Ĉefpaĝo> El Popola Ĉinio> Amuza Vivo> Turismo

Guilin en frua printempo

| 2014-04-22
Bookmark and Share

Teksto de Zi Yi kaj fotoj de Ren Hong

 

    Estas ankoraŭ malvarme. La suno kelkfoje emerĝas inter nuboj kaj avare disradias varmon. Arboj estas tute verdaj en la urbo Guilin, suda Ĉinio, kaj turistoj el norda Ĉinio ja pli frue sentas la printempon ol en la hejmloko, kie restas morna vidaĵo.

 


Ponto el vitro 

 

    Frumatene estas sporadaj pasantoj en la Piedira Strato. Sen vendkrio kaj fumo la urbo estas aparte kvieta. Mi, malsata, ne volas promeni, kaj rekte iras al la jam konata restoracio Chongshan-rizvermiĉeloj. Neatendite, ke ĝi estas fermita pro ferio, do mi serĉas plu en la strato.

 


Duobla Ponto 

 

    Malsategulo ne povas rezisti, kiam li aŭ ŝi vidas la vorton "restoracio". Mi jam ne zorgas pri bongusteco, kaj tuj sidiĝas ĉe tablo en malgranda kaj malnova butiko nomita Argilpoto-rizaĵo en la fino de la strato. La kuiristo metas kolbasojn kaj ripaĵon en poton kaj poste aldonas rizaĵon, kapsikan saŭcon, acidan fabon, rafano-pecetojn kaj brasikon. La miksaĵo estas tre bongusta. Rigardante sporadajn pasantojn kaj intimajn geamantojn ekstere kaj mastrinon ĉe la forno, mi sentas varmon.

 


Ponto Sep Steloj 

 

    15-minuta promeno al lago estas tre agrabla afero por pekinanoj. Tuj antaŭ mi aperas du riveroj kaj kvar lagoj kurantaj tra la urbocentro. En apudlaga kiosko, aŭskultante la sonon de la ondoj karesantaj la bordon, mi sentas malvarmon en la sensuna posttagmezo.

 

    Mi promenas malsupren laŭlonge de la lago Ronghu. Malantaŭe estas montetoj. Ambaŭ, monto kaj akvo, facile plezurigas nin. En tiu momento mi subite envias la lokanojn, kiuj povas distri sin ĉiutage per la natura pejzaĝo.

 


Lago Ronghu 

 

    Estas multaj pontoj sur la lago. La Duobla Ponto estas kopio de la ponto Jada Bendo en la Somera Palaco en Pekino. Kvankam la ponto estas imitaĵo, tamen ĝi estas en bona akordo kun la ĉirkaŭaĵo. Tra la branĉoj de granda banjano mi vidas la zigzagan ponton Sep Steloj, kaj pli antaŭe estas vitro-ponto, kiu ĉiam vekas scivolemon de la vizitantoj. Ĝi aspektas kristale klara kontraste kun la smeralda akvo. Proksimiĝante mi trovas, ke la ponto estas delikata, kaj kvazaŭ videblas nur en la fabela mondo.

 

    Pli supre estas la lago Binhu. La ĝemelaj turoj Suno kaj Luno en la lago estas iom antikvaj. Laŭlonge de la lago estas pejzaĝo de malnovecaj konstruaĵoj. En nokta boatveturo mi vidas pli da pontoj en malsamaj formoj.

 

    Nokte la urbo estas pli bunta. Sur plezurboato oni povas vidi florantajn fajraĵojn kaj aŭdi eksplodon de petardo. La boato malrapide moviĝas, kaj de tempo al tempo oni vidas dancadon en la akompano de muziko kaj arbojn prilumatajn de koloraj lampoj sur ambaŭ bordoj.

 


Nokta pejzaĝo  

 

    Malsupren plu laŭ la akvofluo estas la lago Ligna Drako. Tamburado kvazaŭ forpelas balaaĵojn de la antaŭa jaro kaj salutas la novan. Mi elboatiĝos por mia unua vespermanĝo en Guilin.

 

(Redaktoroj: Zhao Xi kaj Liu Zijia)

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments