El Popola Ĉinio>Por Via Sano>

Oksigendonaj gimnastikoj (II)

| 2014-04-18
Bookmark and Share

    Longatempa nesufiĉo de oksigeno perdigas la vitalan energion al la tuta korpo, malpliigas la homan rezistpovon kontraŭ malsanoj, malbonigas memoron kaj funkcion de la homaj internaĵoj kaj finfine akcelas la homan seniliĝon.

 

    Pro ĉio ĉi medicinistoj rigardas oksigenon kiel la ĉefan nutron de la homoj kaj gravegan nutron en la sango.

 

    En la kvieta stato la oksigeno konsistigas 21% de la enspirita aero kaj 16% de la elspirita. El tio ni scias, ke en spiro oni akiras nur malmulte da oksigeno precipe en la medio kun malfreŝa aero. Por enspiri pli da oksigeno oni devas fari oksigendonajn aktivadojn.

 

    La tiel nomata oksigendona aktivado estas regula, profunda enspirado por pliigi la pulman volumenon, pliigi la elastecon de diafragmo kaj funkcion de la tuta spira sistemo.

 

    Sube mi konigos oksigendonajn metodojn:

 

    Ĝenerale dirite, ĉiu ajn sporto kaj fizika ekzercado povas pliigi la aeran interŝanĝon en la pulmoj, tamen la oksigendona aktivado estas pli efika. Ĝi estas simpla, facila, netemporaba kaj taŭga por mezaĝuloj, maljunuloj kaj tiuj, kiuj ĉiutage sin okupas je la cerba laboro kaj malofte faras fizikan ekzercadon.

 

    En multaj landoj oni rigardas oksigendonan aktivadon kiel efikan metodon por vivlongigo. Tial krom necesaj sportoj oni devas fari ankaŭ oksigendonan aktivadon.

 

    Per ritma, profunda spirado oni ricevas relative multe da freŝa oksigeno, kiu ŝanĝas la malhelruĝan sangon fluantan en la vejnoj en skarlatan sangon de arterioj. Tiu aktivado estas utila ankaŭ al plifortigo de la muskoloj kaj diafragmo kaj al la funkcio de la tuta spira sistemo. La profunda spirado povas esti libera kaj ankaŭ farata laŭ certaj manieroj je difinita pozo. Post longa laborado en kabineto aŭ en hejmo oni povas fari kelk-minutan profundan spiradon. Ĝi estas pli efika ol trinko de kafo kaj forta teo por forpeli la cerban lacon. Tiuj, kiuj ofte faras sanprotektan sporton aŭ suferas de kronikaj malsanoj, povas kombini la profundan spiradon kun la ordinaraj sportoj kaj medicinaj gimnastikoj. Se oni tion faros, ili certe rikoltos bonan efikon.

 

    Oni povas fari profundan spiradon laŭ la postuloj de normala sanprotektado aŭ tiuj por preventi kaj kuraci malsanojn.

 

(Redaktoroj: Liu Caisheng kaj Liu Zijia)

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments