El Popola Ĉinio>头条新闻>

Sukcesis la provo por retumado en fluganta aviadilo

| 2014-04-18
Bookmark and Share


Fan Cheng en la 4-flanka kunveno inter aviadiloj kaj la tero

 

    Je la 17-a horo kaj 38-a minuto de la 16-a de aprilo, oni sukcesis en retumado en la aviadilo CA4116 kiu flugis de Pekino al Chengdu. En ĝi, la posedanto, la Ĉina Internacia Aviada Kompanio, por la unua fojo faris la provon retumi per komputilo en fluganta aviadilo.

 

    Fan Cheng, estrarano de la kompanio, okazigis per sendrata interreto la 4-flankan kunvenon inter la fluganta aviadilo CA4116, la aviadilo CA4109, kiu flugas de Chengdu al Pekino, la kompania kontrol-centro en Pekino kaj tiu en Chengdu. Dum la kunveno, la videoj estis bone transdonitaj kun klaraj bildoj kaj sonoj, ne estas malsamoj je kvalito kompare kun tiuj surteraj.

 

    Fan Cheng diris, ke la kompanio uzis la plej novan 4G-teknologion, la rapideco de la interreto atingis 3M. La pasaĝeroj povas surretiĝi per wifi-programeroj en sia komputilo. La retuzada libereco, ekzemple viziti mikroblogojn aŭ alŝuti videojn, estas tiel kiel la surtera enretiĝo. Sed dume oni same devas malŝalti sian poŝtelefonon.

 

    Fan Cheng diris, ke en la estonteco la kompanio pli multe investos por disvastigi la teknikon, ĝi realigos pli vastan interretan kovron en la aviadiloj de la kompanio, por ke pli kaj pli multaj pasaĝeroj povas viziti la interreton dum flugado de la avidilo.

 

Redaktoroj : Zhao Xi kaj Xie Ruifeng

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments