El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉina reprezentanto: Ĉinio donis grandan atenton al la tutgloba regado en la nuklea kampo

| 2014-04-30
Bookmark and Share


En la kunvenejo de la prepara kunveno de la 9-a Ekzamena Konferenco de la "Traktato pri Nedisvastigo de Nukleaj Armiloj" 

 


Wang Qun intervjuata post la prepara kunveno 

 

    La 28-an de aprilo la 3-a prepara kunveno de la 9-a Ekzamena Konferenco de la "Traktato pri Nedisvastigo de Nukleaj Armiloj" inaŭguriĝis en la ĉefstabejo de la Unuiĝintaj Nacioj en Nov-Jorko de Usono. En sia parolado ĉina reprezentanto eksplikis la opiniojn de Ĉinio pri la tutgloba regado en la nuklea kampo kaj pri la ekzamena procezo de la traktato.

 

    Wang Qun, estro de la armilo-kontrola departemento de la Ministerio de Eksteraj Aferoj de Ĉinio, diris ke Ĉinio donis grandan atenton al la tutgloba regado en la nuklea kampo. En la pasinta marto ĉina prezidanto Xi Jinping unuafoje elmetis la koncepton de Ĉinio pri la nuklea sekureco dum la pintkunveno pri la nuklea sekureco okazinta en Nederlando kaj en aprilo li faris gravan parolon pri la ĝenerala koncepto de Ĉinio pri la ŝtata sekureco. La supre menciitaj politikaj vidpunktoj estas enkorpiĝo de la ĉina revo en la kampo de internacia sekureco, estas ankaŭ fundamenta vidpunkto de Ĉinio en partopreno de internaciaj aferoj pri la sekureco, speciale en la tutgloba regado en la nuklea kampo. Wang Qun konkrete konigis rilatajn konceptojn de ĉinaj gvidantoj kaj ĉinajn politikojn kaj praktikadon en la nuklea kampo.

 

    La Ekzamena Konferenco de la "Traktato pri Nedisvastigo de Nukleaj Armiloj" okazas en ĉiu kvin-a jaro. Dum la konferenco oni ekzamenas la plej novan progreson de gravaj aferoj pri tutgloba regado en la nuklea kampo inkluzive de la nuklea malarmado, la uklea nedisvastigo kaj la paca utiligo de la nuklea energio, kaj faras interkonsiliĝon pri strategiaj projektoj de la internacia socio en rilataj kampoj kaj pri la komuna agado. La ĉi-foja kunveno estas la lasta prepara kunveno de la 9-a Ekzamena Konferenco de la "Traktato pri Nedisvastigo de Nukleaj Armiloj" okazonta en la venonta jaro.

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Niu Xueqin

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments