El Popola Ĉinio>Ĉinaj Antikvaj Poemoj>

Poemo de Yang Jujuan

| 2014-04-30
Bookmark and Share

 

Yang Juyuan (755~?)

 

La Frua printempo en la orienta antaŭurbo

 

Plej ĉarmas por poetoj nur la printempo frua.

 

Ekverdas la salikoj ombre kun flav' dilua.

 

Post plena disflorado palace en ĝardeno,

 

Alsvarmos florspektantoj en bruo avenua.

 

0=0/ -0/ =0/ 0-0/ =0/ =0/

 

0=0/ -0/ =0/ =0/ 0=0/ =0/

 

0=0/ -0/ =0/ 0=0/ -0/ =0/

 

0=0/ -0/ =0/ 0=0/ -0/ =0/

 

(0 senakcenta silabo = gramatika akcento aŭ ritma akcento)

 

(Trad. Guozhu)

 

    Yang Juyuan (755~?),kun adoltiĝa nomo Yang Jingshan, estis lokano de Hezhong (en nuna Yongji-gubernio, Shanxi-provinco). En la 5-a jaro de Shuangyuan-erao (789) sub regado de la imperiestro Tang Dezong li trapasis la metropolan ekzamenon kiel la dua sukcesinto. Poste Yang Juyuan funkciis kiel ŝtatoficisto en ŝtata universitato kc. Laŭ esploro Yang Juyuan naskiĝis en 755 p.K., li vivis pli ol 70-jaraĝa kaj emeritiĝis hejmloken. Oni ne sciis pri la jaro de lia forpaso.

 

    En tiu ĉi poemo la poeto verkis sian amon al la bela pejzaĝo de frua printempo:

 

    La unua verso laŭdas la pejzaĝon, kiam la poeto ekskursas en la orienta antaŭurbo de la metropolo. Laŭ li, freŝa pejzaĝo tre plaĉa al poeto kaj vidiĝas ĝuste en la frua printempo. Kaj tio plej ofte donas inspiron al poetoj.

 

    La dua verso intime sekvas post la unua. Ĝi versas pri la frosta vetero en la frua printempo, tiam plejparto de floroj ankoraŭ ne disfloras, kaj ekĝermas nur la ŝosoj de salikoj spitante al la malvarmo. Kun forta viveco ili plej frue heroldas al homoj la alvenon de printempo.

 

    La sekva versduo versas male, pri pompa maturo de la meza printempo, reliefigante per tio la freŝan pejzaĝon en la frua printempo. Estas imageble, ke en la sezono de plena disflorado alvenas nuboj da vizitantoj kvazaŭ en homplena bazaro. Tamen tia bruo jam estas tute sen allogo. La du versduoj legiĝas frape kontraste.

 

    Evidente, Yang Juyuan versis ne nur pri pejzaĝo. Li ankaŭ sugestis pri io filozofia: Oni estu lerta por malkovri aferon kun vivpoveco kaj donu amon zorgon je ĝia ekĝermo.

 

    La poemo legiĝas facile flua, filozofie interesa. Legantoj ankaŭ povas rezoni per analogio por ceteraj aferoj sen limigo nur pri printempa pejzaĝo.

 

Redaktoro: Hu Guozhu

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments