El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

La unua Esperanto-kongreso en Irano

| 2014-04-21
Bookmark and Share

 

    La unua Irana Esperanto-Kongreso (IREK1) okazis en Tehrano la 24–26an de marto kun pli ol cent partoprenantoj el Aŭstralio, Francio, Japanio, Koreio, Pollando kaj sep provincoj de Irano.

 

    Dum la unua tago de la kongreso, kiun organizis kaj okazigis Irana Esperanto-Asocio (IREA) kun profesia helpo de Jasna Instituto, post kutimaj inaŭguraj programeroj estis legita mesaĝo de Mark Fettes, la prezidanto de UEA, kiu skribis, interalie:

 

    En viaj manoj kuŝas la sorto kaj signifo de la unua Esperanto-kongreso en Irano, lando kun longa kaj glora historio, kiu ludas gravegan rolon en la disvolviĝo de la vasta regiono inter Eŭropo, Azio kaj Afriko. Temas pri regiono, kiun ankoraŭ minacas diversaj konfliktoj kaj militoj, kaj kie do urĝe necesas disvastigi tiun pacan spiriton, kiun portas la Esperanto-movado jam de sia naskiĝo.

 

    Estraranoj de IREA raportis pri la aktivado de la asocio. La arta programo de la inaŭgura tago inkludis kvin komediajn teatraĵetojn kaj iranajn tradiciajn muzikaĵojn/kantojn de la grupo Vahe (Oazo), kies direktorino estas Niku Mamduhi, reĝisoro kaj denaska esperantistino. Fine de la unua tago okazis interkona vespero kaj aŭkcio.

 

    La duan tagon komencis Lee Jungkee per prelego pri la Seula Kultur-Centro, kiun li fondis antaŭ 23 jaroj kaj ĝis nun okazigis 266 kursojn tie komencante novan kurson ĉiumonate. Ahmad Reza Mamduhi, IREA-vicprezidanto kaj la ĉefdelegito de UEA en Irano, prelegis pri "Irano kaj Esperanto". Samtempe en alia salono de la hotelo Ŝahr, la kongresejo en la orienta parto de Tehrano, okazis perslingva prezentado de Esperanto.

 

    Omid Rohanian, la irana KAEMano, prezentis raporteton kun kelkaj proponoj, reage al kiuj Lee Jungkee diris klarigojn kaj kuraĝigojn. Ŝirin Ahmadnia, irana sociologo kaj poetino, prelegis pri la stato de virinoj en Irano kaj potenciala helpo, kiun Esperanto povas fari por ilia prospero. Ŝi, kiel ekzemplon, priparolis sin: 16-jara ŝi lernis Esperanton kaj 23-jara partoprenis en la Pekina UK (1986), kaj poste ŝiaj poemoj aperis en prestiĝaj internaciaj gazetoj: Fonto, Heroldo de Esperanto kaj Monato.

 

 

    La artaj programeroj de la dua kongresa tago inkluzivis komediajn teatraĵetojn pri la irana novjara sep-so-tablotuko (kun sep aĵoj kies nomoj en la persa komenciĝas per "s") kaj muzikon kaj kantojn de Vahe.

 

    D-ro So Gilsu interesoveke parolis pri la bezonataj ecoj de Internacia Lingvo – facileco, perfekteco kaj aplikebleco – kiujn Esperanto havas tre kontentige, kaj kiujn malhavas naciaj lingvoj kiel la angla. La lastan prelegon "Esperanto kaj tradukado" prezentis Golam-Reza Azar-Huŝang, irana verkisto kaj tradukisto.

 

    Fine ĉiuj prelegintoj suriris la scenejon por respondi demandojn. Okazis viglaj kaj konstruaj diskutoj. Post tio la kongresa rezolucio estis laŭtlegita de d-ro Sayadpour kaj aprobita per aplaŭdado de kongresanoj.

 

    Poste al ĉiuj eksterlandaj kongresanoj (el kiuj multaj donacis librojn al IREA), IREA-prezidanto, d-ro Keyhan Sayadpour sursceneje donacis ekzemplerojn de Versoj de Persoj (originalaj poemoj de irananoj en Esperanto) – por ili mem kaj por la bibliotekoj de iliaj Esperanto-Asocioj. Li ankaŭ disdonis honorajn kongresajn dankleterojn kaj memor-tabulojn.

 

    La lasta kongresa tago estis dediĉita al ekskursoj al du vidindaĵoj de Tehrano: palaco Golestan kaj bazaro Taĝriŝ.

 

Ahmad Reza Mamduhi

(el La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2014/04/235irano/)

Redaktoro: Niu Xueqin

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments