El Popola Ĉinio>5000 Jaroj de Ĉinio>

Liberiga Milito (II)

| 2014-04-23
Bookmark and Share

 

    La agra reformo en la liberigitaj regionoj

 

    Profunda ŝanĝiĝo sekvis la disvolviĝon de la enlanda milito. En la liberigitaj regionoj, ekde majo de 1946, la Komunista Partio de Ĉinio faris la agraran reformon, en kiu oni disdonis la agrojn al la vastaj amasoj de agron malhavantaj kamparanoj, kiuj konsistigis 92% de la kampara loĝantaro. La kamparanoj, liberiĝinte el la kelkmiljara feŭda kateno kaj ricevinte la longe deziratajn agrojn, levis altan tajdon de produktado, kio materie garantiis la sukceson de la Popola Liberiga Milito. Por defendi la fruktojn de la venko en la liberigitaj regionoj pli ol du milionoj da kamparanoj arope aliĝis meminiciate al la armeo kaj milionoj da homoj servis al la fronto. Tiam en la liberigitaj regionoj estis preskaŭ nenia moderna komunikilo. Sen subteno de la vastaj popolamasoj ne povus venki tiel grandskala liberiga milito.

 

    La Ĉiang Kajŝeka regpotenco sieĝata de la tutlanda popolo

 

    Estis male en la regionoj regataj de Kuomintango. La sinsekvaj malvenkoj en la milito kaŭzis gravan ekonomian kaj politikan krizon. Profitante la militmaŝinon kaj politikan privilegion, la burokrataj kapitalistoj senprecedence artifike ekspluatis la popolamasojn kaj rabis la riĉaĵojn de ili. Ni prenu emisiadon de monbiletoj kiel ekzemplon. La emisikvanto en 1948 470,000-obliĝis kompare kun tiu antaŭ la milito. Sekve de tio salte leviĝis la varprezaro. Kompare kun tiu antaŭ la milito, en la fino de 1947 ĝi kreskis je 145,000-oblo. La monsumo sufiĉa por aĉeti du bovojn en 1937, sufiĉis nur por aĉeti trionon de 1 skatolo da alumetoj. En tiuj cirkonstancoj la ĉinaj naciaj industriaj entreprenoj bankrotis unuj post aliaj. De la dua duonjaro de 1946 ĝis 1947, laŭ la nekompleta statistiko de pli ol 20 urboj, inkl. de Ŝanhajo, Tianjin, Kantono ktp, bankrotiĝis 27,000 fabrikoj kaj firmaoj. La vastaj amasoj de laboristoj kaj kamparanoj baraktis kontraŭ la Morto. En 1947, en la tuta lando la nombro de la malsatuloj en situacio senelira atingis pli ol cent milionojn. Samtempe kun tio, la kuomintanga registaro intensigis sian subpremadon al la patriota demokratia movado de diversrondaj popolamasoj kaj faris multe da masakroj kaj maljustaj verdiktoj. Ĉio ĉi tio puŝis popolanojn de diversaj socitavoloj en la regionoj regataj de Kuomintango suriri la vojon de unuiĝo kaj memsavo kaj fari mortan batalon kontraŭ la kuomintangaj reakciuloj. La batalo atingis sian kulminon, kiam la studentoj de la altaj lernejoj de Ŝanhajo, Nankino, Pekino, Tianjin kaj Chongqing levis, en majo de 1947, movadon kontraŭ la enlanda milito, malsato kaj persekuto. Unuiĝinte kun la batalo kontraŭ Ĉiang Kajŝek fare de laboristoj, kamparanoj, urbanoj kaj ĉiuj demokratiaj partioj, la movado formis la duan fronton kontraŭ Ĉiang, kiu forte subtenis la Liberigan Militon. Tiam la Ĉiang-a registaro jam estis sieĝata de la tuta popolo.

 


La Liberiga Armeo konkeris la Prezidantan Domon. 

 

    Tri grandaj kampanjoj kun decidaj signifoj

 

    Kiam la milito eniris en la duan jaron kaj la kuomintangaj trupoj perdis ofensivan povon, la Liberiga Armeo komencis grandskalan kontraŭatakon. En julio de 1947, la sep kolonoj komandataj de Liu Bocheng kaj Deng Xiaoping perforte transpasis la Flavan Riveron en la sudokcidenta parto de Shandong kaj frakasis unu post alia defendajn liniojn de la malamikaj trupoj. Post pli-ol-50-taga marŝo ili atingis la regionon de Dabieshan-montaro en centra Ĉinio. Ankaŭ la trupoj de la Liberiga Armeo sur aliaj frontoj faris atakojn sinsekve, ekstermis grandan nombron da malamikoj kaj liberigis vastan teritorion. Post unujara militado du milionoj da kuomintangaj trupoj norde de Jangzi-rivero devigite retiriĝis al la grandaj urboj sur kelkaj fervojoj. Ili estis ĉirkaŭataj respektive sur la batalkampoj nordorienta, nordĉinia, orientĉinia, centraĉinia kaj nordokcidenta. En aŭgusto de 1948 la plej alta aŭtoritato de Kuomintango decidis pluapaŝe redukti la batallinion, evakui la Nordorienton kaj defendi centran Ĉinion. Profitante tiun ŝancon, la komandejo de la Liberiga Armeo decideme organizis tri grandajn kampanjojn por plene ekstermi la kuomintangajn ĉefajn fortojn.

 

    1. La Liaoshen-kampanjo. Por malhelpi la kuomintangajn trupojn retiriĝi suden de la Granda Muro, KPĈ decidis organizi la unuan kampanjon en la Nordoriento. La 12-an de septembro de 1948, la Nordorienta Popola Liberiga Armeo kun pli ol 700,000 militistoj, komandate de generaloj Lin Biao kaj Luo Ronghuan laŭ la milita dispozicio de la komandejo, unue konkeris Jinzhou, la sudan pordon de la Nordoriento, devigis parton de la malamikaj trupoj, garnizonantaj en Changchun, ribeli kaj la alian parton kapitulaci, kaj poste tenajle atakis Shenyang, la centran urbon de la Nordoriento. La 2-an de novembro Shenyang estis konkerita kaj la tuta Nordoriento liberigita. En sia trimonata militado la Liberiga Armeo ekstermis sume 470,000 malamikajn armeanojn.

 


Gvidantoj de la Ĉina Popola Liberiga Armeo en la Huaihai-kampanjo Liu Bocheng, Deng Xiaoping, Chen Yi, Su Yu kaj Tan Zhenlin  

 

    2. La Huaihai-kampanjo. La defendlinio kun Xuzhou de orienta Ĉinio kiel centro estis ĉiam rigardata de Ĉiang Ksjŝek kiel vivlinio protektanta lian koran regionon Nankino kaj Ŝanhajo. Li sendis tien bone ekipitajn trupojn el 800,000 armeanoj por defendi. La Orientĉinia kaj Centraĉinia Liberiga Armeo kun pli ol 600,000 soldatoj sub la komando de generaloj Chen Yi, Su Yu, Liu Bocheng kaj Deng Xiaoping, ekde la 6-a de novembro de 1948 faris atakon al la kuomintangaj trupoj en la vasta regiono de Haizhou oriente ĝis Huaiherivero sude. En la batalo de 65 tagoj ĝi ekstermis pli ol 550,000 malamikajn trupanojn kaj kaptis viva Du Yuming, la vickomandanton de la malamikaj trupoj. La kampanjo estis la plej grandskala en la Popola Liberiga Milito. El la venko rezultis, ke Nankino, la ĉefurbo de la Kuomintanga registaro, fariĝis senŝirma kontraŭ la atako de la Liberiga Armeo.

 

    3. La Pingjin-kampanjo. Kiam la Liaoshen-kampanjo gajnis venkon kaj la Huaihai-kampanjo glate iris, la kuomintangaj trupoj en norda Ĉinio ekstreme maltrankviliĝis. Ili kunpremiĝis ĉe la linio de Pekino, Tianjin kaj Zhangjiakou kaj pretis por fuĝi suden aŭ okcidenten. Aplikante la militan principon "Rapideco valoregas en milito", la komandejo de la Ĉina Popola Liberiga Armeo ordonis siajn trupojn en la Nordoriento rapide marŝi suden de la Granda Muro kaj kune kun la trupoj de ĈPLA sub la komando de generalo Nie Rongzhen dispartigi kaj ĉirkaŭi la malamikajn trupojn por ke la lastaj falu en seneliran situacion. Post intensa batalado kaj konkerinte Zhangjiakou kaj Tianjin la Liberiga Armeo faris potencan politikan ofensivon al generalo Fu Zuoyi, sieĝata en Pekino, kaj fine devigis lin konsenti pri paca reorganizo de liaj trupoj. La 31-an de januaro de 1949 Pekino estis pace liberigita. En tiu kampanjo pli ol 520,000 malamikaj trupanoj estis ekstermitaj. La paca liberigo de Pekino donis ekzemplon al liberigo de multaj urboj en suda Ĉinio.

 


Tibetanoj festas la pacan liberiĝon de Tibeto. 

 


Prezidanto Mao Zedong proklamis la fondiĝon de la Ĉina Popola Respubliko en Pekino la l-an de oktobro, 1949. 

 

    La fondiĝo de la nova Ĉinio

 

    Dank' al la venko de la tri grandaj kampanjoj, duono de Ĉinio, t.e. la vasta regiono norde de Jangzi-rivero, estis liberigita. La plejparto de la elitaj trupoj de Ĉiang estis ekstermita, kaj restis al li nur trupoj kun pli ol miliono da personoj kiuj garnizonis sude de Jangzi-rivero kaj estis dislokitaj en la vasta regiono kaj sur longa batallinio. Vidante ke la venka marŝo de la popola revolucio estas ne haltigebla sole per militado, Ĉiang Kajŝek intencis malhelpi la suden-marŝon de la Popola Liberiga Armeo pere de Jangzi-rivero unuflanke, kaj ekmanovris "pacan ofensivon" aliflanke. La 1-an de januaro de 1949, Ĉiang faris deklaron, ke li pretas fari pacan intertraktadon kun la Kompartio de Ĉinio.

 

    Prezidanto Mao Zedong ĝustatempe malkaŝis la pacan intrigon de Ĉiang kaj faris la alvokon "Konduku la revolucion ĝis la fino". Samtempe li elmetis la ok kondiĉojn, kiaj "puni la militkrimulojn", "aboli la naciperfidajn traktatojn", "kunvoki politikan interkonsiliĝan konferencon [Noto 1] sen ĉeesto de reakciuloj kaj establi demokratian koalician registaron". Tiutempe Ĉiang estis devigita eksiĝi je sia ofico, kaj Li Zongren, militaristo de la Guangxi-a kliko, estis puŝita kiel aganta prezidanto por fari intertraktadon kun la Kompartio de Ĉinio. La 20-an de aprilo Kuomintango rifuzis subskribi la traktaton, kio malkaŝis ĝian maskon al la tutlanda popolo.

 

    La 21-an de aprilo de 1949 Mao Zedong, prezidanto de la Ĉina Popola Revolucia Milita Komisiono, kaj Zhu De, ĉefkomandanto de la Ĉina Popola Liberiga Armeo, donis la ordonon pri "landskala antaŭenmarŝo". La miliono da bravaj batalantoj de la Liberiga Armeo rompis la defendan linion de Jangzi-rivero, kaj rapide konkeris Nankinon la 23-an de aprilo, tiel ke la kuomintanga registaro, kiu regis Ĉinion dum pli ol 20 jaroj, estis renversita. Sekve la Liberiga Armeo forbalais la restintajn malamikajn trupojn. En la fino de septembro de 1949 la Popola Liberiga Milito gajnis fundamentan venkon tra la tuta lando. En majo de 1951 Tibeto estis pace liberigita. Tiel la tuta lando, escepte de Taiwan-provinco, estis liberigita.

 

    La 1-an de majo de 1949, la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio alvokis rapide okazigi politikan interkonsiliĝan konferencon kaj establi demokratian koalician registaron surbaze de interkonsiliĝo. Tuj respondis ĉiuj demokratiaj partioj kaj progresemaj elementoj kaj sendis siajn reprezentantojn al la liberigita regiono. En la 21-30-a de septembro de 1949 la nova Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco okazigis sian unuan plenan sesion en Pekino, ellaboris dokumentojn "La Komuna Programo de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco" kaj "La Organiza Leĝo de la Centra Popola Registaro de la Ĉina Popola Respubliko", kaj elektis Mao Zedong kiel prezidanton de la Centra Popola Registaro de la Ĉina Popola Respubliko. La 1-an de oktobro de 1949 solene celebriĝis la fondo de la Ĉina Popola Respubliko sur la Tian'anmen-placo de Pekino.

 

    La fondiĝo de la Popola Respubliko markis la finiĝon de la historio de la ĉina demokratia revolucio, ekde tiam la ĉina popolo eniris novan historian etapon.

 

Redaktoroj: Liu Caisheng kaj Niu Xueqin

    ---------------------------------------------------------

    [Noto1]

    La Politika Interkonsiliĝa Konferenco funkciis kiel provizora parlamento kaj Komuna Programo ellaborita de ĝi funkciis kiel provizora konstitucio.

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments