El Popola Ĉinio>头条新闻>

Tangka montrata en Domkha-templo

| 2014-04-16
Bookmark and Share


Tangka  

 


Recitado de sutro

 


Rigardado al la Tangka per teleskopo 

 

    La 14an de aprilo en Domkha-templo, Yushu, Qinghai, inaŭguriĝis montrado de granda Tangka -- brodaĵo de avalokiteŝvaro kun alteco de 70 metroj kaj larĝeco de 50 metroj por memori la mortintojn en la tertremo, kiu okazis la 14an de aprilo en Yushu, kaj preĝi por bela estonteco de Yushu.

 

    La templo ekkonstruita en la jaro 1190 troviĝas ĉe la piedo de monto. Ĝi estas unu el la plej antikvaj temploj en Qinghai. Tangka-brodaĵo estas artaĵo de monaĥejo. Unue oni tondas la materialojn, nome koloraj silkaĵo kaj brodaĵo, felto kaj fadeno en deziratan formon, kaj poste surgluas ilin tavolon post tavolo, tial ĝi havas alian nomon "kolora reliefo".

 

    La montrata Tangka estas dezajnita de Zongzhe Lajie, artista majstro el Qinghai kaj kompletigita de pli ol 90 metiistoj en proksimume unu jaro. Sur ĝi estas 30 dignaj kaj majestaj budhoj, kaj sur la malsupra blua parto estas la listo de mortintoj en la tertremo, kaj per tio ĝi distingas sin de aliaj Tangka-oj.

 

    La montrado daŭros tri tagojn, kaj kredantoj povas libere kulti ĝin.

 

(Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Liu Zijia)

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments