Ĉefpaĝo> El Popola Ĉinio> Socio> Vivo de Ĉinoj

Por plenumi la konfidon antaǔ 70 jaroj

| 2014-04-18
Bookmark and Share

de ZHANG JIANQUN

 


S-ro Lin Daozhi 

 

    En 1943, antaǔ ĉirkaǔ 70 jaroj, juda lernejestro rifuĝanta en Ŝanhajo konfidis siajn pli ol du mil gravajn librojn al sia bona amiko Lin Daozhi antaǔ sia reveno al hejmlando. Post tio neniu lia informo venis. En la pasintaj 70 jaroj la posteuloj de Lin Daozhi kaj atendas kaj serĉas, tamen estas ankoraŭ neniu informo pri li. Antaŭ nelonge ili petis helpon de la Ŝanhaja Muzeo pri Judaj Refuĝantoj por plenumi la promeson de la antaǔulo trovi la judan lernejestron aǔ liajn parencojn por redoni al ili la librojn.

 

    En la 16-a de oktobro 2013 s-ino Pan Lu, bofilino de Lin Daozhi transdonis ofere al la muzeo librojn de ses librobretoj kaj plurajn meblojn siatempe uzatajn. Samtempe ŝi publikigis anoncon kun la deziro, ke oni liveru al ŝi informojn pri la juda lernejestro.

 

    Konfido antaǔ 70 jaroj

 


S-ino Pan Lu rakontas la historion.  

 

Dum la dua mondmilito s-ro Lin Daozhi estis direktoro de konfesia lernejo Muyi en Hongkou-distrikto de Ŝanhajo, instalita de la aǔtoritato dum la okupado de la japanoj. Li estis varmkora kaj helpema homo kaj senpage akceptis multajn infanojn de malriĉaj familioj, inkluzive tiujn de judaj rifuĝantoj.

 

    Konsiderante, ke s-ro Lin estas fidinda homo, Carl, juda lernejestro, konfidis al li en la jaro 1943 gravajn librojn en la angla, germana kaj hebrea lingvoj, inkluzive de valoraj religiaj libroj antaǔ sia reveno al Germanio, petante lin konservi ilin por li.

 


Edzino de la nepo de s-ro Lin montras la librojn. 

 

    Antaǔ sia foriro Carl diris al Lin, ke li portempe lasos la librojn ĉe Lin kaj certe revenos. Sed post tio li neniam revenis, kaj liaj du mil libroj kuŝas en la domo de Lin 70 jarojn. Malgraǔ ke dum tiu tempo okazis multaj aferoj, la libroj restas sendifektaj ĝis hodiaǔ.

 

    En la 20-a de septembro 1947 la juda lernejestro Carl skribis al s-ro Lin por informi sian bonforton kaj esprimi sian sopiron kaj bondeziron.“Nun mi ĝoje informas vin, ke ni sukcese atingis nian hejmon kun ĉiuj niaj valizoj en bonvenigo de niaj parencoj kaj amikoj. Ni havas tre bonan ĉambron en la domo luprenita de miaj bogepatroj, nia domo restas sama kiel antaǔe, preskaǔ nedetruita. Mi ĝojas, ke mi povas vivi kun miaj familianoj kaj amikoj. La domposedanto donis al mi multan helpon kaj mi volas diris al vi, ke li donis al mi ankaǔ tre bonan laboron. De la 1-a de oktobro, mi eklaboros kiel ŝtata oficisto, kaj pro tio mi ege ĝojas!”

 

    Li en sia letero fine diris: “Mi arde atendas vian respondon, se vi havas poŝtmarkojn, bonvolu sendi al mi.”

 

    Du miloj da libroj feliĉe konservitaj

 

    S-ro Lin estis zorgema homo. Por plenumi la konfidon li tenis sian promeson kaj zorgeme konservis la librojn en tre malbonaj kondiĉoj.

 


Domo de Lin Daozhi 

 

    Siatempe najbare de lia domo estis japana municiejo. Pro konsidero pri sekureco li kaj liaj familianoj revenis al sia hejmloko – Huangyan de Zhejiang-provinco, transportine tien ankaŭ la librojn per dek dungitaj portistoj. Nelonge poste la domo de Lin en Ŝanhajo kaj ĝiaj ĉirkaŭaĵoj estis bombitaj de usona aerarmeo kaj ruiniĝis, tamen pro la antaǔaranĝo liaj familianoj kaj la libroj povas sekurece travivi la tempon. Post venko de la kontraǔjapana rezistmilito s-ro Lin reportis tiujn librojn al Ŝanhajo.

 

    Foje en la 1960-aj jaroj, la periodo de la Kultura Revolucio, la ruĝaj gvardianoj trovis la librojn kaj portis ilin sur placon por bruligi ilin. Ĉe tio abrupte falis pluvego, kiu fiaskigis ilian fiagon, kaj la libroj feliĉe travivis la pereon.

 

    S-ino Pan diris, ke por trovi la posedanton de la libroj ili foje petis helpon de du germanaj studentoj en Ĉinio, ke ili skribu germane al la adreso, kiun la juda lernejestro lasis antaǔ sia foriro, tamen post longtempa atendo la letero fine estis resendita. Pri tio ŝi supozis: “Eble ili jam translokiĝis, ĉar jam pasis kelkdek jaroj.”

 

    Tri generacioj tenas la promeson

 

    En 1981 s-ro Lin forpasis, liaj posteuloj kiel li zorgeme konservis la librojn kaj tenis la promeson. Ili opiniis, ke ili nepre devas persisti en la promeso, se ili tion faris, kaj ili povas trankviliĝi, nur kiam ili trovos la libroposedanton.

 

    S-ino Pan loĝas en malgranda apartameno, la libroj okupas la grandan parton de la ĉambro, kie krom la libroj nur restas malgranda loko por meti etan tablon. Kaj ŝia filo tranoktis en la sama ĉambro kun la gepatroj, ĝis kiam li estis 16-jara. Post klopodado fine ŝi metis ilin sur ses librobretoj apogantaj al la muro en la ĉambro kun areo de malpli ol 10 kvadrataj metroj, kaj faris ĉion eblan por gardi ilin kontraŭ humideco kaj ronĝo de ratoj.

 

    Kun la rekonstruo de malnova kvartalo de Hongkou, kie s-ino Pan loĝas, ŝia familio devas translokiĝi al alia loko. Por trovi bonan lokon por konservi la librojn kaj plenumi la lastan volon de s-ro Lin, liaj posteuloj ne povas ne peti helpon de la Ŝanhaja Muzeo pri Judaj Rufuĝantoj.

 


Nomo kaj adreso de la juda lernejestro  

 

    Laǔ konigo, nun la Ŝanhaja Muzeo pri Judaj Rifuĝantoj post interkonsiliĝo kun s-ino Pan Lu kaj s-ro Sun Lide (nepo de s-ro Lin Daozhi) petas helpon de la germana konsulejo en Ŝanhajo por serĉi la libroposedanton.

 

Redaktoroj: Zhao Xi k Chen Ji

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments