El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉinio malakceptas parolojn de Obama pri la insularo Diaoyu

| 2014-04-25
Bookmark and Share


Protesto kontraŭ vizito de Obama en Japanio  

 

    La 23an de aprilo Qin Gang, proparolanto de la Ministerio de Eksteraj Aferoj de Ĉinio, diris, ke la usona-japana alianco estas duflanka aranĝo en la Malvarma Milito kaj ne devas damaĝi la teritorion, suverenecon kaj justajn rajtojn kaj interesojn de Ĉinio; Ĉinio rezolute malakceptas tion, ke la insularo Diaoyu estas aplikebla kadre de la Usona-japana Sekureca Traktato.

 

    Tiutage en la regula gazetara konferenco ĵurnalisto demandis, kion Ĉinio komentarias pri tio, ke la japana ĵurnalo Yomiuri Shimbun publikigis sian intervjuon kun la usona prezidento Barack Obama en la sama tago, kaj ke Obama diris, ke la insularo Diaoyu estu sub la regado de Japanio kaj aplikebla kadre de la Usona-japana Sekureca Traktato.

 

    Qin diris, ke klara kaj konsekvenca estas la ĉina starpunkto pri la demando de la insularo Diaoyu, kaj la insularo estas la teritorio de Ĉinio, kaj Ĉinio havas nedisputeblan suverenecon super ĝi. La japana okupado de la insularo estas kontraŭleĝa kaj nevalida. Provoko de Japanio pri la insularo estas fakto nerefutebla kaj neracia, kaj neniu povu skui la decidon de Ĉinio nek ĝia volon defendi la teritorion, suverenecon kaj marajn rajtojn kaj interesojn.

 

    Qin diris, ke Usono devas respekti la fakton, per responda sinteno teni sian promeson ne stari ĉe ies vico pri disputoj koncernaj teritorio kaj suvereneco, esti singarda, kaj fari konstrueman rolon por konservi la regionajn pacon kaj stabilecon.

 

(Redaktoroj: Su Yijun kaj Liu Zijia)

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments