Ĉefpaĝo> El Popola Ĉinio> Socio> Fokusaj temoj

Tri trarompoj en reformado de la kampara tersistemo de Ĉinio

| 2014-05-04
Bookmark and Share


Zheng Xinli prelegas en la Kvara Forumo pri Ekonomia Disvolviĝo de Ĉinaj Gubernioj.  

 

    En la 22a de februaro okazis en Pekino la Kvara Forumo pri Ekonomia Disvolviĝo de Ĉinaj Gubernioj. Zheng Xinli, konstanta vicprezidanto de la Ĉina Centro por Internaciaj Ekonomiaj Interŝanĝoj, faris en la forumo prelegon "decido de la Tria Plena Sesio de la 18a Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio alportas novan ŝanĝiĝon en evoluigo de la gubernia ekonomio". La kerna enhavo estas, ke tri trarompoj en la reformado de la kampara tersistemo decidita en la Tria Plena Sesio de la 18a Centra Komitato de Komunista Partio de Ĉinio alportas tri ĉefajn oportunojn al la evoluigo de la kampara ekonomio.

 

    Tri sendependaj rajtoj

 

    Reformado de la rajtoj pri laŭkontrakta administro de la kampara tero dividas la rajtojn en tri sendependajn partojn, nome poseda rajto, kontrakta rajto, administra rajto, interalie la poseda rajto apartenas al la vilaĝa kolektivo kaj la kontrakta rajto al kamparana familio, kaj la administra rajto povas esti libera. Tial la unua trarompo, prezentita en la Tria Plena Sesio de la 18a Centra Komitato de KPĈ, estas permesi al la terkulturistoj hipoteki aŭ cedi la rajton pri laŭkontrakta administro de tero aŭ preni la rajton kiel garantiaĵon. Estas neŝanceleble, ke la poseda rajto de tero apartenas al la vilaĝa kolektivo, kaj la lando persistas en la publika posedanteco de tero. Certigo de la posedanteco povas eviti aneksiĝon de tero, similan en Barato, Brazilo kaj Meksiko, kie pro multega aneksiĝo de tero amasoj da kamparanoj perdintaj sian teron migris al urboj, kaj aperis slumoj en urbaj centroj; kontrakta rajto de tero fariĝas posedaĵa enspezo, ĉar kamparanoj povas hipoteki aŭ cedi la kontraktan aŭ preni la rajton kiel garantiaĵon; sekve la laŭkontrakte administra rajto de la kampara tero povus esti pli libera, tio estas cedi la administran rajton al la familiaj farmejoj, agrikompanioj aŭ kooperativoj.

 

    Laŭ enketo la neta enspezo de kamparanoj el la individua terkulturado estas malpli multa ol tiu el lupago de kooperativoj. Ekzemple en iu vilaĝo de Hunan, terkulturisto profitas po mu-o (egala al 666.67 kvadrataj metroj) 500-600 juanojn el kultivado de dusezona rizo en ĉiu jaro. Se li cedos la agrojn al alia, li povos ricevi 700 juanojn en ĉiu jaro pli multe je 100 juanoj ol tiu el la persona terkulturado. Danke al la moderna kultivado, t. e. kunordigitaj semado, sterkado kaj uzo de pesticido, la rendimento kaj produktokvanto povas kreski je 20% ĝis 30%. Pro bona prezo pliiĝas la enspezo. Tial la repago de investo en la moderna produktado kaj unueca administro kalkuliĝas al pli ol 30%. Kamparanaj familioj povas akiri renton laŭ la kontrakta rajto de tero. Tio estas la unua trarompo.

 

    Loĝdomaj terenoj valoras 51 mil miliardojn da juanoj

 

    La dua trarompo estas permesi al la kamparanoj hipoteki aŭ cedi siajn rajtojn pri uzado de la loĝdomaj terenoj aŭ preni la rajtojn kiel garantiaĵojn. Se la loĝdomaj terenoj fariĝos varoj, la kamparanoj povas hipoteki aŭ cedi la loĝdomajn terenojn aŭ preni ilin kiel garantiaĵojn. Kamparanoj migrintaj al urboj povas cedi siajn terenojn en la kamparo, kaj tiel ili povas pli facile lupreni aŭ aĉeti apartamentojn en urboj. Cedi la loĝdomajn terenojn povas pliigi la agrojn. Nun Ĉinio havas 170 mil kvadratajn kilometrojn da loĝdomaj terenoj en la kamparo. Laŭ la nuna prezo en Chongqing, unu mu-o da tereno povas vendiĝi kontraŭ averaĝe 200 mil juanoj, la kamparaj loĝdomterenoj en la tuta lando valoras 51 mil miliardojn da juanoj, pli multe ol la ŝpardeponaĵoj de la tutlanda loĝantaro -- 50 mil miliardoj da juanoj, interalie pli ol 40 mil miliardoj el urboj. La dividendo ŝuldas al la Tria Plena Sesio de la 18a Centra Komitato de KPĈ. Tamen dividendo dependas de la reformado. Se kamparanoj povas sukcese profiti el la loĝdomaj terenoj, malgrandiĝos la diferenco de la enspezoj inter kamparanoj kaj urbanoj.

 

    Loĝigu kamparanojn en urbetojn

 

    La tria trarompo estas formi unuecan urban kaj kamparan termerkaton por ke konstruterenoj sub la kampara kolektiva administrado havu samajn rajton kaj valoron kiel ŝtatposeda tero en urboj. Tio estas multvalora dividendo kaj la plej ŝlosila trarompo en la terreformado. La Tria Plena Sesio de la 18a Centra Komitato de KPĈ decidis plenumi distingajn politikojn pri la registrita loĝanteco en malsamaj situacioj de urbetoj, mez-malgrandaj urboj, grandaj urboj kaj grandegaj urboj, kaj loĝigi kamparanajn elmigrintojn en urbetojn kaj mez-malgrandajn urbojn. Diversaj baroj estu rompitaj por flua migrado inter urboj kaj kamparo, kaj inter malsamaj regionoj.

 


Vilaĝo en meza Shanxi-provinco  

 

    Ekzemple, la metropolo Pekino estas ĉirkaŭita de malriĉaj vilaĝoj, ĉar la administra baro malhelpas liberan migradon. La domprezo en antaŭurbo je duonhora aŭtoveturo for de la tria rondvojo povos fali de 30-40 mil juanoj po kvadrata metro ĝis 5000-6000 juanoj. Se metroo povus kunligi Pekinon kun Laishui, Gu'an, Xianghe kaj aliaj lokoj je 10-20 km for de Pekino, la tro densa loĝantaro en la urbo povos dislokiĝi, kaj la alta domprezo ene de la kvara rondvojo povos fali. Se oni lasu al la merkato decidi la distribuadon de resursoj, tio povos mildigi premojn de la trafiko kaj loĝantaro en Pekino, bridi la kreskadon de la domprezo kaj akceli la disvolvadon de regionoj ĉirkaŭ Pekino. 

 

(Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Liu Zijia)

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments