El Popola Ĉinio>5000 Jaroj de Ĉinio>

Lusin (I)

| 2014-04-21
Bookmark and Share

    La 25-a de septembro de 1971 estas la 90-a datreveno de la naskiĝo de Lusin, granda literaturisto, pensulo kaj revoluciulo de nia lando.

 

    La vera nomo de Lusin estas Ĝoŭ Ŝuĵen. Li naskiĝis en la gubernio Shaoxing de Zhejiang-provinco, 1881, ĉirkaŭ 40 jarojn post la Opia Milito (1840-1842) [Noto 1]. Tiutempe la imperiistoj estis pliintensigantaj agresadon kontraŭ nia lando. Pro la humilaĉa cedado de la putra registaro de King-dinastio antaŭ imperiismaj invadoj, Ĉinio proksimiĝis al pereo kaj la feŭda socio turniĝis en socion duonfeŭdan kaj duonkolonian.

 

    Dum sia infanaĝo Lusin ofte loĝis ĉe la avino de patrina flanko en kamparo, tial li havis la ŝancon bone koni la kamparan vivon, kaj vidi, el la suferoj de la kamparanoj, la maljuston kaj mallumon de la socio. Tio havis rektan influon al lia posta skribado de kontraŭfeŭdaj noveloj kaj aliaj literaturaj verkoj.

 

    Kun la volo de strebado al la vero Lusin iris al Nankino por lerni en senpaga lernejo, kiu instruis fremdajn aferojn. En la 4 jaroj dum kiuj Lusin vivis en Nankino, Ĉinio spertis la gravajn eventojn de moderniga movado de 1898 [Noto 2], la kontraŭimperiismaj bataloj de Jihetuan [Noto 3] kaj la agreso de aliancaj trupoj de 8 imperiismaj landoj. En tiu tempo la ĉina popolo troviĝis en kriza momento de vivdanĝero. Lusin decidis iri eksterlanden por lerni novajn sciojn kaj serĉi vojon de savo de la nacio. En la komenco de la jaro 1902, Lusin iris lerni en Japanio.

 

    Tie li unue studis medicinon en Sendai. En la dua jaro, eksplodis la milito inter Japanio kaj Rusio. Hazarde Lusin vidis en la lernejo jenan scenon el projekciitaj bildoj: iu ĉino estas kaptita kaj ekzekutata de la japana armeo kiel spiono de la rusaj trupoj laŭ la klarigo, la ĉirkaŭe rigardantaj ĉinoj montras sin flegmaj. Lusin sentis akre en la koro, ke la medicino ne estas grava afero, kaj antaŭ ol oni havas konscion en la spirito, kaj ĝis tiu tempo kiel ajn forta korpo taŭgas nur por esti sensenca viktimo de ekzekutisto. Sekve, li decidis forlasi la lernadon de medicino kaj okupi sin pri literatura movado.

 


Lusin, la granda literaturisto, pensulo kaj revoluciulo 

 

    Somere de 1906, Lusin iris de Sendai al Tokio. En tiu tempo en Ĉinio la revolucia movado kontraŭ King-dinastio rimarkinde disvolviĝis. Dum la 7 jaroj en Japanio, Lusin partoprenis la revolucian movadon de la ĉinaj revoluciuloj loĝantaj en Japanio kontraŭ King-dinastio.

 

    En 1909, Lusin revenis de Japanio al la patrolando. En 1911, eksplodis en Ĉinio la revolucio, kiu faligis King-dinastion. Lusin renkontis ĝin kun entuziasmo kaj aktive partoprenis kaj organizis propagandan agadon por ĝi en sia hejmloko Shaoxing. Sed pro la kompromisemo de la burĝaro kiu gvidis la revolucion, la regpotenco falis en la manojn de la granda militaristo Juan Ŝikaj. Fiaskis la revolucio. Spertinte la malsukcesojn de la moderniga movado kaj la revolucio de 1911, li tute malesperiĝis pri la malnova demokratia revolucio gvidata de la burĝaro. Sed tiam la proletaro, la nova gvidanto de la ĉina revolucio, ankoraŭ ne suriris la scenejon de la historio kaj Lusin estis tre afliktita pro netrovo de nova vojo por la ĉina revolucio.

 


Parto el la verkoj de Lusin tradukitaj en aliajn lingvojn 

 

    En 1917, "la kanona ektondro de la Oktobra Revolucio sendis al ni Marksismon-Leninismon". Sub la influo de la Oktobra Revolucio, en Ĉinio eksplodis la kontraŭimperiisma kaj kontraŭfeŭdisma Movado de la 4-a de Majo, en 1919. La ĉina revolucio eniris en la etapon de novdemokratia revolucio sub la gvido de la proletaro. Sur la kultura fronto formiĝis tute nova forto. Tiu nova kultura forto unuiĝis kun ĉiuj unuigeblaj aliancanoj kaj formis unuecan fronton, sub la direktado de Marksismo-Leninismo, kaj komencis heroan kaj intensan ofensivon kontraŭ la malnova kulturo de imperiismo kaj feŭdismo.

 

    Kun nova fizionomio Lusin sin ĵetis en la batalajn vicojn kaj publikigis sinsekve en gazetoj kaj ĵurnaloj serion da noveloj inter kiuj estis La Taglibro de Frenezulo, Kong Jigi, Medikamento, La Morgaŭo, Naskiĝloko, La Ĉefa Historio de A-Q, Beno k. a. En la revoluciaj vicoj, Lusin de komence ligis konscie kompakte literaturon kun la revolucio. La ĉefaj figuroj en liaj noveloj plejparte estas laboruloj ekspluatataj kaj subpremataj en la duonfeŭda, duonkolonia socio. Priskribante ilian malfeliĉan staton, Lusin, plena de indigno, profunde malkaŝis la kruelecon de la feŭda klaso kaj feŭda ideologio kaj montris sian grandan simpation al la subprematoj. Tio plene montras ke Lusin staris sur la flanko de la subpremata popolo. La profundeco en spegulo de la kamparana problemo kaj ĝisfundeco en opono kontraŭ feŭdismo, kiujn li atingis en siaj verkoj, estas senprecedencaj en la literaturaj verkoj de nia lando. En tiuj verkoj, per sia freŝa realismo, profunda pensenhavo kaj originala artformo, Lusin emociis la koron de junuloj kaj legantoj, efike stimulis la novdemokratian klerigan kampanjon, elhakis vojon por la revolucia, nova kulturo batalante kontraŭ la feŭda literaturo, kaj faris sin granda fondinto de la moderna literaturo de Ĉinio.

 

    Krom noveloj, Lusin verkis ankaŭ eseojn kaj disertaĵojn, kiuj havis sian originalan stilon kaj atingis tre altan sukceson. Per tiu literatura armilo simila al ponardo aŭ ĵetlanco, li batalis ĝisfunde kontraŭ imperiismo kaj feŭdismo kaj donis batojn al diversaspecaj malamikoj. En tiuj eseoj, kiuj estis akraj kaj aŭdacaj, la pensenhavo havas tre klaran esprimon.

 


Lusin faris paroladon al amasoj en Pekino, 1929. 

 

    La 3-an de oktobro de 1927, Lusin venis al Ŝanhajo. Tiun centron de kultura batalo li elektis kiel sian militan bazon por fari literaturan kreadon kaj literaturan movadon. Li, unuflanke, batalis kontraŭ imperiismo kaj ĝia lakeo, la kuomintangaj reakciuloj kaj, aliflanke, soife studis marksisman teorion. Sub la reakcia regado, kiu ĵetis en malliberejon eĉ tiujn, kiuj portis kun si libron kun ruĝa kovrilo, li riskante luis anonime ĉambron por deponi verkojn de Marks, Engels, Lenin, Stalin k. a. Li ĉiam studis tiujn verkojn kun demandoj renkontitaj en bataloj. Kombinante la teorion kun la praktiko, li direktis sian revolucian praktikon kaj eliminis la polvon de burĝaraj pensoj en sia animo per Marksismo. Li diris: "Efektive, mi ofte sekcas aliulojn, sed pli ofte mi senkompate sekcas min mem." Pro tio ke li energie lernis Marksismon kaj aktive partoprenis la ardan amasan klasbatalon, fine li transformiĝis de revolucia demokrato en grandan komuniston.

 

Redaktoroj: Liu Caisheng kaj Niu Xueqin

 

    [Noto 1]

    La Opia Milito estis agresa milito provokita de la brita imperiismo kontraŭ Ĉinio. De la fino de la 18-a jarcento, Britio senĉese eksportis opion al Ĉinio en grandaj kvantoj por veneni la ĉinan popolon. Kaj renkontinte oponon de la ĉina popolo, ĝi sub la preteksto de protekto de negoco, ekspedis trupojn por agresi Ĉinion. La ĉina popolo kaj ĉinaj trupoj faris reziston kaj donis grandan baton al la britaj agresantoj.

 

    [Noto 2]

    Temas pri la moderniga movado de reformistoj, kiuj reprezentis la intereson de parto da liberalaj burĝoj kaj progresemaj bienuloj, sub la gvido de Kang Joŭvej, Liang Ĉiĉaŭ, Tan Sitong kaj aliaj. La movado ne havis bazon en la amasoj. Juan Ŝikaj kiu komandis la armeon, perfidis la sekreton de la reformistoj al la imperiestra patrino Cihi, la ĉefo de obstinaj konservativaj fortoj, tiel ke Cihi denove kaptis la regpotencon kaj mortigis Tan Sitong k.a. sume 6 gvidantojn. Tragedie fiaskis tiu movado.

 

    [Noto 3]

    Jihetuan estis vasta spontanea movado de kamparanaj kaj metiistaj amasoj de norda Ĉinio en 1900, kiuj organiziĝis en okultismaj, sekretaj asocioj por armite kontraŭstari imperiismon. La aliancaj armitaj fortoj de 8 imperiismaj landoj okupis Pekinon kaj Tianjin kaj ekstreme kruele subpremis la movadon.

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments