Ĉefpaĝo> El Popola Ĉinio> Kulturo> Vidpunktoj

Ai An: poezia esprimo en pentraĵoj

| 2014-04-22
Bookmark and Share

de ZHANG SHUANG

 

    En la debuto de la reformado kaj pordo-malfermo de Ĉinio dum la 80-aj jaroj de la 20-a jarcento, la Ĉina Centra Akademio de Belartoj eniris en sian oran epokon, kaj multaj tiamaj elstaraj studentoj fariĝis hodiaŭaj eminentaj artistoj, kiaj Chen Danqing, Liu Xiaodong, Liu Wei kaj tiel plu. Ai An, unu el ili, sin okupas pri temperado, kiu estas fremda al la plejparto da ĉinaj artistoj.

 


Ai An pentras.  

 

    De la diplomiĝa kreo ĝis nun, Ai An ĉiam studas pri pentrado per akva pigmento kaj kreis belajn verkojn per temperado, akvarelo kaj akrilo. Li estas aparte lerta en temperado. Tiuj verkoj poezie esprimas lian internan mondon.

 

    Wyeth de Ĉinio

 


La pentraĵo Urbo en Silento  

 

    Ai An estis allogita de temperado dum la unuafoja aŭskulto pri tiu ĉi arto en la kurso dum sia studo en la Ĉina Centra Akademio de Belartoj. En tiu tempo, neniu ĉina artisto provis temperadon. Ekde tiam Ai An sin dediĉis al studado pri la temperado. Post diplomiĝo, li daŭre sin klinas super esplorado pri tiu ĉi arto por multaj jaroj, kaj okazigis en la jaro 1997 la ekspozicion pri la arto de temperado kun la titolo de "Urbo en Silento". 

 


La pentraĵo Libro  

 

    En la Okcidento, ĉu Sandro Botticelli (1445 - 1510) ĉu Andrew Wyeth (1917 - 2009), neniam interrompis la tradician temperadon. Por fari temperadon oni devas per malgranda plumo, same kiel en skizado, kolorigi kanvason alfiksitan sur la tabulo per la farbo miksita kun ovo-flavo, la koloro estas travidebla. Por la parto en peza koloro oni devas desegni dekkelkajn tavolojn aŭ eĉ dekojn da tavoloj, nur tiele oni povas atingi la efikon deziratan. La temperado maturiĝis en la Mezepoko. Poste, pentristo temperis freskojn kaj sanktajn figurojn en preĝejoj. En la periodo de la Renesanco, tiu ĉi pentrspeco kun lenteco havis grandan malfacilon por adaptiĝi al la bezono de pli kaj pli da homoj, kaj ĝia pozicio estis anstataŭita de olepentrado.

 

    Ai An estas Wyeth de Ĉinio. Kvankam ili vivas en tute malsamaj kulturaj medioj, tamen post 30-jara temperado, Ai An bone komprenas tiun ĉi arton same kiel Wyeth. Ĉar la krea procezo estas malrapida, Ai An temperadas nur ĉ. 10 pentraĵojn dum unu jaro.

 

    Krom la temperado, Ai An estas lerta ankaŭ en pentrado je akvarelo kaj akrilo. Ai An komencis ami akvarelan pentradon ankaŭ ekde sia studenta periodo. Kaj ankaŭ lia ekspozicio pri akvarelaj pentraĵoj okazigita en la jaro 2013 ricevis multajn laŭdojn.

 

    Absurdeco de la figuro fremdigas la bildon

 

    Influite de Paul Delvaux (1897 - 1994), René Magritte (1898 - 1967), Giorgio de Chirico (1888 - 1978) kaj aliaj majstroj de superrealismo, Ai An vidigas en siaj pentraĵoj postsignojn de superrealismo.

 

    Oni estas impresitaj ofte de la dignoplenaj figuroj kaj elegantaj koloroj en la verkoj de Ai An. Ĉar la temperaj pentraĵoj plejparte temas pri religioj en Mezepoko, kaj tiuj pentraĵoj havas la solenecon propran al la religiaj temoj. Sed post detala rigardado al la pentraĵoj de Ai An, oni trovas, ke ĉu scenoj en domoj ĉu pejzaĝoj en la pentraĵoj ili ĉiuj estas kaj konataj kaj fremdaj. Ili ŝajne estas fragmentoj de absurdaj kaj fabelaj scenoj videblaj en sonĝo aŭ iluzio.

 

    La plej ofte videblaj figuroj en la pentraĵoj de Ai An estas milda kaj eleganta ŝafo, petolema kuniklo-homo, vundita klaŭno kun longaj kornoj..., tiuj figuroj havigas al la pentraĵoj distancan efekton.

 


La pentraĵo En la ĉielo ideala  

 

    Ni prenu la pentraĵon Libro kiel ekzemplon, la virŝafo leganta ĉe la tablo sentigas fantazion kaj nekredeblecon. Ĝia senmanka vesto kaj ĝia eleganta sinteno formas defion al la spektantaro. Ĝia vizaĝo iom malagrabligas la spektantojn. La sobra kaj milda mieno de la ŝafo vidigas al la spektantoj kvazaŭ alian mondon tre malproksiman de la reala. En tiu mondo ŝafoj estas la mastroj, eĉ kvankam ili estas silentaj buĉitoj por la homoj. La mieno de la ŝafo kun fremdeco igas la spektantojn pripensi pri la homaro.

 

 


La pentraĵo Arlekeno

 

    En la jaro 2011, Ai An kreis la akrilan pentraĵon En la ĉielo ideala: en sunbrila tago kuniklo-homoj grimpis sur saltotabulon sur nubo, kaj ilia konduto maltrankviligas la spektantojn. Ai An diris ke tiu ĉi pentraĵo inspiriĝis el la akcidento de la nuklea centralo Fukushima de Japanio okazinta en marto de 2011, kiu donis al li grandan timon. La saltotabulo sur nubo troigas la petolemon kaj aventuron de kuniklo-homoj, kaj samtempe la fremda kaj danĝera medio sentigas krizon al la spektantoj. 

 


La pentraĵo En neĝa nokto 

 

    La pentraĵo Arlekeno montras klaŭnon kun longaj kornoj de Satano, ruĝa nazo kaj okuloj fermitaj. Sur ŝiaj ŝultroj kaj palpebroj estas evidentaj vundoj. Ai An diris ke en sia infaneco, li falis de sur ŝtuparo, kaj la okuloj estis vunditaj. Li bone memoras la lumon de la lampoj post la operacio, kaj ĝis hodiaŭ tiuj strangaj lumoj ankoraŭ maltrankviligas lin. La lezita klaŭno estis prilumita de la lampo. Ŝi ne sentas la fizikan doloron, el ŝia buŝo, la spektantoj povas travidi ŝian internan lukton. Klaŭno kaj kornoj fremdigas la homon vunditan, ĉar uzo de tiu stranga efekto sentigas la duoblajn dolorojn fizikan kaj spiritan de la knabino. 

 

    La absurda temo kaj la distanca efekto manifestas kontraŭdirojn de la interna mondo de Ai An, unuflanke li ne povas akcepti la realecon de la socio kaj aliflanke li devigas sin kuraĝe alfronti la realaĵon. Kvankam li kreis la mondon de ŝafoj, sed estas evidente ke li estas malkontenta pri la karaktero de ŝafoj. Li maltrankviliĝas pro la sekureco de la amindaj, viglaj kaj petolemaj kuniklo-homoj kaj volas ilin protekti, sed ne scias kiel fari. Krome, li havas simpation pri la doloro de la malforta klaŭno.

 

    Poezia esprimo

 

    La simboloj kiaj ŝafo, kuniklo-homo kaj klaŭno konkretiĝas en la pentraĵoj de Ai An. Kio estas la metaforo de ili?

 


En la ateliero de Ai An  

 

    Tiuj ĉi simboloj faris la pentraĵojn de Ai An distingiĝaj per karakterizaĵoj de simboleco. Ekzemple, en lia alia pentraĵo En neĝa nokto, la knabineto kaj la ŝafo sur la tero kovrita de neĝo kaj malantaŭ la malalta muro mallaŭte flustris. Kion ili vidas? Iliaj rigardoj tiel puraj kaj serenaj kiel la neĝa nokto, permesas al la spektantoj ĝui freŝan kaj klaran fonton. Muro apartigas ilian mondon kaj la spektantojn, tamen ilia mondo allogas la spektantojn. 

 

    Ĉi tio ja estas la esprimo de pentraĵoj de Ai An. Unuflanke, la figuroj en liaj pentraĵoj havas puran belecon kaj aliflanke, la bildo kun pura regno kaj la realisma mondo ĥaosa estas en akra kontrasto. Aristotle diris en Poezioj ke la poezio estas imitado de la agado de homoj. El ĉi tiu vidpunkto, la pentraĵoj de Ai An riĉas je poezieco.

 

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments