El Popola Ĉinio>5000 Jaroj de Ĉinio>

Liberiga Milito(I)

| 2014-04-22
Bookmark and Share

    En 1945 la ĉina popolo gajnis la venkon en la milito kontraŭ la agreso de la japana imperiismo, kiu daŭris ok jarojn. En la milito la ĉina popolo suferis grandan perdon. Laŭ konsultebla statistiko la nombro de ĉinaj popolanoj vunditaj kaj mortigitaj atingis pli ol 18 milionojn (ekskluzive de tiu de la armeanoj) kaj la valoro de materiaj perdaĵoj estis pli ol 60 miliardoj da usonaj dolaroj.

 

    La venko de la ĉina Kontraŭjapana Rezistmilito, antaŭ ĉio, rezultiĝis el la brava batalo de la ĉina popolo sub gvido de la Komunista Partio de Ĉinio. Tamen, la kuomintanga reakciularo kun Ĉiang Kajŝek kiel sia ĉefo intencis forrabi la frukton de la venko, kaj la ĉina popolo denove alfrontis gravan krizon de enlanda milito.

 

    Uzurpado de la frukto de la venko fare de Ĉiag Kajŝek

 

    Post la Dua Mondmilito, por meti Ĉinion en sian influsferon la usona imperiismo energie instigis Ĉiang Kajŝek fari enlandan militon. Ĝi ne nur transportis aviadile grandan nombron da kuomintangaj trupoj al grandaj urboj de Ĉinio, sed ankaŭ sendis marinfanterion surbordiĝi al la havenurboj Qinhuangdao kaj Qingdao por helpi Ĉiang rapide okupi strategiajn lokojn kaj fervojojn. En 1945 la nombro de la usonaj armeanoj en Ĉinio atingis 113,000. Krome, Usono ankaŭ donis al Ĉiang Kajŝek grandan kvanton da dolaroj, municioj kaj aliaj materialoj. Komplotinte kun la japanaj trupoj kaj marionetaj trupoj (la kuomintangaj trupoj kiuj kapitulacis al Japanio en la rezistmilito), Ĉiang Kajŝek ne nur ordonis la japanajn trupojn kaj marionetajn trupojn rifuzi kapitulacon al la popola armeo, sed ankaŭ permesis al ili, kune kun la kuomintangaj trupoj, ataki la liberigitajn regionojn por "rekapti la perditan teritorion".

 

    Tiel, en la daŭro de aŭgusto ĝis oktobro de la sama jaro, Ĉiang Kajŝek okupis, per konkura manovro helpata de Usono kaj per la japanaj kaj marionetaj trupoj, ne nur Ŝanhajon, Nankinon , Pekino, Tianjin kaj aliajn grandajn urbojn, sed ankaŭ gravajn guberniajn urbojn, fervojajn staciojn kaj vilaĝojn de liberigitaj regionoj.

 

    Kontraŭ la krima kunagado inter Usono kaj Ĉiang la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio ellaboris la politikon batali pinto-kontraŭ-pinte por ĉiu colo da tero. Spite al la malhelpo de la kuomintangaj reakciuloj kaj la obstina rezistado de la japanaj trupoj kaj marionetaj trupoj, la armeanoj kaj popolanoj de la liberigitaj regionoj firme batalis en solidareco por defendi la frukton de la venko en la Kontraŭjapana Rezistmilito. En januaro de 1946 la areo de la liberigitaj regionoj atingis 2,391,000 kvadratajn kilometrojn (t. e. ĉ. kvaronon de la tuta lando), la nombro de la loĝantaro 149 milionojn (t. e. ĉ. trionon de la tutlanda) kaj la nombro de urboj estis 506 (t. e. kvarono de la tutlandaj urboj).

 

    Falsa pacintertraktado, vera preparado por milito

 

    Multe suferinte de la milito, la ĉina popolo deziregis pacon, tial ĝi forte riproĉis la aktivadon de Ĉiang Kajŝek por enlanda milito. Kaj Ĉiang siavice ne povis ne preni paŝon de politika trompo pro tio, ke unuflanke liaj militaj atakoj al la liberigitaj regionoj foje refoje malsukcesis, kaj aliflanke, li bezonis tempon por movi siajn trupojn en la frontojn. En la 14-a, 20-a kaj 23-a de aŭgusto de 1945, li trifoje telegrame invitis Mao Zedong, la prezidanton de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, al Chongqing por fari "pacan intertraktadon".

 

    La Komunista Partio de Ĉinio bone konis la reakcian naturon de Ĉiang Kajŝek, liajn politikojn por enlanda milito kaj intrigon de paco, sed por esprimi la fortan deziron de la ĉina popolo pri paco kaj malkaŝi la falsan pacon de Usono kaj Ĉiang, ĝi sendis sian delegacion konsistantan el Mao Zedong, Zhou Enlai kaj Wang Ruofei al Chongqing la 28-an de aŭgusto, kio ege kuraĝigis la tutlandan popolon. Tamen, la Ĉiang-a kliko tute konsterniĝis pri tio. Ili opiniis, ke Mao Zedong ne kuraĝas flugi al Chongqing, kaj intencis atribui al la Kompartio la kulpon pri rifuzo de paco kaj tiel trovi pretekston por fari enlandan militon. Mao Zedong malkaŝis ilian intrigon per sia alflugo, sed ili faris nenian preparon por la intertraktado. Post kvardek tagoj de interparolado en la 10-a de oktobro, estis subskribita la "Resumo de Interparoloj inter la Reprezentantoj de Kuomintango kaj la Komunista Partio de Ĉinio".

 


La Nordokcidenta Kamparmeo liberigis Yan'an. 

 

    En la "Resumo" Kuomintango estis devigita konsenti la politikon de paco kaj unuiĝo elmetitan de la Kompartio, kaj poste en januaro de 1946 laŭ la "Resumo" ĝi kunvokis politikan interkonsiliĝan konferencon, en kiu la delegacio de la Komunista Partio de Ĉinio kun Zhou Enlai kiel la estro, unuiĝante kun reprezentantoj de demokratiaj partioj (politikaj grupoj reprezentantaj la nacian burĝaron kaj la superan etburĝaron), devigis Kuomintangon konsenti organizi plej baldaŭ kiel eble koalician registaron kaj fini la unupartian diktaturon de Kuomintango. Kaj la Komunista Partio de Ĉinio siavice faris necesan cedon en determino de la liberigitaj regionoj kaj konsisto de la Liberiga Armeo: konsenti redukti la Liberigan Armeon en la nombron ĝis sepono de la armeo de Kuomin-tango, kaj norden retiri siajn trupojn el la liberigitaj regionoj sude de Jangzi-rivero.

 

    La kuomintanga reakciularo intertraktadis nur por gajni tempon por prepari la militon. Eĉ dum la intertraktado Ĉiang jam ordonis siajn trupojn ataki la liberigitajn regionojn kaj per la milita operacio rompis la ĵus subskribitajn "Resumon" kaj la rezolucion de la Politika Interkonsiliĝa Konferenco. En marto kaj aprilo de 1946 Kuomintango kunvokis respektive la Duan Plenan Sesion de la Sesa Centra Plenuma Komitato kaj la Duan Sesion de la Kvara Politika Konsilantaro kaj freneze kriaĉis por batalo kontraŭ la Kompartio. En la sesio Ĉiang cĉ publike deklaris, ke la Rezolucio de la Politika Interkonsiliĝa Konferenco havas nenian devigpovon por lia persono.

 

    Frue en la 20-a de decembro, 1945 Usono jam sendis G. C. Marshall al Ĉinio kiel specialan senditon de sia prezidanto por helpi, kiel falsa "neŭtrala interpaciganto", Ĉiang Kajŝek gajni tempon kaj fari pluapaŝan militan dispozicion, rimarkinte ke la kuomintangaj trupoj trafis malsukcesojn unu post alia en la atako al la liberigitaj regionoj. En sia deklaro pri la politiko kontraŭ Ĉinio farita ĉe la veturo de Marshall al Ĉinio, Truman publike diris, ke la reakcia registaro de Ĉiang estas la unika leĝa registaro de Ĉinio, malkaŝe intervenis en la internajn aferojn de Ĉinio kaj kalumniis, ke la ekzisto de la armeo de la Komunista Partio de Ĉinio ne konformas al la ĉina politika unuiĝo. En sia "interpaciga laboro" Marshall ĉiam instigis la kuomintangajn trupojn ataki la liberigitajn regionojn kaj malhelpis la Liberigan Armeon en ĝia reatako, tiel ke la enlanda milito pli kaj pli intensiĝis. Marte de 1946, malgraŭ la riproĉado de la internacia publika opinio Usono starigis en Ĉinio grupon de militaj konsilantoj kaj energie helpis Ĉiang plani la enlandan militon. Kaj la materialoj, per kiuj Usono helpis Ĉiang en la unua duonjaro de 1946, valoris 1,335 milionojn da usonaj dolaroj, t.e. duoblo de tiu per kiu Usono helpis Ĉinion en la periodo de la Kontraŭjapana Rezistmilito. En la sama periodo la nombro de la armeo ekipita de ĝi por Ĉiang atingis 45 diviziojn kaj la nombro de la kuomintangaj trupoj aviadile kaj ŝipe transportitaj de ĝi al la frontoj de la enlanda milito atingis 540,000 personojn.

 

    La 17-an de junio, 1946, la Ĉiangi-a kliko plenumis sian militan dispozicion kaj senskrupule komencis plenampleksan atakon al la liberigitaj regionoj.

 

    Plenampleksa atako al la liberigitaj regionoj

 

    En la komenco de la plenampleksa enlanda milito Kuomintango havis superecon en siaj militfortoj. Ĝi havis armeon de 4,300,000 militistoj bone ekipitaj. Ili arogante atakis la liberigitajn regionojn kaj fanfaronis, ke ili tute ekstermos la Liberigan Armeon en 3-6 monatoj. Tiam la lasta nombris nur 1,200,000 personojn malbone ekipitajn. Ili havis malmulte da kanonoj, malhavis aviadilon kaj tankon, por ne paroli pri militŝipo kaj eksterlanda helpo. Pro la rimarkinda malegaleco en fortoj de la malamiko kaj ni, iuj popolanoj kaj en- kaj eksterlandaj amikoj dubis kaj maltrankviliĝis pri tio, ĉu la Kompartio povas gajni la venkon.

 

    Por ideologie armi la tutan Partion kaj la tutan popolon kaj starigi ilian memfidon al kuraĝa batalo kaj nepra venko, en sia parolado kun la usona ĵurnalistino Anna Louise Strong, kamarado Mao Zedong faris sian faman tezon, ke ĉiuj reakciuloj estas paperaj tigroj. Li montris: "En aspekto la reakciuloj estas timindaj, fakte ili ne havas forton eksterordinaran. Rigardate el longperioda vidpunkto, vere potenca forto apartenas ne al la reakciuloj, sed al la popolo." Tiu tezo ege pliigis la fidon de la armeanoj kaj popolanoj de la liberigitaj regionoj al la venko.

 

    Laŭ la penso de Mao Zedong strategie malestimi la malamikojn kaj taktike serioze trakti la malamikojn, la Komunista Partio de Ĉinio ellaboris kompleton da strategiaj politikoj, difinante, ke en tiu etapo oni prenos kiel la ĉefan celon ekstermadon de la viva forto de la malamiko anstataŭ konservon kaj kapton de urboj kaj lokoj; por ĉiu operacio estas necese koncentri absolute superan forton (3-6-oble pli grandan ol tiu de la malamika forto) por laŭeble ekstermi ĉiujn malamikojn, nur tiel ni povas malfortigi la malamikojn plej efike kaj havigi al ni plej multe da armiloj kaj soldatoj. Laŭ la dirita politiko la Liberiga Armeo faris pli ol 160 batalojn, ekde julio de 1946 ĝis februaro de 1947, kaj ekstermis pli ol 710,000 militistojn de la malamikoj; kvankam Kuomintango okupis 105 urbojn de la liberigitaj regionoj, tamen ĝi devis elspezi meznombre koston de 7,000 soldatoj por ĉiu el ili. Kaj plie, pro la disvastiĝo de la okupita regiono, ĝia batallinio plilongiĝis. Por preventi atakon de la popola armeo, ĝi devis sendi grandnombre trupojn por gardi siajn trafikajn liniojn kaj nove okupitajn urbojn, kio multe reduktis ĝiajn moveblajn trupojn kaj devigis ĝin ŝanĝi la politikon de plenampleksa atako en tiun de "atako al gravaj punktoj".

 

    En tiu tempo la kuomintangaj trupoj faris atakon en du direktoj: Unu al la nordshaanxi-a bazloko kun Yan'an, la sidejo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, kiel la centro. Ĉiang Kajŝek sendis trupojn de 230,000 soldatoj komandatajn de lia konfidata generalo Ĥu Zongnan, por ataki Yan'an kaj forigi la centrajn instancojn de la Komunista Partio de Ĉinio, kaj li intencis per tio stimuli la batalspiriton de siaj trupoj kaj la "popolon" regatan de Kuomintango. La alia direkto al la Shandong-a liberigita regiono. Gu Zhutong, alia konfidata generalo de Ĉiang, gvidis 450,000 soldatojn kaj intencis ekstermi la Orientĉinian Kamparmeon gvidatan de generalo Chen Yi por forigi la minacon al la gravaj urboj Nankino kaj Ŝanhajo de Kuomintango.

 


Popolanoj kaj armeanoj de Yan'an gaje celebris la liberiĝon. 

 

 

 

    La taskon defendi Yan'an prenis sur sin la Nordokcidenta Kamparmeo gvidata de generalo Peng Dehuai. Ĝi havis nur 20,000 personojn. En nombra supereco de 10 kontraŭ 1, Hu Zongnan forte deziris fari decidan batalon kontraŭ la ĉefa forto de la Liberiga Armeo. Por gajni la iniciativon kaj ekstermi la malamikojn en movado, la 19-an de marto de 1947 la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio evakuis Yan'an. Laŭ la kaŝluda taktiko ellaborita de Mao Zedong generalo Peng Dehuai unue kaŝis la ĉefajn fortojn kaj allogis internen la malamikon per parto de la trupoj, por ke la malamikaj trupoj rondiru en la montregionoj kaj falu en la embuskan ringon de la Liberiga Armeo. Post kelkaj monatoj la malamikaj trupoj terure laciĝis kaj pli ol 40,000 militistoj de ili estis ekstermitaj en kvin gravaj operacioj. Kaj Yan'an estis rekaptita de la Liberiga Armeo la 22-an de aprilo de 1948. Samtempe kun tio, en la operacio ĉe Menglianggu de Shandong-provinco, la Orientĉinia Kamparmeo ekstermis la tutan 74-an divizion kun 32,000 soldatoj, unu el la elitaj trupoj de Kuomintango, kaj ĝia estro Zhang Lingfu estis pafmortigita. Tiel ankaŭ la "atako al gravaj punktoj" fare de Ĉiang Kajŝek estis frakasita.

 

Redaktoroj: Liu Caisheng kaj Niu Xueqin

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments