El Popola Ĉinio>头条新闻>

Okazis en Pekino finalo de la konkurso de Monda Supermodelo

| 2014-04-30
Bookmark and Share


Modeloj en la finalo de la konkurso por la ĉina regiono

 


La tri modeloj kiuj gajnis la unuajn tri lokojn en la konkurso. 

 

    Vespere de la 27-a de aprilo en Pekino okazis la finalo de la konkurso de la Monda Supermodelo por la ĉina regiono en 2014. En la finalo partoprenis 25 supermodeloj el diversaj lokoj de Ĉinio. Hu Qiao, 19-jara modelo el Pekino, gajnis la ĉampionecon. Ŝi, kiel reprezentanto de Ĉinio, partoprenos en la mondskala finalo de la konkurso, kiu okazos maje en la provinco Sichuan en sudokcidenta parto de la lando. Chen Liyuan, el la provinco Sichuan, kaj Wang Dandan, el la provinco Liaoning en nordorienta parto de la lando, gajnis respektive la duan kaj la trian lokojn.

 

    La konkurso estas kune okazigita de la Monda Supermodela Organizaĵo kaj la plej elstara model-maklera organizo kiel la monde altnivela speciala konkurso por aperigi plej elstarajn modelojn. La ĉi-foja finalo same estas tia konkurso kun beleco, modo kaj karitato. De la 7-a ĝis la 21-a de majo okazos en la provinco Sichuan la tutmonda finalo de la konkuro inter profesiaj modeloj el pli ol 40 landoj kaj regionoj.

 

Redaktoroj : Su Yijun kaj Xie Ruifeng

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments