El Popola Ĉinio>头条新闻>

Danlanda reĝino vizitis la Memoran Halon por Viktimoj de la Nankina Masakro

| 2014-04-28
Bookmark and Share


Margrethe II (meze) kaj ŝia edzo Princo Consort Henrik en la Memora Halo por Viktimoj de Nankina Masakro 

 


La reĝino interparolas kun Su Guobao (maldekstre fronte), postvivanto de la Nankina Masakro.  

 

    La 27-an de aprilo danlanda reĝino Margrethe II, kiu faras ŝtataferan viziton en Ĉinio, vizitis la Memoran Halon por Viktimoj de la Nankina Masakro farita de japanaj agresantoj en Nankino, ĉefurbo de Jiangsu-provinco.

 

    La ambasadoro de Danlando al Ĉinio Friis Arne Petersen, kiu respondecas pri tiu vojaĝo de la reĝino en Ĉinio, diris al raportistoj: "En la jaro 1937 nia samlandano Sindborg, kiu laboris en la Jiangnan-a Cementejo de Nankino, helpis milojn kaj milojn da ĉinoj eviti masakron de japanaj militistoj agresantaj Ĉinion. Nun iuj el la savitoj ankoraŭ vivas. Tio montris la historiajn rilatojn inter Ĉinio kaj Danlando kaj estas kialo de la vizito de la reĝino al la memora halo."

 

    Laŭ konigo, dum la masakro de japanaj agresantoj en Nankino Sindborg kaj aliaj homoj ne nur savis ĉirkaŭ 20 mil ĉinajn rifuĝintojn kaj vunditajn soldatojn kaj liveris al ili vivbezonaĵojn, sed ankaŭ notis la krimon de japanaj agresantoj kaj malkaŝis al la internacia socio la veron de la Nankina Masakro.

 

    La reĝino kaj ŝia edzo vizitis la parteron en la memora halo por memori Sindborg kaj renkontiĝis kun 87-jara Su Guobao, kiu estis helpita de Sindborg dum la Nankina Masakro. Poste la reĝino kaj ŝia edzo akvumis la arbon por amikeco en la memora halo.

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Niu Xueqin

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments