El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

CENTREJO: La plej long-noma renkontiĝo

| 2014-04-16
Bookmark and Share

 

    La 7–9an de marto, iniciatate de la Pola Esperanto-Junularo (PEJ), okazis en Svitavy (Ĉeĥio) nova junulara kunveno, kiu celis kunigi, plidiskuti kaj plibonigi la funkciadon de tri junularaj landaj asocioj el Pollando (PEJ), Ĉeĥio (ĈEJ) kaj Slovakio (SKEJ). Dum la planado la kunveno ricevis eble la plej longan nomon el ĉiuj esperantistaj aranĝoj – Centr-Eŭropa Najbara Trejnaktivula Renkontiĝo de Esperantistaj Junularaj Organizoj, mallonge: CENTREJO.

 

    Partoprenis 16 junuloj el kvar landoj (krom anoj de la tri menciitaj landaj TEJO-sekcioj, venis gasto el Francio) por priparoli problemojn de niaj junularaj organizoj. Evidentiĝis, ke tiuj pli-malpli samas en ĉiuj organizoj. Landaj sekcioj havas tro malmulte da aktivuloj, malgraŭ tio ke la aliĝintaj membroj multnombras. Alia problemo estas manko de nova generacio en la Esperanto-movado. Se junuloj esperantistiĝas, ili malofte sentas emon kaj bezonon aliĝi al organizo, ja ĉio povas nun okazi perrete, kaj por veturi al kongresoj oni ne nepre estu membroj de Esperantaj organizoj.

 

    Nefinebla temo de reklamado de la lingvo al neesperanta junulara publiko ankaŭ aperis dum la Varbadhoro, kiel ni nomis la cerbosturmon.

 

    Partoprenantoj opinias, ke organizo de nova komuna porjunulara aranĝo, kiu estus forte reklamata inter komencantoj kaj novuloj, eble estus bona paŝo kiu plifortigus funkciadon de la tri asocioj. Por tiu celo oni volus uzi subvencion de la Viŝegrada Fonduso, pri kio oni komencis labori tuj post la Centrejo.

 

    Partoprenantoj krom cerbumado pri malfacile solveblaj problemoj, havis ankaŭ plezuron ekscii iomete pri la urbo Svitavy kaj pri la Muzeo de Esperanto dum prelego de Libuše Dvoŗáková, kunorganizantino de la ĉeĥa flanko.

 

    Konklude, kvankam la unua Centrejo estis eksperimenta, ĝi montris grandan bezonon de kunlaboro inter najbaraj junularaj organizoj ne nur dum organizado de aranĝoj, sed ĉefe per interŝanĝo de spertoj kaj pensoj. Multaj aferoj estis traktitaj, sed eĉ pli multaj restis netuŝitaj pro la tempomanko. Certe ne ekzistas nur unu bona recepto kiel funkciigi efike Esperantan organizon, tamen mi kredas ke similaj aranĝoj, eĉ se ili ne helpas rekte, certe almenaŭ pensigas estraranojn, aktivulojn kaj membrojn pri gravaĵoj. Ĉia ajn ŝanĝo postulas iom da tempo, do eble baldaŭ videbliĝos, kio kreskos surbaze de nia unua Centrejo en Svitavy.

 

(el la Balta Ondo)

Redaktoro: Zhang Xiaotong

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments