Japana delfeno-buĉado estigis ŝtormon da protestoj en la sociaj retservoj
Enkonduko: En la lastaj jaroj multaj famuloj persone vizitis la urbeton Taiji en Japanio, kaj priskribis la "inkubon", viditan per iliaj propraj okuloj, en Twitter, Facebook kaj aliaj sociaj retservoj.
Preskaŭ ĉiuj konas la urbeton Taiji en Japanio. La loko estas fora, tamen ĝi fariĝis konata pro tio, ke multaj famuloj el Usono kaj Eŭropo persone vizitis la lokon, kaj priskribis en Twitter, Facebook kaj aliaj sociaj retservoj "inkubon", kiun ili persone spertis. La "inkubo" estas jara delfeno-buĉado en Taiji.
Dum kelkaj monatoj ĉiujare delfenoj estis pelitaj en tiun malgrandan golfon kaj poste kaptitaj. Iuj el ili estis venditaj al akvarioj en diversaj lokoj de la tuta mondo; kaj aliaj -- harpune mortigitaj de fiŝistoj kaj venditaj en lokaj bazaroj.
En Taiji estas 3 400 loĝantoj. Ĉiu scias, ke ilia ago kapti delfenojn estigis grandan disputon en amaskomunikiloj, tamen ili ne emas pardonpeti, sed asertas, ke tio estas tradicio heredita de generacioj. Ili opinias, ke por la vilaĝo, kies grundo ne taŭgas por agrokulturo, kaj kiu ne povas altiri turistojn pro longa distanco for de urbo, delfen-kapto estas racia rimedo por vivteno, kaj ili jam bonigis la kapt-manieron. Krueleco elmontrita en la dokumenta filmo Golfo (registrita en la jaro 2009 kaj nomumita por Oskaro kiel la plej bona dokumenta filmo) -- delfena sango ruĝigas la tutan maron -- ne okazos plu. La lokanoj diras, ke ili estas multe obseditaj de la renomuloj kaj protestantoj.
En la komenco de la kuranta jaro usona ambasadoro al Japanio Caroline Kennedy diris en Twitter, ke ŝi estas profunde surprizita de la malhumana buĉado. Kanada rok-kantisto Bryan Adams, usona aktoro Ricky Gervais kaj usona aktorino Hayden Panettiere persone vojaĝis al Taiji, kaj notis en siaj sociaj retpaĝoj ĉion, kion ili vidis.
La tutmonda kolero pro tiu jara delfen-kaptado estas la plej nova ekzemplo de socia aktivismo transformita de tekniko. Sociaj retservoj evidente ludis akcelan rolon en dramaj politikaj eventoj tra la mondo -- de la Araba Printempo ĝis la falo de ukraina prezidento Viktor Yanukovych en februaro. Ili ankaŭ subtenis pli direktitajn kampajnojn por ŝanĝo. Loĝantoj en regionoj kun ripetaj krimoj en Centr-Ameriko kaj Latin-Ameriko povas ekzemple fari komunumo-policon pli efika danke al telefona mallong-mesaĝo kaj Twitter, kaj ankaŭ organizi manifestacion kontraŭ maljusta leĝo en urboj kiel Ciudad Juárez de Meksikio aŭ Rio-de-Ĵanejro de Brazilo.
Mediprotektaj grupoj, same kiel tiuj kampanjoj kontraŭ delfeno-kaptado, klopodas por eduki subtenantojn kiel uzi sociajn retservojn por levi la entuziasmon de popol-amasoj. Lastjare la organizo Verdapaco trejnis 180 anojn tutmonde per sia "mobilizado-laboratorio" pri la plej bonaj praktikoj en sociaj retservoj, kaj ĝia plej nova jara teknik-divido pri diĝita strategio altiris 130 homojn el pli ol 40 landoj.
(Redaktoro: Liu Zijia)