El Popola Ĉinio>头条新闻>

Sukcesis la komuna ekzercado "Paca Anĝelo-2014" inter Ĉinio kaj Pakistano

| 2014-04-29
Bookmark and Share


Reprezentantoj el la ĉina kaj pakistana armeoj en spektado de la ekzercado  

 


Soldatoj el la ĉina kaj pakistana armeoj en traktado de vundito dum la komuna ekzercado  

 

    La 26-an de aprilo laŭ la loka tempo en Pakistano okazis la komuna medicina ekzercado "Paca Anĝelo-2014" inter Ĉinio kaj Pakistano, kiu markis, ke la 11-tagaj komunaj ekzercado kaj trejnado estis sukcese finitaj.

 

    Dum la ekzercado, la du flankoj simulis hospitalon kun 120 homoj, kaj faris medicinan savadon al vunditoj en inundoj. Ili organizis komunan gvidantan departementon por fari direkton. Estis 26 specoj de malsano en pli ol 160 vunditoj kaj oni uzis pli ol 200 medicinajn ekipaĵojn. Vunditoj estis transportitaj per helikopteroj kaj ambulancoj.

 

    La sukcesa ekzercado fortigis la tradician amikecon inter la du landoj, levis la nivelon de la kunlaboro de la du landoj kaj plibonigis la kapablon por fari komunan medicinan savadon.

 

Redaktoroj : Zhao Xi kaj Zhang Xiaotong

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments