El Popola Ĉinio>Por Via Sano>

Oksigendonaj gimnastikoj (I)

| 2014-04-18
Bookmark and Share

    Oksigeno estas tre grava por la homoj. Se oni ĉesigas la spiradon, ili mortas post kelkaj minutoj pro manko de oksigeno. Oni povas diri, ke la homa vivo neniam povas disiĝi de oksigeno. Ĉar ĉie estas aero, kaj ĉie estas oksigeno, tial oni tre malofte pensas pri manko de oksigeno.

 

    Rigardante laŭ la fiziologia vidpunkto, oksigeno estas nemankigebla por sintezi adenozin-trifosfaton (ATP) el sukero, graso kaj proteino en la homa korpo. Oni povas rigardi oksigenon kiel nutron bezonatan de la homa korpo. Sen oksigeno oni ja perdas fonton de la movfortoj kaj ne povas plu vivi.

 

    Por multaj homoj la nesufiĉa livero de oksigeno kaŭziĝas ĉefe de jenaj faktoroj: pro longatempa laborado en la ĉambro malgrandiĝas la pulma kapacito kaj malpliiĝas la enspirita oksigeno, en la domo, kabineto kaj kunvenejo estas multe da homoj, tial oni povas enspiri nur malmulte da oksigeno, mankas fizikaj ekzercoj en la longa tempo, malsanas la spira sistemo k.a.

 

    Sub la supre diritaj kondiĉoj oni enspiras nur tiom da oksigeno, kiom sufiĉas nur por funkciado de la spiraj organoj, dume la miliardoj da ĉeloj en la homa korpo troviĝas en iagrada sufokiĝo. Tiam oni sentas sin sufokite kaj malpacience. En la longa tempo, tiuj simptomoj eble ne estas klaraj, tamen ili multe malutilas al la homa sano.

 

    La cerbo konsistiga nur 2-3% de la volumeno de la tuta home korpo, tamen ĝi bezonas 15-20% de la sango kaj 25% de la oksigeno konsumataj de la tuta homa korpo.

 

    Kiam mankas oksigeno al la cerbo, antaŭ ĉio damaĝiĝas la sinapsoj, kiuj funkcias kiel inform-komunikiloj inter la nervaj ĉeloj. Tio malfortigas la cerban funkcion, pensadon, memoron kaj juĝpovon. Due, kiam mankas al la cerbo oksigeno, amasiĝas la laktacido produktata de metabolo kaj la carbon atakas toksiĝo, kio gravigas la damaĝon al la cerba organismo. Serioza manko de oksigeno al la carbo kaŭzas cerban edemon.

 

    Bedaŭrinde, en la homa korpo mankas oksigentenejo. Kiam spirado ĉesas, haltas ankaŭ la livero de oksigeno. La oksigeno tenata de la cerbo sufiĉas nur por 10 sekundoj. En la normala temperaturo, se al la cerbo mankas oksigeno 4 minutojn, do damaĝiĝas cerbaj ĉeloj. Se mankas al ĝi oksigeno pli ol 10 minutojn, do tre malfacile resanigi ĝin. Eĉ se oni sukcesas elsavis la vivon de malsanulo, li tamen perdas vivkapablon pro la damaĝo de cerbo.

 

    Ankaŭ la koro estas sentiva al manko de oksigeno. Pro manko de oksigeno plirapidiĝas la korbatado kaj spirado kaj oni sentas kapturniĝon kaj lacon. Tio estas precipe evidenta por suferantoj de koronaria kormalsano kaj malsanoj de spira sistemo, ĉar manko de oksigeno malutilas al la kora kontrakiĝo kaj ritmo de korbatado, kaŭzas brustoangoron kaj eĉ miokardian infarkton.

 

(Redaktoroj: Liu Caisheng kaj Liu Zijia)

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments