El Popola Ĉinio>头条新闻>

10 pentraĵoj de francaj artaj majstroj estas eksponitaj en la Nacia Muzeo de Ĉinio

| 2014-04-14
Bookmark and Share


En la inaŭgura ceremonio de la ekspozicio 

 


Le Bal au Moulin de la Galette (Danco ĉe la muelejo de la Patkuko) pentrita de Pierre-Auguste Renoir  

 

    De la 11-a de aprilo ĝis la 15-a de junio okazas en la Nacia Muzeo de Ĉinio ekspozicio celebre al la 50-a datreveno de la fondiĝo de diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Francio. La ekspozicio estas kune organizita de la Nacia Muzeo de Ĉinio kaj kvin famaj muzeoj de Francio, kiuj kontribuis al la ekspozicio 10 elstarajn pentraĵojn kun granda reprezenteco el 8 francaj majstroj inkluzive de Pierre-Auguste Renoir (1841-1919), Pablo Picasso (1881-1973) kaj Lger Fernand (1881-1955). La prezentataj pentraĵoj entenis la gravajn artajn atingojn de Francio de la 16-a jarcento ĝis la 20-a, plene enkorpigis la elstarajn rezultojn de la kultura interŝanĝo inter Ĉinio kaj Francio dum la pasintaj 50 jaroj.

 

    Chen Lüsheng, estro de la Nacia Muzeo de Ĉinio, diris, ke la 10 famaj pentraĵoj de 8 artaj majstroj perfekte kombinis koncentritan art-historion de Francio. Ili montros al arto-amatoroj temp-spacan vojaĝon dum 500 jaroj de la Renesanco ĝis la Dua Mondmilito.

 

Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Niu Xueqin

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments