Ĉefpaĝo> El Popola Ĉinio> Tra la Lenso

Pekinanoj, kiuj amas florojn (I)

| 2014-04-14
Bookmark and Share

Karikaturo de Dingding

 

    "Spekti florojn, flari ilian aromon, prikanti ilian belecon kaj domaĝi ilian velkemon" konsistigas la vivkutimon de pekinaj indiĝenoj. Kaj la novaj pekinanoj, kiuj venis el diversaj lokoj de la lando, per la moderna vivmaniero alportas florojn kaj plantojn ankaǔ al sia vivo, kredeble, ke krom tiujn florojn ili amas plej la vivon.

 

    Vivo kun floroj, Pekino plena de floroj

 

    1. Plantoj en hutong-oj

 

    Por pekinanoj, kiuj amas la vivon kaj vivas en hutong-oj, la florkulturo estas nemankigebla parto de ilia vivo. Kvankam ili loĝas en Huangchenggen, centra Pekino en la ege multekosta terprezo, tie la domo kaj korto estis ne tiel granda, tamen ili ankoraǔ lasis lokon por la floroj, kiujn ili amas. Post vespermanĝo kiel kutimo ili ĉirkaǔsidas kaj babiladas: la epifito de iu ekfloras, la jasmeno de iu familio aromas, iu havigis al si valoran nigran krizantemon, estas ja belaj la fruktoj de botelkukurbo de iu familio. Ili reciproke interŝanĝas florsemojn kaj plantidojn, kaj lernigis reciproke lertecon pri plantkulturado, per tio ili intimiĝis kaj havigis al si multan ĝojon.

 

    Serĉi aromon en floraj festivaloj

 

    Por kontentigi amon de pekinanoj al floroj ne malmutlaj parkoj kaj ĝardenoj de la urbo okazigis florajn festivalojn. Nur en printempo kelkaj dekoj da tiaj festivaloj malfermiĝas en la urbo. Ekzemple la sakura festivalo en Yuyuantan-parko, arbopeonia festivalo en Jingshan-parko, poemkunveno pri siringo en Fayuan-templo, kultura festivalo pri begonio en malnova loĝejo de Soong Ching-ling, krom tiuj estas ankaǔ persikflora festivalo en Pinggu, ĉirkaǔaĵo de Pekino, kaj pirflora festivalo en Panggezhuang k. s.

 

    La 9-a Ĉina Internacia Ĝardena Ekspozicio okazinta en Pekino en 2013 donis al pekinanoj tre bonan ŝancon spekti florojn. La ekspozicio daǔris 185 tagojn kaj akceptis totale 6.1 milionojn da vizitantoj, meznombre 33 mil homfojojn potage kaj la plej granda kvanto de vizitantoj en unu tago superis 106 mil homfojojn, tio kreis novan rekordon de la ekspozicio en la historio tiukampe. La ĝardena muzeo postlasita de la ekspozicio donas al Pekino kulturan riĉaĵon por daǔrigi la rolojn pri ekspono, kolektado, esploro, edukado kaj servo de tiu kampo.

 

    Malmulte kostas la florbedoj por la Nacia Tago

 

    Depost 1986 ĉiujare dum la feriado de la Nacia Tago oni ornamas la placon Tian'anmen per florbedoj kun temo pri la ĉinaj ekonomio kaj socia disvolviĝo.

 

    En la Nacia Tago de 2013 sur la placo Tian'anmen kiel kutime oni aranĝis la florbedojn kun la temo de Beno al Hejmlando. Kompare kun la pasintaj jaroj ĝi estis la plej granda florokorbo, tamen pro tio ke en ĝi oni uzis multajn florojn el tuloj uzitajn en la antaŭa jaro, ĝi malmulte kostis. Krom tio la apudstrataj floroj kaj plantoj por ornami la orientan kaj okcidentan flankojn de la placo en 2013 tute estis ŝpareme forlasitaj, samtempe la registaro reduktis ankaǔ la kvanton de plantoj kaj floroj apud la avenuo Chang'an, la ĉefa ŝoseo tra la placo Tian'anmen.

 

    Pli ol 300 hutong-oj nomitaj per floroj kaj plantoj

 

    Laǔstatistike en Pekino estas pli ol 300 hutong-oj nomitaj per floroj kaj plantoj, el tio iasence vidiĝis la amo de pekinanoj al floroj.

 

    Tiuj nomoj ampleksis diversajn florojn famajn kaj kuriozajn, nome dolĉ-osmanto-hutong-o, krizantemo-hutong-o, lilia ĝardeno, arbopeonia ĝardeno, i. a. lokoj nomitaj per lotuso estas la plej multaj, ekzemple lotuso-hutong-o, lotussemo-hutong-o, Lotusa Baseno k. s. El tio oni eksciis, ke Pekino havas longan historion en kulturo de lotusoj kaj tiu planto plaĉas al pekinanoj.

 

    La plej bela tempo kaj plej bona loko

 

    Sakuroj en Yuyuantan-Parko, persikfloroj de botanika ĝardeno, tulipoj de la parko Zhongshan, en Pekino estas preskaǔ ducent parkoj por spekti florojn, krom tiuj parkoj ankaǔ en pluraj ĉirkaǔaĵaj gubernioj estas plenaj de floroj. El tiuj floraj spektejoj mi elektis kvar parkojn por konduki vin eniri en la printempon.

 

    La Ĉiela Altaro: simpla vivo en pompaj konstruaĵoj

 

 

    Por la pekinanoj, kiuj etendis sian vivspacon al la Ĉiela Altaro, la pompeco de la Ĉiela Altaro servas al ili nur kiel granda fono de la sportado, por ili la pli granda altiro venis el ĝia harmonia kaj kvieta etoso kaj iliaj partneroj, kun kiuj ili ludas volanon, ekzercas wushu-on kaj ludi erhu-on en la parko ĉiutage.

 

    Allen, irlandano vojaĝanta en Ĉinio, diris: "Mi trairis preskaǔ ĉiujn vizitindajn lokojn de Pekino, kaj plej amas la Ĉielan Altaron. Mi ŝatas la parkon en printempa fino kaj somera komenco, siatempe en la parko siringoj, purpuraj Oriĉofragmusoj (Violet Orychophragmus), abrikotfloroj pompe disfloras kaj aromas. Promenante inter la floroj kaj antikvaj cipresoj, mi malstrekiĝas, la animstato ekleĝeras kaj la ĉagrenoj elvaporiĝas." "Plaĉas al mi ankaǔ la prezentoj de popolaj artistoj en la longa koridoro, tie mi kutime longe restis por spekti ilian prezenton."

 

    Viziti Jietai-templon en printempo por spekti antikvajn arbojn kaj belajn florojn

 

 

    Jietai-templo posedas trajtojn de la pompeco de templo en norda Ĉinio kaj tiujn de la kvieteco de tiu en la suda. Aprile kaj maje Jietai-templo eniris en la prosperan sezonon de la jaro, dume la vizitantoj trinkas teon sub kariofilarboj ĝuante florojn, asimilas zenismon aǔ verkas poemojn kaj pentraĵojn inter floroj, ĉio ĉi tio donas al la antikva templo alian pejzaĝon. Pekinanoj ŝatas promeni inter kariofilarboj en Jietai-templo, ĝuas la simplecon kaj modestecon de la floro en la pompa templo.

 

    Pinggu: persikfloroj pompe ekfloras en printempo

 

 

    La printempo de Pinggu estas ruĝkolora, siatempe pli ol 200 mil muoj (l muo estas 1/15 hektaro) da persikfloroj konkure ekfloras, ĉie regas persikflora ruĝo. En tiu tempo viziti Pinggu por rigardi persikflorojn kiel eniri en ruĝan sonĝlandon, kie etendiĝas kelkdek mil muoj da persikfloroj. Kompare kun dekmil muoj da persikfloroj en la Pekina Botanika Ĝardeno, la floroj en Pinggu aspektas pli modestaj kaj pli senornamitaj. En Pinggu la plej bela spektejo de persikfloroj estas Taoyuan (Arkadio), alinome persikflora maro, kiu situas en la vilaĝo Xiaoyuzi de la urbeto Dahuashan.

 

    Jingshan-parko: arbopeonioj famas en Pekino

 

 

    Maje en Jingshan-parko ekfloras pli ol dekmil arbopeonioj kun 347 specoj el la provincoj Shandong, Gansu, kaj eĉ el Japanio, inter kiuj ne mankas kuriozaj specioj kiel pira neĝblanko, nigra arbopeonio, piza

 

    verda, genciana purpuro (gentian violet) kaj aliaj similaj.

 

(Redaktoro: Chen Ji)

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments