El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Okazis kunveno en Kantono, Ĉinio, memore al Zamenhof

| 2014-04-24
Bookmark and Share


Kunfotiĝo de ĉeestantoj 

 


Dum la prezento de la poemo Odo en Julio 

 

    L. L. Zamenhof (1859-1917) forpasis en la 12-a de aprilo 1917. Post 97 jaroj, en la sama tago dekoj da ĉinaj esperantistoj okazigis kunvenon por memori lin, la kreinto de nia lingvo. La programo estis proponita de hispana esperantisto Aŭgusto kaj subtenita de la Kantona E-Asocio kaj la E-Asocio de la provinco Guangdong. 

 

    Tiutage 26 homoj partoprenis en la kunvenon okazintan en la Elementa Lernejo Changgang de Kantono. Sed bedaŭrinde Aŭgusto ne povis ĉeesti la kunvenon pro alia afero. Do ĝin prezidis sinjoro Zhang Shaoji (Saŭkio), li faris enkondukan parolon per du lingvoj, Esperanto kaj la ĉina. Li prezentis la poemon Odo en Julio per diapozitivoj. Poste Liang Jing (Florenco), lernantino de Aŭgusto, faris prelegon titolitan Historio de Kantona Esperanto-movado. Fine Tan Xiayi rakontis fabelon Ni Kune Ludu.

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments