El Popola Ĉinio>头条新闻>

La japana popolo metis plendon kontraŭ sia ĉefministro

| 2014-04-23
Bookmark and Share


Homoj metantaj plendon kaj advokatoj  

 

    La 21-an de aprilo, 273 homoj en Japanio metis plendon kontraŭ japana ĉefministro Shinzo Abe pro lia vizito al la sanktejo Yasukuni, ke lia agado estas kontraŭ la konstitucio de Japanio. Ili postulis, ke la japana registaro neniam vizitu la sanktejon kaj pagu ĉirkaŭ 600 juanojn kiel kompenson.

 

    La 26-an de decembro de la pasinta jaro, Abe vizitis la sanktejon Yasukuni. Pri tio Ĉinio, la Korea Respubliko, Usono kaj aliaj landoj esprimis kondamnon.

 

    Vizito al la sanktejo estas kontraŭ la konstitucio de Japanio kaj beligas la historion de la sanktejo, kie estas kultataj la A-klasaj militkrimuloj de la Dua Mondmilito. La japana registaro volas revivigi spiriton de la militarismo kaj rajton de la kolektiva memdefendo kaj krei la landon, kiu kapablas fari militon.

 

    Okazis samtempe la proceso en Tokio kaj Osako ambaŭ, la tieaj popolanoj jam metis plendon al la loka tribunalo en la 11-a de aprilo.

 

Redaktoroj : Zhao Xi kaj Zhang Xiaotong

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments