Ĉefpaĝo> El Popola Ĉinio> Amuza Vivo> Moderna Vivo

Tesla venos al Ĉinio

| 2014-04-11
Bookmark and Share

    Tesla, marko de elektra aŭto, ĝis nun havas nur du produktojn Roadster kaj MODEL S, kies rapideco povas kreski en 3.7 sekundoj al 100 kilometroj po horo. Tesla havas fortan softvaran sistemon kaj interretan servadon, kaj stirado de la aŭto estas pli komforta ol tiu de samnivela benzi-aŭto. Ĝia "superŝarga stacio" dependas de sunenergio, kaj oni povas uzi la stacion senpage. Por aĉeti ĝin, oni ne bezonas viziti aŭtan vendejon, ĉar ĝi estas mendebla nur surrete. Sen afiŝoj ĝi vendiĝas depende de bonaj komentoj de la uzantoj pri ĝiaj funkcioj, kaj krome, ankaŭ ĝia bela aspekto altiras multajn aĉetantojn.

 

    De decembro lastjare, oni jam komencis akcepti aŭtomendon de ĉinaj konsumantoj, kiu postulas antaŭpagon de 250 mil juanoj, sed tiam pro malklara prezo de la aŭto kaj tubo pri kompletigaj instalaĵoj de elektra stacio en Ĉinio, malmultaj homoj mendis ĝin. Sed kiam publikiĝis la prezo de 734 mil juanoj, la nombro de aĉetantoj rapide kreskis. Nun la mendita nombro jam superis 200 en Ĉinio. Lei Jun, ĝenerala direktoro de mantelefona kompanio Xiaomi, mendis 2 aŭtojn. Li diris: "Vi neniam scias, kiel moda kaj bona estas Tesla, se vi ne vidas kaj kondukas tiun intelektan aŭton."

 

    Nun en Ĉinio ankoraŭ ne ekzistas publika ŝarg-reto por la aŭtoj. Kaj samtempe, ĉiu Tesla-aŭto bezonas propran garaĝon aŭ parkejon por ŝargi elektron, sed bedaŭrinde, ĉinaj loĝdomoj ne havas tian lokon. Krome, 3G en la aŭto en Ĉinio estas malrapida kaj blokita de fairmuro, tial oni ne povas uzi la mapon, videon kaj aliajn funkciojn bezonantajn interreton. Laŭ antaŭa komento, Tesla estas " ludilo de riĉuloj" . Pri tio, la kompanio Tesla diris, ke ili havas kunlaboron kun Sinomach Aŭto por eble produkti aŭton en Ĉinio kaj ankaŭ planas fari senpagan ŝargan reton, ke la aŭtouzantoj povos senpage ĝui ŝargon survoje.

 

    Tesla vendas mediprotektan koncepton al riĉuloj, kiuj volas prezenti sian amon al la mediprotektado. En Norda Ameriko Tesla promesis konstrui ŝargan stacion kaj senpage ripari bateriojn en venontaj 8 jaroj. Kompare kun tio, elektra aŭto BYD farata de Ĉinio havas ordinarajn kosumantojn. Ĝi jam vendis elektrajn busojn kaj taksiojn en multaj lokoj de la tuta lando.

 

    Tesla estas ne nur marko de elektra aŭto, sed ankaŭ pronomo de mediprotekto. Kvankam ankoraŭ ne estas certa la efikeco de elektra aŭto al la mediprotekto, tamen energiŝparo kaj redukto de ellaso estas granda tendenco. Neniu povas antaŭvidi kiom longe daŭros la furoro de Tesla, tamen ĝia veno skuas nian epokon.

 

Redaktoro: Zhang Xiaotong

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments