke li suferas de hidatidozo en la maldekstra pulmo kaj devas tuj ricevi operacion.

 

    La paciento nomiĝas Hassan. Li estas laboranto de iu manĝaĵa butiko de la urbo Jendouba kaj longe turmentata de la malsano. Post interkonsiliĝo la tuniziaj kaj ĉinaj kuracistoj opiniis, ke medikamenta anestezo ne taŭgas por Hassan dum operaciado pro lia troa malforteco kaj anstataŭ ĝi estos pli bone apliki akupunkturan anestezon, kiu favoros al lia resaniĝo. Ilia ideo estis aprobita de gvidantoj de la hospitalo. Sed antaŭe la hospitalo aplikis akupunkturan anestezon nur en cezara operacio, ligaturo de salpingo kaj amputo de membroj, kaj neniam en toraka operacio, kion ne faris ankaŭ aliaj hospitaloj de Tunizio. Ĉu ĝi certe sukcesos? La kuracistoj de ambaŭ landoj opiniis, ke tunizia anestezisto Nuli multfoje memstare faris akupunkturan anestezon kun bona efiko en la pasintaj operacioj de ligaturo de salpingo k.a., tio estas favora kondiĉo. Ĉifoje, se oni faros bonan antaŭpreparon, ankaŭ la toraka operacio en akupunktura anestezo povos sukcesi. Post tio la kuracistoj de ambaŭ landoj kun plena memfido serioze ellaboris konkretajn procedojn de la operacio kaj bone faris preparojn.

 

    En la tago de la operaciado la suno brilis kaj gaje kantis birdoj sur eŭkaliptoj ekster la operaciejo. Kun certeco pri la sukceso la kuracistoj, anestezisto kaj flegistinoj de ambaŭ landoj iris en la operaciejon. Jen komenciĝis la unua kazo de toraka operacio en akupunktura anestezo en Tunizio. Anestezisto Nuli enigis pinglojn en elektitajn punktojn kaj la kuracistoj tranĉe fendis haŭton, malfermis la torakon, disigis adheran parton de pleŭro. . . Nuli turnadis la pinglojn kaj observis kaj demandis la pacienton pri la efiko, kaj ĉiufoje la lasta respondis: "Tre bone." Flegistino Zaguia de tempo al tempo manĝigis al la operaciato kelkajn pecojn de mandarino. Ĉio iris en ordo. Post du horoj la operacio finiĝis kun sukceso.

 

    Kiam Hassan eliris el la operaciejo en akompano de la kuracistoj, ekster la pordo svarmis homoj. Liaj patrino kaj edzino kun varmaj larmoj en la okuloj kaptis manojn de la kuracistoj kaj senĉese diris dankon. Ankaŭ aliaj ĉeestantoj gratulis la kuracistojn pro ilia sukceso.

 

    La informo pri la sukceso de la operacio en akupunktura anestezo rapide disvastiĝis tra la urbo. Fotistoj alrapidis por kapti kortuŝajn scenojn. Iu tunizia parlamentano, kiu loĝas en la urbo, speciale iris al la hospitalo por esprimi gratulon. Ankaŭ multaj homoj nekonantaj Hassan venis rigardi lin. "Bone kunlaboras Tunizio kaj Ĉinio!" diris emocie Hassan. "Jes, bone kunla-boras Tunizio kaj Ĉinio!" oni ĝoje ripetis.

 

    Dank'al zorgema flegado de la kuracistoj kaj flegistinoj de ambaŭ landoj Hassan rapide resaniĝis, kaj post dekkelkaj tagoj li jam elhospitaliĝis kaj revenis al sia laboro.

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments