El Popola Ĉinio>头条新闻>

Homo kovrita de 450 mil abeloj

| 2014-04-11
Bookmark and Share


La "vesto" de She konsistanta el pli ol 450 mil abeloj  

 


Abeloj kovras la vizaĝon de She.  

 

    La 9an de aprilo en la urbo Chongqing 34-jara kaj 1,61-metro-alta viro She Ping kun nuda supra korpo kaj striktita pantalono-rando staris sur pezilo por denove rompi la rekordon de "abelo-vesto", kreitan de li mem antaŭ du jaroj. Por ke abeloj ne falu de sur lia korpo, 16 abelo-reĝinoj estis pendigitaj sur lia korpo, kaj krome li staris en ŝtala kuvo.

 

    Post kiam li donis ordonon, kvar homoj ĉirkaŭ li ĵetis abelojn el skatoloj al liaj piedoj. La abeloj tuj svarmis sur lia korpo.

 

    La abeloj estis elĵetitaj el 28 skatoloj kaj oni povis aŭdi zumadon de la abeloj pli ol dek metrojn fore. Post 20 minutoj la "pantalono" estis finteksita, kaj She staris senmova kaj rigardis antaŭen. Post 35 minutoj la "supra vesto" kompletiĝis. Nur lia kapo estis videbla. Sekve tavoloj da abeloj grimpis sur lian vizaĝon. Post 40 minutoj la "abelo-vesto" estis finteksita. La pezilo montris 45,7 kilogramojn da abeloj sen kalkulo de la pezoj de la korpo kaj la kuvo.

 

    Laŭ la normo de la Internacia Federacio de Asocioj de Abelo-bredantoj, unu kilogramo da abeloj egalas dek mil abelojn, tial la "abelo-vesto" de She konsistis el 456,5 miloj da abeloj.

 

(Redaktoroj: Su Yijun kaj Liu Zijia)

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments