El Popola Ĉinio>Ĉinaj Antikvaj Poemoj>

Poemo de Chen Zi-ang

| 2014-04-30
Bookmark and Share

 

Traduko-1

 

Chen Zi-ang (661~702)

 

Sur la Teraso ĉe Youzhou

 

Kie estis la estintoj? —

 

Mi ilin ne vidas.

 

Kie estos la estontoj? —

 

Mi ilin ne vidas.

 

Tero kaj ĉielo ĉiamas senfina,

 

Vivo daŭras nur momenton!

 

Staras nun mi sola, tute sola,

 

Kaj sola dronas en larmoj.

 

=0/ =0/ -0/ =0/

 

0=0/ 0=0/

 

=0/ =0/ -0/ =0/

 

0=0/ 0=0/

 

=0/ -0/ =0/ 0=0/ 0=0/

 

=0/ =0/ -0/ =0/

 

=0/ -0/ =0/ =0/ =0/

 

0=0/ =0/ 0=0/

 

(Trad. Wang Chongfang)

 

 

Traduko-2

 

Sur altaĵo Youzhou *

 

Forpasis jam talentaj antikvuloj,

 

Ne posteuloj antaŭ la okuloj

 

Aperas. Tero kaj ĉiel’senlimas,

 

Nur triste falas miaj larmoruloj.

 

* Youzhou (joŭĝoŭ)—loko apud la nuna Pekino

 

0=0/ -0/ =0/ -0/ =0/

 

0-0/ =0/ =0/ -0/ =0/

 

0=0/ =0/ -0/ =0/ =0/

 

0=0/ =0/ =0/ -0/ =0/

 

(Trad. Shi Chengtai)

 

 

☆Traduko-3

 

Chen Zi-ang (661~702)

 

☆Sur la teraso ĉe Youzhou

 

La antikvuloj jam ne plu nin gvidas,

 

Kaj novajn daŭrigantojn mi ne vidas.

 

Pensante pri l' senfina universo,

 

Kun tristaj larmoj sola mi malridas.

 

0-0/ =0/ -0/ -0/ =0/

 

0=0/ -0/ =0/ -0/ =0/

 

0=0/ -0/ =0/ -0/ =0/

 

0=0/ =0/ =0/ -0/ =0/

 

(el EPĉ 1987-12. p.52)

 

(0 senakcenta silabo = gramatika akcento aŭ ritma akcento)

 

    Chen Zi-ang(659~700),kun adoltiĝa nomo Chen Boyu,estis lokano de Shehong de Zizhou(en nuna Shehong-gubernio, Sichuan-provinco). 24-jara li sukcese trapasis la metropolan ekzamenon. Dufoje li militservis en armeo, tial li bone konis pri la landlima regiono kaj la vivo de lokaj popolanoj.

 

    Chen Zi'ang havis prudenton kaj kapablon pri politiko. Li kuraĝis fari malkaŝemajn admonojn, sed la imperiestrino Wu Zetian (624~705) ne akceptis tion. Chen Zi-ang suferis foj-refoje sortbatojn kaj ofte sentis sin subpremate malĝoja.

 

    Chen Zi-ang eksoficiĝis pro kadukiĝo de sia maljuna patro kaj revenis al hejmloko. Dum li funebris pri la forpaso de sia patro, la loka guberniestro sub direkto de la fikortegano Wu Sansi teksis kulpigojn persekuti Chen Zi-ang, kaj la lasta fine mortis maljuste en malliberejo.

 

    Lia poemo Sur la teraso ĉe Youzhou estis versita en 696. La poemo estis mallonga, en unu strofo el kvar versoj. Ascendinte la terason ĉe Youzhou nia poeto rigardis panorame. Li pensis, ke la ĉielo kaj tero estas senlime vastaj, tamen la homa vivo havas limon, daŭras vere efemera kaj malfacile renkontas bonkonanton. Li jam ne povas vidi la saĝan reĝon kia Yan Zhaowang (335 a.K.~279 a.K.) en pasinta erao, nek la prudentajn reĝojn en venontaj eraoj. Ho, kiom malfeliĉe, ke li naskiĝis en misa tempo! La poemo elverŝis suspiron de la poeto kun kapabloj. Kaj la poeto renkontis neniun bonkonanton kaj havis nenian ŝancon por dediĉi sin al la patrujo. La poemo esprimis la animstaton de la poeto en soleco kaj ĉagrenoj, kiujn ofte travivis ĉiuj eminentuloj en malnova socio. Tial la poemo vekis vastan reeĥon ĉe ili kaj estis furore legata kiel fama versaĵo.

 

Redaktoro: Hu Guozhu

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments