El Popola Ĉinio>Pietro Fiocchi>

En Esperantujo aperis la Kipra Esperanto-Unio

| 2014-04-14
Bookmark and Share

de Pietro Fiocchi

 

    La "novaĵo de la jarcento", tiele profesoro Renato Corsetti komentis pri la freŝdata fondo de la Kipra Esperanto-Unio (KEU) fare de Roberto Pigro, kiu rakontis al EPĈ faktojn kaj anekdotojn de tiu ĉi bela historio, komencante de si mem.

 


Flago de la Kipra Respubliko 

 

    Kiu estas Roberto Pigro?

 

    Mi nomiĝas Roberto Pigro kaj... ne estas alia homo sur la tero kun la sama nomo! Do se vi trovas ie ajn mian nomon, estu certa, ke temas ĝuste pri mi, ne pri samnomulo! Mi estas 35-jara esperantisto, edziĝinta en 2005 kun greka virino, kaj patro de dulingva 6-jara infano, kiun mi tre amas kaj al kiu mi multe min dediĉas. Mi devenas de la ne tro konata vilaĝo Polla en Kampanio (suda Italio), fiera pri miaj radikoj, kvankam mi kreskis, kleriĝis, magistriĝis kaj doktoriĝis ĉe la Universitato de Udine, en nord-orienta Italio.

 

    Jam de 12 jaroj mi instruas la italan kiel fremdan lingvon en eksterlandaj mezlernejoj. Mi komencis ĉi tiun laboron en 2002 en Grekio, nur 8 tagojn post mia magistriĝo (kiu diris, ke magistroj pri beletroj, filologio aŭ lingvistiko ne povas esti dungitaj en ĉi tiu moderna kaj teĥnologia mondo? Se oni havas pasion kaj volon labori, oni ie en la mondo trovos laboron, certe ne serĉante ĝin vidalvide al sia hejmo).

 

    En 2004 mi decidis translokiĝi kun mia tiama koramikino kaj nuna edzino al Kipro, kie mi ne nur instruas, sed ankaŭ respondecas pri la organizado de la itallingvaj ekzamenoj CELI, kunlabore kun la Universitato por Fremduloj de Perugia (Italio). Kiel lingvisto, mi prelegis ĉe kunvenoj aŭ konferencoj okazintaj en multaj landoj de Eŭropo (Italio, Kipro, Norvegio, Kroatio, Bulgario...), mi aperigis du librojn kaj plurajn lingvistikajn artikolojn en fakaj revuoj, kaj mi estas direktoro de la internacia revuo Lingvistik' (retejo: www.lingvistik.weebly.com), kiu aperigas kontribuojn en ajna lingvo, kun paralela traduko al Esperanto.

 

    En mia libera tempo mi okupiĝas precipe pri muziko: mi verkas kantojn en pluraj lingvoj, ĉefe en la itala kaj en Esperanto. Mi verkis kantojn por infanoj. Mi menciu tie ĉi ankaŭ kelkajn Esperantajn kantojn aperintajn enkadre de bonfartaj agoj, ekz. "Woman (La forto de ĉiu viro)" (publikigita okaze de la virina tago de 2013), "Se mia revo kaj via" (kontraŭ milito), "Kredu Kristnaskon" (temas pri la unua kristnaska kanto originale verkita en Esperanto; ĝis nun ekzistis nur tradukoj el nacilingvoj; danke al ĝia vendado, ni donacis rimarkindan monsumon al la asocio "Save the children") kaj "Esperanto, tiu estu via nomo": baldaŭ aperigota, ĉi-lasta estas dediĉita al la patro de la lingvo internacia, L. L. Zamenhof, kaj al lia ideo unuigi la mondon per komuna lingvo.

 


Antaŭ kelkaj monatoj post la unua leciono de Esperanto ĉe la liceo de Limassolo "Santa Maria". Roberto Pigro, en la fono, kun siaj gelernantoj. La kursoj estas gvidataj de Roberto en la itala, kiun la gelernantoj jam studas kelkajn jarojn.  

 

    Kiam kaj kial vi esperantistiĝis?

 

    Ne estas miaopinie hazardo, ke mia familinomo (Pigro) estas Esperanta ekzistanta vorto, kvankam en mia vivo mi tiom kuras kaj agadas, ke mi tute ne konsideras min mallaborema. Mi ne memoras la precizan tagon de mia esperantistiĝo, verŝajne mi estis tro juna por tion memori. El iu vidpunkto, mi povus aserti, ke mi esperantistiĝis je mia naskiĝo, ĉar mi ĉiam forte kredis je la idealoj de paco, amo, frateco, kiuj karakterizas kaj la kristanan religion (mi multe kredas je Dio) kaj la Esperantistan komunumon. Miaj gepatroj instruis al mi tion kaj mi provas fari la samon kun mia filo, amigante al li la tutan mondon kaj la tutan homaron, sendepende de la deveno, de la religio, de la politikaj ideoj, de la gepatra lingvo aŭ de la koloro de la haŭto.

 

    Jam dum la liceaj jaroj cetere mi diskutis kun miaj amikoj pri la utileco de pontolingvo kiel Esperanto, do mi ie certe estis jam aŭdinta pri ĝi. Mi memoras, ke iam mi legis artikoleton pri Esperanto kaj Zamenhof en t.n. "Libro dei fatti" (libro kun pluraj statistikoj kaj donitaĵoj pri plej diversaj temoj) kaj ke mi skribis tiurilatan artikoleton en la revueto de mia liceo: tiam mi unuafoje deklaris min oficiale favora al Esperanto kaj estas bedaŭrinde, ke mi perdis tiun numeron de la revuo... Poste, mi ricevis kroman materialon pri Esperanto en la centro de mia urbo, Udine (mi memoras la standon de radikala partio, kiu ĝin disdonis), kaj mi tiun plu konservas. Oni parolis pri la eblo enkonduki Esperanton kiel mezlernejan fakon kaj mi ŝatis la ideon.

 

    Kiamaniere vi lernis Esperanton? Kiom da tempo vi bezonis (kiom da lingvoj vi jam scipovis kiam vi ĝin eklernis)?

 

    En 2002, post la pluraj kontaktoj de la antaŭaj jaroj, mi ĝoje ekspluatis la eblecon lerni Esperanto per vera kurso (senpaga) organizita de la Esperanta grupo de Udine en la loka universitato: mi trovis afiŝon en koridoro de la universitato kaj mi tuj aliĝis. La instruisto estis Serio Boschin, tre afabla, sperta kaj kompetenta Esperantisto, kaj tiel mi konatiĝis interalie kun aliaj famaj esperantistoj, inter kiuj mia amiko Giacomino Martinez. Tiam mi jam regis, krom la italan (mian gepatran lingvon), la anglan, la novgrekan kaj la hispanan. Mi iom komprenis ankaŭ la francan, la germanan kaj la rusan.

 

    Ene de kelkaj monatoj mi do kompletigis la unuan nivelon kaj mi trapasis kun la maksimuma noto (en la tago de mia naskiĝdatreveno: belega donaco!) la unuagradan ekzamenon. Poste mi magistriĝis kaj tiam, por labori, translokiĝis al Grekio. Pro manko de libera tempo kaj eble iom da... pigro, mi konfesas, ke mi tute neglektis Esperanton dum kelkaj jaroj: mi forgesis ĝian gramatikon kaj, post kelkaj jaroj, eble eĉ ĝian ekziston. En 2009 tamen mi havis novan, definitivan iluminiĝon: mi rekomencis entuziasme la lernadon kaj deposte mi ne plu forgesis Esperanton. Ĝi estas rimarkinda parto de mia vivo.

 

    Hodiaŭ, danke al mia bona nivelo de Esperanto, mi estas redaktoro de la scienca kaj de la lingva rubriko de la revuo "Monato". Oni donis al mi tiun eblon kaj mi elkore dankas la redakcion pro tiu elekto.

 

    Kiom da esperantistoj estas en Kipro, kiuj daŭre lernas EOn aŭ ĝin sufiĉe bone parolas?

 

    Pasintjare ni havis kvinon da knabinoj, kiuj sukcese kompletigis la unuagradan kurson. Poste ili abiturientiĝis kaj iris eksterlanden (al Anglio, al Grekio kaj aliloken) por studi kaj mi kredas/esperas, ke ili estas nun en kontakto kun lokaj esperantistoj. Ĉi-jare, komence de la lerneja jaro, kiam mi kutime malkaŝas al miaj gelernantoj la ekziston de neŭtrala internacia lingvo, interesiĝis pri Esperanto multege da junuloj, kaj ĉirkaŭ dudeko ja komencis la kurson, kiun mi proponis al ili unu fojon semajne, ĉiun vendredon. Aliaj same interesiĝis, sed ili ne povis partopreni la kurson pro aliaj samtempaj lecionoj kaj preferis retajn kursojn pere de Lernu, alireblajn kiam ajn. Nun mi havas ĉirkaŭ 15 gelernantojn, ĉirkaŭ 17- aŭ 18-jarajn.

 

    De tempo al tempo ekaperas en Kipro turistoj aŭ fremduloj: oni trovas enrete mian retadreson kaj skribas al mi por peti renkontiĝon kun lokaj esperantistoj. Ni vizitigas al ili la ĉefajn allogaĵojn de la insulo aŭ kune manĝas. Venis ekzemple junulo el Belgio kiu rondiris Eŭropon kaj Afrikon, poste geedzoj el Pollando, sed ankaŭ aktivuloj de E@I el Ĉeĥio kaj Slovakio, kaj aliaj. Estas, iel ajn, pli probable trovi fremdajn esperantistojn en Kipro (anglajn, germanajn, polajn...) ol kiprajn, ĉar por la lokuloj Esperanto estas tute nova afero.

 


Kovrilo de la Statuto de KEU 

 

    Kiam estis fondita la Kipra Esperanto-Unio?

 

    Mi fondis la asocion komence de ĉi tiu jaro, fine de januaro! Renato Corsetti parolis ĉi-rilate pri "novaĵo de la jarcento": li asertis iam, ke vera venko de Esperanto okazos nur, kiam ankaŭ en Kipro naskiĝos Esperantista asocio. Tio ŝajnis al li utopio, troigo, sed ni sukcesis starigi Kipran Esperanto-Union ankaŭ danke al lia helpo. La elekto de la vorto "unio" substrekas la volon kunigi esperantistojn el la tuta insulo, do eventuale ankaŭ el la norda parto (turklingva).

 

    Kune kun aliaj membroj de la asocio, inter kiuj mia edzino Eri kaj la itala aktivulo Simone Castronovo, ni iris ĉe kipran notarion kaj, kolektinte la necesajn dokumentojn, ni starigis kaj registris la asocion. Temas pri formala, certe gravega paŝo, sed ni ja "ekzistis" ankaŭ en la antaŭaj jaroj: la E-movado de Kipro ne naskiĝis ĉi-jare aŭ ene de unu nokto. Ni jam estis antaŭe en kontakto kun eŭropaj institucioj, EEU, E@I, FEI ktp.

 

    Oni petis al ni ion fari por oficialigi la ekziston de E-grupo ankaŭ en Kipro kaj ni tion faris: tiel oni povas jam paradi per la ĉeesto de oficialaj Esperantistaj asocioj en ĉiuj EU-landoj. Nur Kipro mankis kaj ni plenigis la truon. Tamen ne multo ŝanĝiĝis en la realo: kion ni faris antaŭe, tion ni daŭrigas fari nun. Ni estas aktiva sed por la momento malgranda realo: tion ne povas ŝanĝi kipra notario per simpla subskribo.

 

    Kion faris ĝis nun la KEU?

 

    Multajn kaj multspecajn aferojn. Ni organizis du senpagajn kursojn, disdonis plurmaniere informojn pri Esperanto (ekzemple per artikoloj senditaj al lokaj gazetoj), organizis etajn renkontiĝojn kaj kelkajn prelegojn. Ni skribis al universitatoj, kulturaj centroj, kipraj komunumoj, ankaŭ por peti, ke oni enkonduku Esperanton en lernejojn kaj/aŭ donu Esperantan nomon al vojoj, stratoj, placoj, parkoj de la insulo. Ni ricevis en kelkaj okazoj afablajn respondojn kaj la promeson, ke baldaŭ Esperanto havos sian vojon en la areo Strovolos de la ĉefurbo Nikosio. Aliaj (plej multaj) ne respondis, sed ne gravas.

 

    Ni provas fari la plejeblon por pruvi la belon kaj la utilon de komuna neŭtrala lingvo, sed ni ne volas ŝajni ĝeneguloj aŭ fanatikuloj. Ni reklopodos post iom da tempo. Multaj en Kipro (iama brita kolonio) utiligas la anglan kiel pontolingvon (ĉiuj loĝantoj ĝin parolas) kaj rigardus nin frenezuloj, se ni insistus kaj reklamus nian agadon tro ofte aŭ tro ĝene. Ni partoprenas diversajn projektojn, ekz. la transskribon de pasintjarcentaj dokumentoj kadre de la projekto "Radio Romo", sed ankaŭ la kreadon de grekaj subtitoloj por filmoj kaj filmetoj (vidu la belan dokumentarion de Sam Green, "La universala lingvo").

 


Roberto Pigro kun siaj gelernantoj antaŭ kelkaj tagoj post la unua leciono de Esperanto de tiu ĉi semestro 

 

    Kiom da homoj jam aniĝis? Kiuj ili estas? Ĉu precipe gestudentoj, laboristoj, profesiistoj?

 

    Temas pri ĉirkaŭ 20 personoj, plejparte liceaj lernantoj, nelaste ĉar la lecionoj okazas en la sama mezlernejo, kie mi instruas la italan, kaj mia reklamado ankoraŭ ne sukcesis atingi multajn adoltojn, escepte de kelkaj personoj, kiuj vizitas nian retejon, aŭ... de la patrino de unu 16-jara lernantino, kiu deklaris sin entuziasma pri Esperanto. Ni vidu, ĉu ŝi konvinkos siajn amikinojn partopreni niajn aranĝojn kun la sama ĝojo kaj helpemo!

 

    Ĉu vi klopodos varbi novajn esperantistojn? Kiamaniere?

 

    Jes, kompreneble. Tamen la laboro abundas en tiu ĉi fazo por ĉiu el ni, kaj ni do atendas la someron por havi liberan tempon por renkontiĝi, babili kaj kune pripensi belajn projektojn por la estonto. Eble ni organizos grandan prelegon ekster la lernejo post la somero, eble ni starigos standon en komercaj centroj, kaj klopodos konvinki kromajn personojn aniĝi.

 

    Kiamaniere enlande kaj eksterlande vi reklamas/os la agadon de KEŬ? ...Mi vidis ĵus faritan retejon

 

    Ni lanĉis novan retejon (www.esperanto-cy.com), kie haveblas ĉiuj novaĵoj pri nia agado. Ni aperigas artikoletojn en la loka gazetaro kaj volas publikigi anoncetojn en Interreto kaj eble dissendi reklamon per radio. Nia membro kreis logon kaj ni ĵus mendis oficialan stampilon. La ideoj multas, sed ni estas komencantoj kaj bezonas tempon por nin organizi.

 


Nacia monumento de Kipro 

 

    Kiajn projektojn vi emas realigi en Kipro?

 

    Dependas de la respondo, kiun ni havos en la venontaj monatoj. Certe ni volas daŭrigi la instruadon de la lingvo. Estus bele organizi ankaŭ internacian aranĝon ĉi tie, eble UK-on, en belega loko plena de historio kaj tradicioj (Kipro), kie renkontiĝas tri kontinentoj. Sed ni bezonas helpantojn, ni bezonas pligrandiĝi. Estas frue por tiaj revoj. Ni volus ankaŭ organizi lingvosciencan simpozion pri Esperanto. Ni devas unue kreski kaj poste pripensi tiajn eventojn. Por la momento, ni estas malgranda realo - mi ree substrekas tion - kaj tio, kion ni faras, certe estas jam pli ol sufiĉa.

 

    Ĉu KEU aktive kunlaboros kun alilandaj Esperanto-asocioj? Kion precipe vi ŝatus realigi?

 

    Ni estas novnaskita asocio, sed ni jam efike kunlaboras kun la greka asocio (ni eble renkontiĝos ĉi-somere kun Kostas Kyriakos kaj aliaj grekaj esperantistoj por ekskurso aŭ tagmanĝo) kaj kun la belga, kiu volas eĉ subteni finance kelkajn niajn junulojn por ke ili povu partopreni al t.n. SES en Slovakio. Ni vidos.

 

    Laŭ vi kiaj kunlaboraj projektoj povus esti sukcesaj inter la esperantistoj de Kipro kaj de Ĉinio?

 

    Mi tute ne scipovas respondi, ĉar mi ne konas de proksime la ĉinan realon. Eble interesus min komenci ĵurnalisman kunlaboron, kio jam okazis antaŭ kelkaj jaroj kun rusaj esperantistoj. Sed mi rigardas interesa ankaŭ eventualan komercan kunlaboron. Kial ne? Por mi Esperanto devas esti fleksebla ilo utiligebla en la ĉiutaga vivo, por labori, por komerci, ne nur por diskuti pri filozofiaj teorioj. Ĝi havas grandegajn eblecojn, se ni lernas ilin ekspluati. Se iu havas precizajn ideojn, ni atendas proponojn!

 

    Por kontakti Roberto Pigro, bonvolu skribi al esperob79@gmail.com

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments