El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

4500 ŝatas UEA en Facebook

| 2014-04-30
Bookmark and Share

    La nombro de ŝatantoj de la paĝo de UEA en la socia retejo Facebook ("Vizaĝlibro") atingis 4500 la 10-an de aprilo. La paĝo estis kreita la 5-an de novembro 2009.

 

    Kun 651 ŝatantoj Brazilo daŭre estas sur la unua loko, kun granda distanco disde Usono (398). Pli ol 100 ŝatantoj estas ankaŭ en Francio (231), Hispanio (205), Italio (201), Pollando (195), Meksiko (147), Germanio (134), Rusio (118), Argentino (115) kaj Litovio (101).

 

    En la statistiko de urboj Rio-de-Ĵanejro tenas la unuan lokon kun 77 ŝatantoj, dum en San-Paŭlo loĝas 74 ŝatantoj. Sekvas Vilno (65), Bonaero (44), Budapeŝto kaj Meksikurbo (po 40), Hanojo kaj Moskvo (po 38), Parizo (36), Barcelono (33), kaj Braziljo, Santiago de Ĉilio, Seulo kaj Varsovio (po 31).

 

    La seksa distribuo restas sama ekde la komenco: 71% de la ŝatantoj estas viroj kaj 27% virinoj (la sekso de 2% ne estas konata). La proporcio de viroj estas do pli granda ol inter la individuaj membroj de UEA, el kiuj 66% estas viroj kaj 31% virinoj (sekso de 3% ne konata).

 

    Per Facebook UEA atingas publikon multe pli junan ol la kotizanta membraro, el kiu pli ol duono aĝas pli ol 60 jarojn. Entute 59,5% de la ŝatantoj en Facebook estas malpli ol 45-jaraj (40,5% aĝas malpli ol 35 jarojn; 19% estas 35-44-jaraj). Krome, 18% estas en la grupo de 45-54 jaroj kaj 12% en tiu de 55-64 jaroj. Pli ol 64-jaraj estas 10% de la ŝatantoj. Ne konata estas la aĝo de 0,5%.

 

(el Gazetaraj Komunikoj de UEA)

Redaktoro: Liu Zijia

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments