El Popola Ĉinio>头条新闻>

Japanaj stevardinoj savis ĉinan malsanulon

| 2014-04-22
Bookmark and Share


La du stevardinoj, kiuj savis la maljunulon 

 

    Antaŭ nelonge, du stevardinoj de la Japana Aeroplana Kompanio savis ĉinon, kiun atakis subita kora malsano. Pro tio ili ricevis grandan dankon de la japana polico.

 

    La 8-an de aprilo, du japanaj stevardinoj kune veturis al la ĉina insula provinco Taiwan, kaj kiam ili atingis al la Narita flughaveno, iu maljunulo subite falis sur teron pro subita kora malsano. Pro ĝustatempaj savado kaj masaĝo, la maljunulo revenis en la sekuran staton.

 

    La du stevardinoj diris, ke dank' al la profesia trejno en la aeroplano, ili povas havigi al si tiun ĉi lertecon. Ili estas ĝojaj pro savo de la vivo de alia homo.

 

    Sinjoro Wang, ĉino en Japanio, diris, ke japanaj stevardinoj ne nur estas belaj, sed ankaŭ havas profesian lertecon kaj liveras tre altkvalitan servon.

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Zhang Xiaotong

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments