El Popola Ĉinio>头条新闻>

La Premio por Estontaj Urboj de 2014 estis lanĉita en Pekino

| 2014-04-11
Bookmark and Share


Deborah M. Lehr (meze), vicprezidanto de la Fondaĵo Paulson parolas en la lanĉa ceremonio de la Premio por Estontaj Urboj de 2014.  

 

    La 9-an de aprilo okazis en Pekino ceremonio por lanĉi la Premion por Estontaj Urboj de 2014 kune organizita de la Ĉina Internacia Centro por Ekonomia Interŝanĝo kaj la Usona Fondaĵo Paulson.

 

    La Fondaĵo Paulson fondita de Henry Paulson en la jaro 2011 estas cerbaro sub la gvido de la Universitato de Ĉikago. La Premio por Estontaj Urboj estis lanĉita en la jaro 2013 por honorigi kreivajn projekton aŭ planon, kiu povas akceli stabilan kaj sanan disvolvadon de ekologio kaj povas esti grandskale disvastigita aŭ kopiita. Ĝi akcelos esploradon de Ĉinio pri disvolvo de novtipa urbanizado. La neregistaraj organizoj kaj entreprenoj, kaj aliaj institucioj, kiuj havas projekton pri daŭrigebla disvolvo de ĉinaj urboj, povas peticii la premion.

 

    Laŭ konigo, la peticiado de la premio finiĝos en la 16-a de majo. En septembro la juĝistaro de la premio ĉeloke esploros elektitajn projektojn kaj novembre okazos en Pekino ceremonio por disdoni la premion. Tio estas la dua fojo por Ĉinio kaj Usono kunlabore lanĉi la premion. La Premio por Estontaj Urboj de 2013 estis disdonita al la projekto de la kompanio Shihe pri la nova kamparo en Jiaxing de Zhejiang.

 

Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Niu Xueqin

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments