Ĉefpaĝo> El Popola Ĉinio> Ekonomio> Komentoj

Usonaj katolikaj lernejoj bonvenigas ĉinajn lernantojn el riĉaj familioj

| 2014-04-14
Bookmark and Share


La Krucumito en la usona katolika lernejo 

 

    De Novjorko al Vaŝingtono, katolikaj lernejoj de Usono fariĝas forta allogo por ĉinaj gejunuloj el riĉaj familioj. Kvankam la kotizo por tiuj lernantoj estas kvar-oble pli multe ol tiu por la lokaj lernantoj, tamen pli kaj pli multiĝas la ĉinaj lernantoj en tiuj lernejoj. Kaj tio helpas la lernejojn liberiĝi el siaj financaj malfaciloj pro drasta malmultiĝo de usonaj lernantoj.

 

    Wang Di, filino de ole-entrprenisto de la ĉina provinco Shanxi, havas sufiĉajn transmarajn spertojn antaŭ ol ŝi venis al la katolika supera mezlernejo DePaul en la urbeto Wayne de New Jerse en 2014. Iam ŝi partoprenis en somera kampadejo por emitentuloj en Japanio kaj gustumis francajn frandaĵojn, kaj ŝia plej ŝatata filmo estas usona The Godfather. Sed ŝi neniam spertis katolikan edukon. Kiam 18-jara Wang Di unuafoje vidis la Krucumiton en la halo de la lernejo, ŝi estis ŝokita kaj suspiris: "Mia Dio, tio estas lernejo de katolikismo!"

 

    La katolikaj lernejoj de Novjorko al Vaŝingtono fariĝas magneto por lernantoj el riĉaj familioj de Ĉinio. Tiuj lernejoj plenforte varbas gefilojn de ĉinaj domkomercistoj, direktoroj en resursaj kampoj kaj registaraj oficistoj. Por tio ili sendas homojn al Ĉinio, disdonas bele presitajn broŝuretojn per perantoj kaj metas fotojn pri ludado de belaj blondharaj lernantinoj kun ĉinaj sur rimarkinda loko de lernejaj retejoj. La granda kotizo de la ĉinaj lernantoj alportas al la lernejoj internaciecon kaj helpas ilin liberiĝi el la financaj malfaciloj.

 

    Inter la nunaj 625 lernantoj de DePaul, 39 estas venintaj el Ĉinio. Krom la lecionoj de kemio, eŭropa historio, belarto kaj ĥoro, ili devas lerni ankaŭ teologion kaj ĉeesti al filantropiaj aktivecoj kaj ĉiumonata meso. Ili rajtas ricevi benon de pastro, sed ili ne povas komuniiĝi pro tio ke ili ne ricevis bapton.

 

    La lernejo ne postulas la ĉinajn lernantojn kredi katolikismon, sed postulas, ke ili prezentu respektecon dum la preĝoj, ĉeestu al teologiaj lecionoj kaj partoprenu en katolikismajn filantropiajn aktivecojn, ekzemple helpi malriĉajn lernantojn en la lernado en subtera ĉambro de preĝejo kaj servi al malriĉuloj en katolika almozdona kuirejo.

 

    Ĉinaj lernantoj konsistigas 9% de la totala nombro de la lernantoj de la katelika supera mezlernejo Kennedy de Somers, Novjorko. En la internacia amikeca klubo de la lernejo, oni vidas ne nur kristnaskan girlandon sed ankaŭ ĉinan novjaran ruĝlanternon.

 

    Pastro Mark Vaillancourt, lernejestro de la supre menciita mezlernejo, diris, ke Pekino estas la kvara plej granda regiono por varbi lernantojn, ĝi viciĝas nur post Bronx, Putnam kaj Westchester. Havante la kotizon de tiuj internaciaj lernantoj, li novigis la komputilan klasĉambron, bonigis la sporthalon, aldonis LED-lampojn, aranĝis novajn plafonojn kaj grandigis la stipendion al lokaj lernantoj.

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments