Ĉefpaĝo> El Popola Ĉinio> Socio> Fokusaj temoj

Urbanizado postulas egaligon de bazaj publikaj servoj

| 2014-05-04
Bookmark and Share

de LIN HUOCAN

 


En kelkaj urboj jam realiĝis la unuiĝo inter urbo kaj kamparo. 

 

    En la ĵus publikigita "Ŝtata Plano pri Novtipa Urbanizo (2014-2020)", la ĉina registaro diras, ke ĝis la jaro 2020, 60% de la konstantaj loĝantoj de Ĉinio vivos en urboj, ĉirkaŭ 40% de ili estos oficiale registritaj kiel urbanoj, kaj oni klopodos por la celo ke cent milionoj da loĝantoj, inkluzive de eksaj kamparanoj kiuj ŝanĝos sian lokon de registriĝo de kamparo al urboj kaj aliaj konstantaj loĝantoj, vivu en urboj.

 

    Kiel realigi la celon? Kiel laŭorde antaŭenpuŝi la veran urbaniĝon de kamparanoj kiuj ŝanĝis sian lokon de registriĝo de la kamparo al urboj? Ĉu la iamaj kamparanoj povos sin liberigi de zorgoj pri la vivo post kiam ili fariĝos urbanoj? En la 17-a de marto la raportisto intervjuis Song Li, profesoron de la Ĉina Popola Universitato, kaj li faris jenajn respondojn.

 

    Mildigi la kondiĉojn por kamparanoj ŝanĝi la lokon de registriĝo

 


Song Li, profesoro de la Ĉina Popola Universitato 

 

    Nun 53.7% de la ĉina loĝantaro loĝas en urboj, sed el ili nur 36% estas oficiale registritaj kiel urbanoj. Tiu proporcio estas multe malpli granda ol tiu de disvolviĝintaj landoj - 80%, kaj ankaŭ malpli granda ol tiu de la disvolviĝantaj landoj - averaĝe 60%.

 

    "Mildigi la kondiĉojn por kamparanoj ŝanĝi la lokon de registriĝo helpos la realiĝon de la urbanizado kun la esenco de 'preni la interesojn de la popolo kiel la bazon de la politikofarado'." Song Li diris, ke antaŭe la translokiĝo de abunda laborforto de kamparo al urboj estas nur "duona urbaniĝo"; ili nur partoprenas en la urba produkt-sistemo sed ne en la konsuma sistemo; tio ne utilas al la ekvilibra evoluo de la ekonomia sistemo, kaj ĝia propra disvolvo same ne estas daŭrigebla.

 

    Song Li opinias, ke la menciita plano jam multe malaltigis la limigojn por kamparanoj ŝanĝi la lokon de registriĝo. Post kiam la kamparanoj estos oficiale registritaj kiel urbanoj, ili povos ne nur ludi sian rolon en la kreado de investaj bezonoj, sed ankaŭ pluapaŝe puŝi la konsumajn bezonojn interne de la urbo, kaj tio havos grandan signifon por akceli la enlandan bezonon.

 

    La plano montras, ke oni devas konsideri la longecon de dungiĝo, loĝado, partoprenado de la socia asekuro kaj tiel plu kiel la bazajn kondiĉojn por fari konkretajn normojn por akcepti la registriĝon de transmigrintaj kamparanoj en urboj. Song Li diris, ke por bone solvi tiun ĉi problemon, oni devas sisteme konsideri ankaŭ la kapablon de urboj por subteni la antaŭajn kamparanojn kaj ilian latentan forton por disvolviĝo. Alie, en iuj urboj kie mankos rilataj kondiĉoj, kvankam kamparanoj ja fariĝos urbanoj – t.e. konsistiga parto de la urba loĝantaro, tamen ili frue-malfrue "forkuros" el tiuj urboj ne sukcesinte trovi sian rimedon por la vivtenado.

 

    Realigi diferencigan politikon

 

    "Regi la amplekson kaj rapidecon de loĝantara urbaniĝo helpas la regadon al 'malsanoj de grandurboj' dum la urbanizado." Song Li analizis, ke la rapidega disvolviĝo de urbegoj, ekzemple Pekino, Ŝanhajo kaj Kantono, alportis al ili loĝantaran ekspansion, trafikan ŝtopiĝon, mankon de resursoj kaj aliajn problemojn; se ni senbride lasos la multiĝon de la loĝantaro, tio fine kaŭzos la malmultiĝon de la bonaj efikoj kreitaj de la urba disvolviĝo kaj malaltigos la feliĉ-senton de ĉiuj.

 


Kamparanoj venintaj en urbon por havi laboron tie 

 

    Laŭ koncerna politiko, la resursoj de urbegoj laŭpaŝe fluos al mezgrandaj kaj malgrandaj urboj, kaj tio injektos pli da movforton al la disvolvado de tiuj urbetoj.

 

    Song Li diris, ke por gvidi kamparanojn vivi en mezgrandaj kaj malgrandaj urboj, oni devas bone antaŭkonsideri la eltenpovon de la lokaj medio, resursoj kaj industria amplekseco. Li emfazis, ke dum la evoluo de mezgrandaj kaj malgrandaj urboj oni devas ĉerpi lecionon el la spertoj de la disvolvo de urbegoj, kaj ne devas senbride multigi iliajn loĝantojn.

 

    Antaŭenpuŝi la egaligon de publikaj servoj

 


Havi loĝejon en urbo estas tre grava kondiĉo por la urbaniĝo de kamparanoj.  

 

    Song Li diris, ke post la vera urbaniĝo de kamparanoj registritaj kiel urbanoj sekvos la aferoj de edukado de iliaj infanoj, de la socia asekuro, de loĝejoj kaj de aliaj problemoj. Nur post realigo de la egaligo de publikaj servoj por ĉiuj homoj, la urbaniĝo de kamparanoj vere plenumiĝos.

 

    "Antaŭenpuŝante la egaligon de publikaj servoj, oni povas ankaŭ helpi homojn eviti la malfacilojn aperontajn post la urbanizado." Song Li donis ekzemplon: nun vaste zorgata estas la afero de edukado kaj sekureco de tiuj geknaboj kiuj restas en vilaĝoj kaj kies gepatroj laboras en urboj; se la eduka problemo estos solvita por tiuj infanoj en urbo, la kamparanoj povas trankvile resti tie, kaj tio helpos la rapidigon de urbanizado.

 

    La egaligo de la publikaj servoj signifas, ke la registaro devas respondeci pri la publika kosto de multaj flankoj por la urbaniĝo de kamparanoj, inkluzive de deviga edukado, dungiĝo, emeritiĝo, medicina servo kaj aliaj. Sed, sub la nuna pli kaj pli forta premo de registaraj ŝuldoj, de kie venu la mono?

 

    "La lokaj registaroj ne havas fortan premon de financaj problemoj en la egaligo de publikaj servoj por urbetoj." Song Li diris, ke la ĉiflanka investado de la registaro estas multe malpli granda ol tiu por infrastruktura konstruado. Cetere, grandaj infrastrukturaj konstruadoj jam preskaŭ finiĝis en multaj lokoj, kaj la registara financo certe povas doni prioritaton al tiuj programoj por la popola vivo.

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Xie Ruifeng

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments