Ĉefpaĝo> El Popola Ĉinio> Socio> Fokusaj temoj

Ŝanĝiĝis unu-infana politiko en Pekino

| 2014-04-10
Bookmark and Share

    Origino: retpaĝaro de la Novaĵ-Agentejo Xinhua, Pekina Ĵurnalo kaj la Pekinaj Novaĵoj ktp.

 

Redaktoro: Wang Xinling

 

    En Pekino estas kiom da familioj, tiom da revoj, kaj kiom da beboj, tiom da mondetoj ĉirkaŭ ili. Iasence la influo de infanoj al la urbo estas pli granda ol la inversa. En la 21a de februaro Pekino komencis efektivigi la reviziitan naskopolitikon, tio estas, ke paro da geedzoj, unu el kiuj estas solinfano en sia familio, rajtas havi la duan infanon, tial pli da infanoj aldoniĝos al la urbo. Ĉu vi estas preta, Pekino?

 

    P 1

 

    Novnaskitoj en Pekino

 

    Grafikaĵo 1

 

    En la jaro 2007, 161 mil novnaskitoj, i. a. 77.7 mil kun registrita pekina loĝanteco

 

    En la jaro 2008, pli ol 170 mil novnaskitoj, i. a. 81 mil kun registrita pekina loĝanteco

 

    En la jaro 2009, 137 mil novnaskitoj, i. a. 89.3 mil kun registrita pekina loĝanteco

 

    En la jaro 2010, pli ol 170 mil novnaskitoj, i. a. 90.5 mil kun registrita pekina loĝanteco

 

    En la jaro 2011, pli ol 190 mil novnaskitoj, i. a. 110 mil kun registrita pekina loĝanteco

 

    En la jaro 2012, 220 mil novnaskitoj

 

    En la jaro 2013, pli ol 220 mil novnaskitoj

 

    Grafikaĵo 2

 

    Laŭ la informoj publikigitaj de la Pekina Komisiono pri Loĝantaro kaj Familia Planado, 60-70% da geedzoj en la urbo, kiuj respondas al la nova naskopolitiko, volas havi la duan infanon. En la periodo de la jaroj 2014 ĝis 2018 la nombro de novnaskitoj ĉiujare kreskos je 40 mil ĝis 50 mil, kaj post la jaro 2019 ĉiujare aldoniĝos pli ol 400 mil novnaskitoj.

 

    P 2

 

    Naski aŭ ne naski?

 

    Kaŭzoj por nasko de la dua infano:

 

    1. Akompani la pli aĝan infanon por ke li aŭ ŝi ne estu soleca

 

    (Klaku: solinfano, kiu kreskas sen akompanato, estas malproksima de la frateco, kaj perdas la ŝancon lerni unu de la alia, kaj tio estas granda perdo de afineco.)

 

    2. Dividi riskojn

(Klaku: en julio de 2012 Peng Yuhua, vicdirektoro de la komisiono, diris, ke en Pekino estas 3.9 mil paroj da geedzoj, kiuj perdis siajn solinfanojn, kaj tio rilatas al 7.746 mil personoj. La koncernatoj estas dividitaj en du specojn: urbanoj, plejparte havantaj siajn pension kaj vivtenan sekurecon post emeritiĝo, kaj kamparanoj sen sekureco de vivteno. Tamen ambaŭ estas afliktitaj.)

 

    3. Peza ŝarĝo de solinfanoj por prizorgo de la gepatroj

 

    (Klaku: la Ĉina Junulara Ĵurnalo faris enketon pri solinfanoj, kiuj prizorgas siajn gepatrojn. La rezulto montras, ke 74.1% de la enketitoj sentas grandan premon de la laboro kaj havas nek tempon nek energion por prizorgi siajn gepatrojn; 68.4% de ili devas prizorgi plurajn maljunulojn; 50.1% loĝas for de siaj gepatroj kaj ne povas prizorgi ilin; 37.7% ne tute kredas la sociajn servojn al maljunuloj.)

 

    Opinio kontraŭ nasko de la dua infano:

 

    1. Duobla elspezo de energio kaj mono

 

    (Klaku: kiom da mono oni elspazas por la infano de naskiĝo ĝis maturiĝo? La disertaĵo "Ekonomia Kosto de Infanoj: Struktura Ŝanĝiĝo kaj Optimumigo en la Transira Periodo" verkita de la sociologo Xu Anqi, rimarkigas, ke laŭ kalkulo de la rekta kosto, oni ĝenerale elspezas por unu infano de la naskiĝo ĝis la aĝo de 16 jaroj entute 250 mil juanojn, kaj eĉ 480 mil juanojn se ĝis ilia universitata kaj supera studado. Tio estas tutlande averaĝa elspezo, kaj en Pekino la elspezo estas multe pli granda.)

 

    2. Por la dua akuŝo virinoj bezonas denove pli ol unu jaron, kaj tio influas ilian karieron.

 

    (Klaku: naski bebon bezonas ripozon de almenaŭ kvar monatoj, kaj estas ĝenata pli longa laboro. La retpaĝaro Sohu faris enketon al 1.3 mil ĉinaj patrinoj, kaj 77.27% de ili pensas, ke estas malfacile reveni al la laboro.)

 

    3. La loĝejo ne estas sufiĉe granda

 

    (Klaku: post komenciĝo de la reviziita naskopolitiko, triĉambraj apartamento estas multe atentataj. Laŭ statistikoj de dom-merkato en la jaro 2013, novaj apartamentoj estis aĉetitaj je la prezo de 23.616 mil juanoj po kvadrata metro, kaj malnovaj apartamentoj je la prezo de 29.122 mil juanoj po kvadrata metro.)

 

    4. Geavoj ne kapablas prizorgi la duan nepon

 

    (Klaku: laŭ nekompletaj statistikoj, geavoj el 50% de ĉinaj familioj prizorgas siajn genepojn; kaj en Pekino la kvanto kalkuliĝas al 70%.)

 

    5. Malaltiĝo de vivokvalito

 

    P 3

 

    Ĉu Pekino estas preta por pli da novnaskitoj?

 

    Ĉiujare pekinaj hospitaloj kapablas servi por 260 mil akuŝoj.

 

    La akuŝokvanto en la lastaj tri jaroj

 

    191 mil en la jaro 2011

 

    224 mil en la jaro 2012

 

    216 mil en la jaro 2013

 

    Litoj en obsterik-sekcioj de diversnivelaj hospitaloj en Pekino

 

    Entute 4 466

 

    Ĉiu lito povas ĉiujare servi al 60 akuŝantinoj.

 

    Tiuj litoj povas ĉiujare servi por 260 mil akuŝoj.

 

    Hospitaloj de la nivelo A havas 1 478 litojn.

 

    Hospitaloj de la nivelo B havas 2 835 litojn.

 

    Hospitaloj de la nivelo C havas 135 litojn.

 

    65% da infanĝardenoj estas publikaj en Pekino.

 

    En la jaro 2013 troviĝis en Pekino 1 530 infanĝardenoj, interalie 65% estis publikaj.

 

    Kulmino de lernej-vizito

 

    En Pekino ĉiujare 100 mil infanoj komencas viziti element-lernejojn en sinsekvaj dek jaroj antaŭ la jaro 2010; en la jaro 2012 la nombro kreskis ĝis 137 mil; pro pli da novnaskitoj en la dua duono de la jaro 2007 kaj en la jaro 2008, pli ol 180 mil infanoj prognozite vizitos elementlernejojn en la kuranta jaro.

 

    "Trijara agadplano de Pekino pri konstruado de elementaj kaj mezaj lernejoj (2012-2014)" proklamita kaj ekplenumita en la jaro 2012 havas la celon mildigi premon de la kulmino de lernej-vizito per konstruado, renovigo kaj plivastigo de 200 elementaj kaj meznivelaj lernejoj kaj aldono de 160 mil sidlokoj.

 

    P 4

 

    Ĝemelaj beboj -- alia bonŝanco

 

    P 5

 

    Ŝanĝiĝo de la loĝantaro en 60 jaroj

 

    En la jaro 1949 troviĝis en Pekino 4.2 milionoj da konstantaj loĝantoj.

 

    Inter la jaroj 1950 kaj 1960 la ĉina loĝantaro rapide kreskis. Dum 11 jaroj la konstanta loĝantaro kreskis je 3.195 milionoj da homoj, kun la jara kresko de 290 mil, kaj en la jaro 1960 la loĝantaro kalkuliĝis al 7.396 milionoj, interalie plejparte estis enmigrintoj: funkciuloj kaj oficiroj en la centraj registaraj organizoj, kaj la armeo kaj iliaj familianoj, kiuj loĝas en grandaj kortoj. Tial la duageneraciaj enmigrintoj estis nomataj "posteuloj de grandaj kortoj". Iliaj rakontoj legeblas aŭ aŭdeblaj en pekin-stilaj verkoj, ekzemple en la filmo Sunplenaj Tagoj reĝisorita de Jiang Wen.

 

    Inter la jaroj 1961 kaj 1970 la kresko de la loĝantaro estis malplej rapida. Dum dek jaroj la jara kresko restis 45 mil, kaj ĝis la jaro 1970 la konstanta loĝantaro estis 7.843 milionoj da homoj. Pro la kampanjo, ke la gejunuloj iru al la kamparo, granda nombro da junaj loĝantoj iris el Pekino, kaj ankaŭ pro manko de nutraĵoj, malrapidiĝis la kresko de la loĝantaro.

 

    Inter la jaroj 1971 kaj 1978 resaltis la kresko. Pro efektivigo de la politiko pri naskolimigo, la natura kresko de la loĝantaro iomete reduktiĝis. En la jaro 1978 la konstanta loĝantaro kalkuliĝis al 8.715 mililonoj da homoj. En la 1970aj jaroj la gejunuloj ĵetitaj en la kamparon hejmenrevenis je diversaj pretekstoj. Ĝis la malfruaj 1970aj jaroj la loĝantaro evidente kreskis.

 

    Inter la jaroj 1979 kaj 1990 la loĝantaro stabile kreskis. En la jaro 1990 la konstanta loĝantaro en Pekino kalkuliĝis al 10.86 milionoj da homoj. Dume la ekonomio stabile disvolviĝis, kaj la kvanto de la loĝantoj normale pliiĝis sen granda fluktuo. Tamen pro grandiĝo de la loĝantara bazo kaj plilongiĝo de la vivdaŭro, aperis la tendenco de rapida kresko de la loĝantaro.

 

    Inter la jaroj 1991 kaj 2004 draste pliiĝis la nombro de novaj enmigrintoj. Ĝis la jaro 2004 la konstanta loĝantaro kalkuliĝis al 14.927 milionoj da homoj. Enmigrintoj okupis 63% de la loĝantaro.

 

    Post la jaro 2004 la loĝantaro proksimis al saturiĝo. Ĝis la fino de la jaro 2013 la konstanta loĝantaro en Pekino kalkuliĝis al 21.148 milionoj da homoj, interalie 8.027 milionoj da loĝantoj, aŭ 38% el ili, estis enmigrintoj.

 

(Redaktoro: Liu Zijia)

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments