El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ekspozicio de nederlandaj dezajnoj en Wuhan

| 2014-04-17
Bookmark and Share


Vicestro de la provinco Hubei (la dua de maldekstre) kaj lia samrangulo el Gelderlando (la dua de dekstre)

 


Miffy, persono de klasikaj bildstrioj  

 

    La 15an de aprilo en galerio el la Hubei-a Instituto de Belartoj en la urbo Wuhan, Ĉinio, inaŭguriĝis ekspozicio de nederlandaj dezajnoj kadre la Nederlanda Tago. Dume 13 konataj nederlandaj entreprenoj, inkluzive de Grontmij kaj komercaj organizoj, eksponas modernajn dezajnojn en ok kategorioj, nome arkitektura dezajno, urba planado, bildstrioj ktp.

 

    La nederlanda provinco Gelderlando ĝemeliĝis kun Hubei-provinco de Ĉinio en la 24a de aprilo, 2006. La ekspozicio estas unu el la aranĝoj de la Nederlanda Tago, festivalo de la ĉina-nederlandaj kulturaj interŝanĝoj en Wuhan, kun la celo konigi al la lokanoj unikan kreemon kaj inspiron, akceli kunlaboron en la kampoj de verdaj konstruaĵoj, daŭripova urba disvolviĝo kaj similaj per arta ekspozicio kaj diverstemaj prelegoj.

 

    En la malfermo la nederlanda ag-artisto William Willems prezentis "floran pluvon" por montri la unikan ĉarmon de sia lando. Post la malfermo aperis Miffy, persono de klasikaj bildstrioj el Nederlando, kiu estas tre ŝatata de infanoj.

 

    La ekspozicio daŭros ĝis la 22a de aprilo. Krome inter la 15a kaj la 17a de aprilo okazos prelegoj pri urba planado, marko-strategio kaj ĝardena dezajno.

 

(Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Liu Zijia)

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments