El Popola Ĉinio>5000 Jaroj de Ĉinio>

Lusin (II)

| 2014-04-09
Bookmark and Share

    La fondiĝo de la linio de Ĉinaj Maldekstraj Verkistoj en 1930 markis novan stadion de la movado de ĉina revolucia literaturo kaj arto. Lusin estis kunfondinto kaj ĉefa gvidanto de tiu ĉi revolucia organizo. De tiam Lusin plenumis pli pezan taskon en la revolucia kultura fronto kaj havis pli intiman rilaton kun la popolo kaj la Komunista Partio de Ĉinio. Propraokule vidinte la agresadon de imperiistoj al Ĉinio kaj la subpremadon al revolucio, forvendon de naciaj interesoj kaj masakron de laboruloj fare de kuomintangaj reakciuloj, Lusin montris pli klaran sintenon al la revolucio. Li senŝanceliĝe kredis, ke la malnovaj regantaj klasoj certe pereos. Li esperis la aperon de socialisma socio en Ĉinio kaj batalis por la apero de tiu "tute nova, vere senprecedenca sociordo", por ke "la centmilionojn nombranta popolo fariĝu la mastro de sia sorto".

 


Lusin (en vintro de 1927, Ŝanhajo) 

 

    De post kiam la japanaj invadintoj pliintensigis kaj etendis sian agresadon kontraŭ nia lando en nordan Ĉinion, 1935, pli elstariĝis la kontraŭdiroj inter Ĉinio kaj Japanio kaj novaj ŝanĝiĝoj aperis en la rilatoj inter la klasoj en la lando. En la komplikaj cirkonstancoj de interkruciĝo de naciaj kaj klasaj kontraŭdiroj, Iuj literaturistoj sekvis la dekstreman kapitulacisman linion de Vang Ming kaj elmetis la sloganon de "nacidefenda literaturo". Lusin travidis la reakcian naturon de la slogano, kaj, surbaze de la politiko de kontraŭjapana nacia unueca fronto elmetita de kamarado Maŭ Zedong kaj kun la principeco kaj elasteco de Marksismo, elmetis la proletaran sloganon de "popolamasa literaturo de nacia revolucia milito", kaj persistis en "memstareco kaj sendependeco en la unueca fronto". La slogano de "popolamasa literaturo de nacia revolucia milito" defendis la gvidantecon de la Komunista Partio de Ĉinio kaj la proletaro en la kontraŭjapana kultura fronto, donis pezan baton al la kapitulacisma linio de Vang Ming. Tio plene montris la altan konscion de Lusin en mastrado de Marksismo kaj en plenumo de la revolucia linio de Prezidanto Maŭ.

 

    La lastaj jaroj de Lusin estis la kriza tempo de ekzisto aŭ pereo por nia nacio. Antaŭ la publika anonco pri aresto fare de la kuomintangaj reakciuloj, la observado de sekretaj policanoj, denunco de perfiduloj kaj ĉirkaŭatako de reakciaj literaturistoj, Lusin montris neniom da timo pro la per-sekuto kaj minaco de mortigo kaj ĉiam kredis ke nepre triumfos la popola revolucio sub la gvido de kamarado Maŭ Zedong.

 

    Ignori la riproĉojn de milestro kun kolera brovo,

 

    Volonte servi al infanoj kapokline kiel bovo.

 

    Tiuj du versoj plej bone spegulas lian amon kaj malamon.

 

    En oktobro de 1935, post la longa marŝo de 25,000 lioj, la Ĉina Laborista-Kamparana Ruĝa Armeo venke atingis nordan Ŝenhi. Tio donis al Lusin grandan kuraĝigon kaj li sendis gratulan telegramon al la centro de la Partio kaj kamarado Maŭ Zedong pro tiu granda venko.

 

    La 1-an de aŭgusto de 1935, dum la Longa Marŝo, la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio publikigis deklaron alvokante la tutan popolon kaj ĉiujn partiojn de la lando ĉesigi la enlandan militon por kune rezisti kontraŭ la japana agreso. En decembro de la sama jaro, estis decidita la politiko de fondo de kontraŭjapana nacia unuecfronto. Sub la alvoko kaj gvido de la Komunista Partio de Ĉinio, Lusin kaj ĉiuj literaturistoj, kiuj aprobis reziston kontraŭ Japanio, unuiĝis kaj formis vastan unuecan fronton.

 


Lusin, lia edzino Hju Guangping kaj lia filo Hajjing en 1933 

 

    Sed, ĝuste kiam Lusin intense laboris, lia ftizo fariĝis pli kaj pli serioza. En la fino de 1935 lia sano fariĝis ĉiam pli malbona. Multaj parencoj kaj amikoj admonis lin kuraciĝi en hospitalo aŭ iri eksterlanden por resaniĝi. Sed por la revolucio, li ne volis forlasi sian laboron. Li diris: "Prefere rapide labori kaj mallongigi la vivon je kelkaj jaroj ol vivi kelkajn jarojn pli longe sed senfare; ĉar la rezulto estos sama..." Tial li persistis en sia laboro, se nur eblis al li eksidi post baraktado. Dum siaj lastaj jaroj li ankoraŭ skribis multajn verkojn kaj leterojn. La verkojn oni trovas en la Lasta Kolekto de Eseoj el Kiegie Ting.

 

    En 19-a de oktobro de 1936, longtempa ftizo fine forrabis Lusin de ni.

 

    Unu tagon post la forpaso de Lusin, la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio sendis kondolencan telegramon kaj en la nomo de la tuta popolo, postulis, ke la kuomintanga registaro faru por li ŝtatan enterigon, sed tion kuomintangaj reakciuloj impertinente rifuzis.

 

    La batalon dum la tuta vivo de Lusin kamarado Maŭ Zedong tre alte taksas. En sia verko Pri Nova Demokratio kamarado Maŭ Zedong diris: "Kiel la ĉefgeneralo de la ĉina kultura revolucio, li estis ne nur granda literaturisto, sed ankaŭ granda pensulo kaj granda revoluciulo. Lusin estis homo kun plej malmolaj ostoj kaj sen ombreto da sklava mieno aŭ flatemo; kaj tio estas la plej valora kvalito por la koloniaj kaj duonkoloniaj popoloj. Sur la kultura fronto, Lusin estis la plej ĝusta, plej kuraĝa, plej fidela kaj plej arda nacia heroo senprecedenca en nia historio, kiu reprezentis la plejparton de la tuta nacio kaj brave sturmis kaj breĉis la malamikan batalvicaron. La direkto de Lusin estas tiu de la nova kulturo de la ĉina nacio."

 

    La revolucia spirito de Lusin por ĉiam vivos en la koro de la ĉina popolo.

 

Redaktoroj:Liu Caisheng kaj Xie Ruifeng

 


Aŭtografo de Lusin 

 


La ĉambro, ĉe kiu Lusin lernis dum sia infanaĝo 

 

    [Noto 1]

 

    La Opia Milito estis agresa milito provokita de la brita imperiismo kontraŭ Ĉinio. De la fino de la 18-a jarcento, Britio senĉese eksportis opion al Ĉinio en grandaj kvantoj por veneni la ĉinan popolon. Kaj renkontinte oponon de la ĉina popolo, ĝi sub la preteksto de protekto de negoco, ekspedis trupojn por agresi Ĉinion. La ĉina popolo kaj ĉinaj trupoj faris reziston kaj donis grandan baton al la britaj agresantoj.

 

    [Noto 2]

 

    Temas pri la moderniga movado de reformistoj, kiuj reprezentis la intereson de parto da liberalaj burĝoj kaj progresemaj bienuloj, sub la gvido de Kang Joŭvej, Liang Ĉiĉaŭ, Tan Sitong kaj aliaj. La movado ne havis bazon en la amasoj. Juan Ŝikaj kiu komandis la armeon, perfidis la sekreton de la reformistoj al la imperiestra patrino Cihi, la ĉefo de obstinaj konservativaj fortoj, tiel ke Cihi denove kaptis la regpotencon kaj mortigis Tan Sitong k.a. sume 6 gvidantojn. Tragedie fiaskis tiu movado.

 

    [Noto 3]

 

    Jihetuan estis vasta spontanea movado de kamparanaj kaj metiistaj amasoj de norda Ĉinio en 1900, kiuj organiziĝis en okultismaj, sekretaj asocioj por armite kontraŭstari imperiismon. La aliancaj armitaj fortoj de 8 imperiismaj landoj okupis Pekinon kaj Tianginon kaj ekstreme kruele subpremis la movadon.

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments