El Popola Ĉinio>Ĉinaj Antikvaj Poemoj>

Poemoj de Cao Zhi

| 2014-04-30
Bookmark and Share

 

Cao Zhi (192~232)

 

Traduko-1

 

Poemo verkita dum sep paŝoj

 

Fabtigo brulas, pote akvo bolas:

 

En kiu tre dolore fabo ploras:

 

"Ni ja devenis de l' radiko sama,

 

Kial do min turmenti vi fervoras?"

 

0=0/ =0/ =0/ =0/ =0/

 

0=0/ -0/ =0/ =0/ =0/

 

0-0/ =0/ -0/ =0/ =0/

 

-0/ 0-0/ =0/ -0/ =0/

 

(Trad. Laŭlum)

 

 

Traduko-2

 

Sub Poto

 

Sub poto brulas flame fabtigoj;

 

En poto ploras faboj dolore.

 

“Ni kreskis ja el samaj radikoj,

 

Kial turmenti tiel senkore?”

 

0=0/ =0/ =0/ 0=0/

 

0=0/ =0/ =0/ 0=0/

 

0=0/ -0/ =0/ 0=0/

 

=0/ 0=0/ =0/ 0=0/

 

(0 senakcenta silabo = gramatika akcento aŭ ritma akcento)

 

(Trad. Tikos)

 

    Cao Zhi (192~232), kun adoltiĝa nomo Cao Zijian, estis lokano de Qiao en Peiguo-prefektujo (en nuna Bozhou-urbo , Anhui-provinco). En historio de la ĉina poezio, Cao Zhi estis la unua poeto, kiu plenenergie verkis poemojn el kvinsilabaj versoj. Laŭmerite oni rigardis lin la fondinto de la kvinsilabaj versaĵoj en Ĉinio. El liaj ĝis nun restiĝintaj pli ol 90 poemoj, pli ol 60 poemoj estis el kvinsilabaj versoj.

 

    Cao Zhi estis unu el la filoj de Cao Cao (155~220). Ekde sia infanaĝo Cao Zhi distingiĝas per sia talento kaj ĝuis dorloton de sia patro. Pro tio lia pliaĝa frato Cao Pi (187~226) tre ĵaluzis kontraŭ li. Post la morto de Cao Cao, Cao Pi heredis la princrangon kaj poste eĉ uzurpe fariĝis imperiestro. Sed Cao Pi ĉiam havis maltrankvilon, ke liaj pli junaj fratoj Cao Zhi kaj Cao Xiong (la kvara junfrato) eble fariĝos liaj malfeliĉigontoj. Tial por persekuti la du junajn fratojn Cao Pi trovis pretekston, ke ili ne ĝustatempe venis funebri la forpasintan patron. Pro granda timo Cao Xiong mortigis sin, kaj Cao Zhi estis kondukita al la Kortego. Tiam s-ino Bian (patrino de la kvar fratoj) propetis pro li. Vole-nevole Cao Pi donis ŝancon al Cao Zhi por sin savi. Ke Cao Zhi devu improvizi poemon en la tempolimo de sep paŝoj: Se li ne sukcesos plenumi tion, devos ricevi mortpunon. Je tia situacio Cao Zhi verkis la nomitan poemon vere dum sep paŝoj. Tiu poemo kun metaforo legiĝis tre klara. Laŭ-note Cao Pi“mienas tre honta”post aŭdo. Tiu poemo kun la anekdoto sekve estas tre famkonata inter ĉinoj.

 

Redaktoro: Hu Guozhu

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments