El Popola Ĉinio>头条新闻>

Emblemo kaj talismano de Regiona Kongreso de MFRS

| 2014-04-24
Bookmark and Share


La emblemo 

 


La talismano  

 

    La 22an de aprilo en Pekino debutis la emblemo kaj la talismano de Regiona Kongreso de la Monda Federacio de Roz-Societoj (MFRS). La emblemo estas la desegno de ĉina rozo kaj ĉinaj ideografiaĵoj kun la signifo "floro bildigas Pekinon", kaj la talismano -- elafuro.

 

    La kongreso okazos inter la 18a kaj la 24a de majo, 2016, en Daxing de Pekino. Kun la temo "bela ĉina rozo, bela hejmloko" la kongreso estas kunaranĝita de MFRS, la Ĉina Flor-Asocio kaj la pekina magistrato. Dume okazos ankaŭ aliaj tri kongresoj, nome la 14a Monda Kongreso de Antikvaj Rozoj, la 7a Ĉina Roz-Ekspozicio kaj la 8a Pekina Roz-Kultura Festivalo.

 

    La ideo de la emblemo venas el la ĉina rozo. Buntaj petaloj de la ĉina rozo enkorpigas diversajn speciojn kaj kolorojn de la ĉina rozo. La talismano elafuro havas viglan aspekton, kaj tio helpas sekvajn vastigan dezajnadon kaj komercan disvolvadon.

 

(Redaktoroj: Su Yijun kaj Liu Zijia)

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments