El Popola Ĉinio>Por Via Sano>

Oksigendonaj gimnastikoj (III)

| 2014-04-18
Bookmark and Share

    Por normala sanprotektado faru la gimnastikon laŭ jenaj manieroj:

 

    Profunda spirado kun levitaj brakoj. Rektigu la du brakojn, levu ilin super la kapon, rektigu ankaŭ vian talion por ke la spirado estu kvieta kaj senbrua. Malrapide kaj multe enspiru freŝan aeron per la nazo, detenu la spiron por kelkaj sekundoj. Faru la lipojn rondformaj kvazaŭ fajfantaj. Forte elspiru malgrandan parton da aero per la buŝo. Post momento elspiru alian parton. Ripetu la suprajn ekzercojn plurajn fojojn ĝis tiam, kiam la malutila aero en la pulmoj estas komplete elspirita. Ĉiutage faru la ekzercojn 3-4 fojojn po 1-2 fojojn po 1-2 aŭ 3-5 minutojn.

 

    En la komenco post enspiro vi povas reteni la spiron 3-4 sekundojn kaj poste kun progreso de via ekzercado vi povas reteni la spiron 6-10 sekundojn kaj eĉ pli longe laŭ via kapablo.

 

    90-sekunda profunda spirado. Staru nature en la loko kun freŝa aero. Konscie enspiru - elspiru, enspiru - elspiru. Ripetu tion pli ol 6 fojojn por ke la malutila aero komplete eliĝu el la pulmoj. Faru profundan spiradon, t.e. malrapide elspiru kaj sekve delikate kaj egalforte enspiru. Kiam la pulmoj pleniĝas de freŝa aero, ĉesigu la spiradon por 3 sekundoj. Post tio denove malrapide elspiru. Tion ripetu 3-4 fojojn dum ĉ. 90 sekundojn.

 

    Estas bone se vi faras tiun ĉi oksigendonan gimnastikon foje en ĉiu horo. Se tio estas neebla, do faru ĉiutage pli ol 4 fojojn. Ĉar en la homa korpo ne estas oksigen-tenejo kaj en la certa tempo por la homoj la oksigena liverado estas malpli granda ol la bezonata, tial la plurfoja 90-sekunda profunda spirado en ĉiu tago por doni oksigenon de la homa korpo estas tre utila al la fiziologia bezono.

 

    Spirado kun silenta nombrado. Malrapide, egalforte elspiru, silente nombru unu, du, tri kaj kvar. Malrapide kaj profunde enspiru, nombru unu, du, tri kaj kvar. Kiam la pulmoj pleniĝas de freŝa aero, ĉesigu la spiron kaj nombru unu, du, tri kaj kvar. Tion ripetu 2-3 minutojn.

 

    Jen kelkaj atentigoj por la supre diritaj tri spiradoj.

 

    a. Elspirado estu malrapida. Ju pli longe kaj profunde vi elspiras, des pli multe eliras la malutilaĵoj en la sango, kiaj karbona dioksido, acetono, fenolo kaj tetrakloretileno.

 

    b. Enspirado estu egalforta. Tio povas malrapide dilati pulmajn alveolojn, ke ili tenu pli da oksigeno.

 

    c. Retenu la spiradon post enspiro. Tio povas doni al la pulmaj alveoloj certan premon, akceli la enpenetradon de oksigeno en la pulmojn kaj pliigi la oksigenasimiladon. Ju pli longe vi retenas la spiradon, des pli bone estas.

 

    ĉ. Estas malpermesate forte elspiri kaj rapide kaj multe enspiri, ĉar tiamaniere la malpura aero povas eniri en la pulmojn kaj kaŭzi mallbonfarton de la kapo.

 

    d. En la komenco de la ekzercado, oni eble sentas doloron, eĉ akran doloron ĉe la ripoj, ĉar organoj en la brusto estis fermitaj antaŭe dum longa tempo kaj neniam estas ekspluatataj kaj utiligataj. Poste la doloro malaperas iom post iom.

 

    e. Se aperas kapturniĝo dum la spirado, ĝi do kaŭziĝas de tro rapida enspirado, al kiu la sango ne alkutimiĝas. Se vi ankoraŭ sentas kapdoloron post la mallrapidigo de la enspirado, estu pacienca, ke vi bezonas ian tempon por alkutimiĝo. Post iom da tempo via kapdoloro malaperas certe.

 

    f. Ĉiufoja profunda spiro devas daŭri modere, ĉar la homa sango bezonas ne nur oksigenon, sed ankaŭ karbonan dioksidon, kiu povas reflektece vigligi la spiran centron por teni la normalan spiran funkcion. Post 2-3 minuta profunda spirado, la karbona dioksido eliĝas el la pulmoj pli multe ol kutime, se vi daŭre tro multe elspiras karbonan dioksidon, do via spirado eble malfortiĝas. Pro tio vi devas malrapide, egalforte kaj modere fari la profundan spiradon. Faru la profundan spiradon ĉiutage plurfoje, sed ĉiufoje la spirado daŭru ne tro longe.

 

(Redaktoroj: Liu Caisheng kaj Liu Zijia)

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments