El Popola Ĉinio>头条新闻>

Antikvaj mapoj aŭkcie aĉetitaj kontraŭ 368 mil juanoj

| 2014-05-04
Bookmark and Share


Mapo kun marko de Diaoyu-insularo 

 


Dum la aŭkcio 

 

    La 3an de majo en Hangzhou, Zhejiang, en la printempa aŭkcio farita de la Aŭkcio-kompanio Xiling Yinshe 19 antikvaj mapoj estis aŭkcie aĉetitaj kontraŭ 368 mil juanoj. Unu el la mapoj havas markon de literumita Diaoyu-insularo.

 

    Laŭ informo escepte de unu mapo farita en Usono en la jaro 1944, la ceteraj 18 estis faritaj en la moderna epoko, kaj eldonitaj en Britio, Francio, Usono kaj Germanio respektive. Ĉiuj estis kolektitaj de iu eŭropa kolektisto. Interalie la plej antikva estis redesegnita de la mapo farita de la franca geografo kaj mapisto Jean-Baptiste Bourguignon d'Anville en la jaro 1734 kaj eldonita en la jaro 1752.

 

    Sur tiu ĉi mapo Diaoyu-insularo estas klare markita kiel Haoyusu. En la jaro 1767 sur la Granda Universala Geografa Mapo farita en Qing-dinastio Diaoyu-insularo estis skribita "Haoyusu" en la ĉina lingvo laŭ la prononco de dialekto de suda Fujian-provinco. La plimalfruaj antikvaj mapoj en Eŭropo kaj Usono adoptis tiun nomon Haoyusu ĝis komenciĝo de la Unua Ĉina-japana Milito kaj okupiĝo de Diaoyu-insularo de Japanio.

 

(Redaktoroj: Su Yijun kaj Liu Zijia)

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments