El Popola Ĉinio>Ĉinaj Antikvaj Poemoj>

Popolkanto de Cile-ebenaĵo

| 2014-04-30
Bookmark and Share

 

Kuŝas ĉe Yin-monto*.

 

La ĉielo kiel tendo

 

Pendas ĝis la horizonto.

 

Sub la ĉielblu’sen baro

 

La paŝtejo vastas kiel maro.

 

Kiam vent’klinigas herbojn,

 

Ekaperas bovoj kaj ŝafoj en aroj.

 

Hulujin (huljuĝin 6-a jarcento)

 

__________________________

 

* Yin (jin)-monto estas norda branĉo de Kunlun-montaro.

 

=0/ =0/ =0/

 

=0/ =0/ =0/

 

-0/ =0/ =0/ =0/

 

=0/ -0/ -0/ =0/

 

-0/ -0/ =0/ =0/

 

-0/ =0/ =0/ =0/ =0/

 

=0/ =0/ =0/ =0/

 

-0/ =0/ 0=0/ 0=0/

 

(0 senakcenta silabo = gramatika akcento aŭ ritma akcento)

 

(Trad. S.J.Zee)

 

    Jen popolkanto de Cile-popolanoj. Ĝi kreiĝis en la tempo de la Norda Qi-dinastio (550~577). La poemo kantis pri la pejzaĝo de granda stepo kaj pri la vivo de nomada popolo:

 

    La unuaj du versoj konigis al legantoj, ke Cile-ebenaĵo kuŝas ĉe piedo de la ĉielskrapanta Yin-monto, kaj reliefigas la stepo-fonon tre impona.

 

    La sekvaj du versoj komparis la ĉielon per la“tendo”en la vivo de Cile-popolo. La giganta tendo kovras ĉie sur la stepo. Se oni rigardas ĉiuflanken, povas vidi la imponan pejzaĝon, ke la ĉielo interligiĝas kun la horizonto. Tian senliman pejzaĝon oni povas vidi nur sur vasta stepo aŭ maro.

 

    La lastaj kvar versoj pentris senlime vastan panoramon de stepo en viveco. La versoj: "Kiam vent' klinigas herbojn,/ Ekaperas bovoj kaj ŝafoj en aroj." tiom vivece skribis pri la prospera bildo de abunda herbaro kaj pri la grasado de bovaroj kaj ŝafaroj. La poemo en la ĉina originalo estis nur en 27 silaboj, tamen jam bone redonis la vivon de nomadoj en la antikva Ĉinio.

 

    La poemo legiĝis en senĝene klara stilo kun brava tono, kiun speciale havis la popolkantoj de la Nordaj Dinastioj. Ĝia esprimo fluis kvazaŭ parolo, sed kun tre potenca resum-forto de arto. S-ro Huang Tingjian(1045-1105),la poeto en Song-dinastio, iam tiel komentis kun laŭdo la aŭtoron de tiu ĉi poemo, ke"li sukcesas fari tiel mirindan versadon en urĝeco, ĉar li simple nur parolas pri la fakto." La aŭtoro tre bone konis la vivon de la nomadaj popolanoj sur stepo, tial li povis tuj kapti la trajtojn, sen helpo de tro da ornamado jam kreis bonajn efektojn de arto.

 

Redaktoro: Hu Guozhu

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments