El Popola Ĉinio>头条新闻>

Inaŭguriĝis la Pekina Internacia Film-festivalo

| 2014-04-18
Bookmark and Share


En la inaŭguro 

 


Ĉina stelulino Zhang Ziyi  

 

    Vespere de la 16a de aprilo en la Nacia Centro por Prezentaj Artoj inaŭguriĝis la Kvara Pekina Internacia Film-festivalo kun la temo "dividi la ekranon, bildigi la estontecon". Dum la malferma ceremonio en la stilo de simpleco kaj grandiozeco enkondukaj videaĵoj pri la 15 filmoj kandidatiĝaj por la premio Tiantan estis projekciitaj unu post alia en la akompano de arta prezentado. La ceremonio finiĝis per projekciado de la franca filmo La Belle et la Bête (la belulino kaj la besto).

 

    Juĝado de la ĉi-jara premio estas pli internacia kaj aŭtoritata. Entute 837 filmoj, interalie 682 internaciaj el 88 landoj kaj regionoj de ses kontinentoj konkuras por la premio.

 

    En Pekino 33 kinejoj kaj akademiaj institucioj projekcias 282 filmojn de la festivalo. Laŭ prognozo, pli ol 800 filmaj organizoj ĉinaj kaj alilandaj partoprenas en la festivalo kaj pli ol milionoj da homoj rekte partoprenas en diversaj aktivaĵoj kadre de la festivalo.

 

(Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Liu Zijia)

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments