El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Verdas Kaŭkazo: 7a Mezorienta Kunveno en Kartvelujo

| 2014-04-22
Bookmark and Share

 

    La tradicia Mezorienta Kunveno okazis ĉi-jare rande de Meza Oriento, en Tbiliso, ekde la 5a ĝis la 10a de aprilo. Tamen ĝi estis unu el la plej sukcesaj el pluraj vidpunktoj. La partoprenantoj estis rekorde multnombraj, pli ol 50, kaj ili venis el dekkvino da landoj. Aparte notinda estis la ĉeesto de la kartveloj kaj de iliaj najbaroj armenaj kaj turkaj. Aperis ankaŭ israelanoj kaj ukrainaj esperantistoj, kiuj feriis en Kartvelujo kaj hazarde rimarkis la kunvenon en la reto. Aldone al ili estis esperantistoj el pluraj eŭropaj landoj kaj el Kebeko, Kanado.

 

    Kulture ni ĉiuj riĉiĝis per prelegoj kaj debatoj pri la mezepoka kartvela verko "Kavaliro en tigra felo", kies traduko por la okazo estis rearanĝita kaj disponigita rete. La publiko ankaŭ rajtas peti pdf-version ĉe la adreso araba.komisiono@gmail.com. Se iu ne estis en Kartvelujo, tiu simple ne povas kompreni la influon de tiu verko de Ŝota Rustaveli en la ĉiutagan kartvelan vivon. Kaj ankaŭ oni ne povas imagi reĝinon, kiel Tamar, la heroino de la poemego, kiu regas militeman landon en la frua mezepoko. La tradicio pri ina regado kaj organizado tamen restis, kaj Nana Ĥizambareli, la estrino de la kartvela esperantistaro, reĝinis dum nia kunveno.

 

    Sed ne nur pri Tamar, ni lernis. Ni aŭskultis prelegojn pri la kartvela movado, la armena movado kaj la movado en la tuta Meza Oriento. Evidentiĝas, laŭ mi, ke la kaŭkaza esperantistaro estas devigata kunlabori kun la najbaraj landoj, almenaŭ Turkujo kaj Irano. Mia revo estas, ke ili aranĝu komunan aranĝon venontjare aŭ ke la venontjara irana kongreso iĝu speco de regiona kongreso.

 

    Ni ankaŭ aŭskultis riĉan prelegon de Aleksandro Melnikov, akademiano el Rusujo, pri la komuna kulturo de esperantistoj.

 

    Turisme la programo ofertis troan multon. De la ekskursoj dum la tago al la antikva ĉefurbo kaj tra la nuna Tbiliso al la postkongresa dutaga vagado tra la orienta vin-regiono Kaĥeti.

 

    Resti nur unu demando ne solvita, kiel oni esperantigu la nomon de la kartvela ĉefurbo. Kartveloj insistas pri Tbiliso, aliaj havas malfacilaĵojn elparoli tiun vorton kaj varias inter Tibiliso, Tibliso, Tifliso, ktp.

 

    La ĝenerala etoso de la kunveno, tamen restis mezorienta, en la senco, ke la programo komenciĝis, kiam tio estis oportuna por ĉiuj, la prelegoj daŭris pli longe aŭ pli mallonge depende de la intereso de la aŭskultantoj, la manĝoj daŭris longe ĉar la manĝaĵoj estis bongustaj, ktp. Kiu bizona alian etoson?

 

    Dankon meritas la kartvelaj organizantoj kaj ĉiuj partoprenintoj.

 

Renato Corsetti

(el La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2014/04/mok/)

Redaktoro: Niu Xueqin

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments