El Popola Ĉinio>Ĉinaj Antikvaj Poemoj>

Poemo: Disiĝo ĉe Danyang

| 2014-04-30
Bookmark and Share

 

Disiĝo ĉe Danyang

 

Sendante amaton

 

Ĝis Danyang mi venas.

 

Vi ploras,

 

Mi ploras,

 

Kaj la azenisto ankaŭ ploras.

 

"Ho, azenisto, kial vi ploras?"

 

Responde aŭdiĝas jeno:

 

"Unu foriri forgesas,

 

La alia plori senĉesas,

 

Pro via aminduma sinteno

 

Suferas mia azeno!"

 

0=0/ 0=0/

 

0=0/ 0=0/

 

0=0/

 

0=0/

 

0-0/ 0=0/ =0/ =0/

 

0-0/ 0=0/ =0/ 0=0/

 

0=0/ 0=0/ =0/

 

=0/ 0=0/ 0=0/

 

-0/ =0/ =0/ 0=0/

 

0=0/ -0/ =0/ 0=0/

 

0=0/ =0/ 0=0/

 

(0 senakcenta silabo = gramatika akcento aŭ ritma akcento)

 

(Trad. Guozhu)

 

    Disiĝo estis tre populara temo en poezio. Sekve estis nuboj da poemoj pri disiĝo aŭ adiaŭo. Plejparto de tiaj poemoj versis pri la malĝojo de la (ge)disiĝantoj, tamen tiu ĉi poemo estis diferenca de aliaj per tio, ke ĝi versis ne nur pri la geamatoj disiĝantaj, sed ankaŭ pri la malĝojo de la ne-koncernato.

 

    Ni jam ne povas scii la nomon de la aŭtoro, ĉar la poemo estas popolkanto. Ni legas ĝian originalon en popolkanta kolekto Gua Zhi Er kompilita de Feng Menglong.

 

    Feng Menglong (1574~1646),kun adoltiĝa nomo Feng Youlong kaj kromnomo Longziyou, estis lokano de Changzhou de Wu-gubernio (nuna Suzhou, Jiangsu-provinco).

 

    Inter literaturistoj de Ming-dinastio, Feng Menglong plej diligente studis pri la folkloraj verkoj. Li kompilis la famajn tri novelkolektojn Rakontoj por Averti la Mondon, Rakontoj por Instrui la Mondon kaj Rakontoj por Veki la Mondon, kiuj ĝuis grandan furoron en Ĉinio.

 

    Gua Zhi Er estis popolkanta kolekto, kiun li kompilis plej frue. La libro kolektis plej bonajn verkojn de la popolkantoj de Ming-dinastio, kun artaj trajtoj de freŝa vigleco kaj aŭdaca ŝerceco.

 

    Tiuj popolkantoj impresis per okulfrapa "sincero". Kompare kun la verkoj de ortodoksaj kleruloj,la popolkantoj havis pli grandan infektpovon, ĝuis pli vastan popularecon en sia tempo la dinastioj Ming kaj Qing, ke“ĉu en la nordo aŭ sudo, ĉu maljunaj aŭ junaj ĉiuj tre ŝatas aprezi la popolkantojn.”

 

    Feng Menglong ne nur kolektis kaj ordigis tiujn popolkantojn, sed ankaŭ donis siajn komentojn al ili. Ekz-e, pri tiu ĉi peco li komentis jene:

 

    Azenisto vivtenas sin per sia azeno, tial lia amo al la azeno estas plej sincera. Dume la geamatoj kondutas tute alie. Antaŭ ol mi amis ŝin, mi volas, ke ŝi amu min la unua;se mi enamiĝis je ŝi, mi ja timas, ke ŝi ne scias pri mia amo, tial mi pene faras multajn agojn por plaĉi al ŝi, faras multajn ŝajnigojn por eviti alies klaĉojn, tiel la vera amo restas jam tro malmulte je malpli ol 20-30 procentoj. Efektive malpli ol tiu de azenisto al sia azeno. Mirinde ke"la azenisto ankaŭ ploras",ja humura verso kun ironio. Tial ĝi distingiĝas ĉampiona inter la poemoj pri disiĝoj de geamatoj.

 

    La komento de Feng Menglong ne nur legiĝis humura kaj interesa, sed ankaŭ estis kun riĉaj vivospertoj. Li estis vere akravida. Legante tion, ni legantoj ne povas deteni nin de komprenema rido.

 

Redaktoro: Hu Guozhu

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments